Ses Noveloj/Kelkaj vortoj kun mumio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
KELKAJ VORTOJ KUN MUMIO


La rakontaro de la hieraŭa nokto estis estinta iom troa por miaj nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema. Anstataŭ eliri, tial, por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe intencis, mi opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur manĝi plenbuŝon da noktmanĝo, kaj iri tuj por enlitiĝi.
Malpeza noktmanĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon[1]. Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda. Sed ne povas ekzisti ia grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto[2] sen kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.
Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktĉapon, kun la serena espero ĝui ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis la kapon sur la kapkusenon, kaj, per helpo de bonega konscienco, tuj profunde ekdormis.
Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo, kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:

„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi ricevas tion ĉi. Venu helpi nin goji. Fine, per longa, obstina diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke mi ekzamenu la mumion — vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas. Nur malmultaj amikoj ĉeestos — vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ nokte.
Ĉiame la via
PROHONORO.


Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze, renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.
Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi eniris, la ekzameno komenciĝis.
Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo. La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj — la muroj starantaj plene kovritaj per freskopentraĵoj kaj bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj montris la riĉon de la mortinto.
La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano Sabropoŝo ĝin trovis — t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita. Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin gratuli pri nia bonfortuno.
Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma. La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed, tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn temojn — intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.
Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis difektinta la kolorojn de la interna kesto.
Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel, escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la tria kestoj ne troviĝis iu interspaco — la unu akurate sidis en la alia.
Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj, intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.
Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj. Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.
Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj, esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj estis brile orumitaj.
Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro tiel formita, la aromon de kaniforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni rimarkis.
Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni neniun povis trovi. Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke kompletajn, aŭ ne malfermitajn mumiojn oni sufiĉe ofte renkontas. La cerbo kutime estis eltirata tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la flanko; la kadavron tiam ili razis, lavis kaj salis, kaj poste kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo komenciĝis.
Ĉar nenia signo de malfermaĵo estis trovebla, D-ro Prohonoro estis pretiginta siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis, ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj ĝisrevide, kiam iu sugestis unu—du eksperimentojn per la voltaika pilo.
La almetado de elektro al mumio malpleje tri- ĝis kvarmiljara estis ideo, se ne tre saĝa, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekono serioze, kaj naŭ dekonoj ŝerce, ni aranĝis baterion en la studejo de la doktoro kaj tien portis la egiptanon.
Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian galvanan sentemecon, kiam ni tuŝigis ĝin al la elektra fadeno. Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido je nia propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton reciproke, kiam miaj okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, fariĝis tuj fiksitaj tie pro mirego. Mia mallonga ekrigardo, fakte, sufiĉis certigi min, ke la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis estis el vitro, kaj kiuj unue estis rimarkindaj pro certa stranga rigardego, nun estas tiom kovritaj per la palpebroj, ke nur malgranda parto de la tunica albuginea restas videbla.
Per krio mi atentigis al la aliaj la fakton, kaj tuj ĝi evidentiĝis por ĉiu.
Mi ne volas diri, ke mi estis tima pri la fenomeno, ĉar „tima“ estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro, ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis. D-ro Prohonoro estis homo kompatinda. Sinjoro Glidono, per iu kurioza metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silko Bukinhamo, mi opinias, apenaŭ estos sufiĉe senhonta nei, ke li iris, rampante, sub la tablon.
Post la unua miriga ŝoko, tamen, ni decidis, kiel natura afero, tuj eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis kontraŭ la dikfingro de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto ekstera sesamoideum pollicis pedis, kaj tiel trovis la radikon de la abductor-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila, la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla fortego, donis piedfrapon al D-ro Prohonoro, kiu efikis pafi tiun sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton malsupre.
Ni elrapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, suprenirantan per neklarigebla rapideco, plenan je la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresitan pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn per rigoro kaj fervoro.
Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al subita kontakto kun la elektra fadeno.
Morale kaj fizike — figure kaj absolute — la efekto estis elektra. Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:
„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis; li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne scias pli bonan konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono — kaj vi, Silko — kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, — vi, mi diras, kiuj tiom restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi skribas vian nacian lingvon — vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la firmajn amikojn de mumioj — mi reale atendis pli ĝentilan konduton de vi. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio, ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto (malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“
Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla. Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo. Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale erarinta.
Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion, kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la maldekstran angulon de sia buŝo.
La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun rikano diris:
„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion, kion mi demandis? Bonvole elprenu vian dikfingron el la buŝo.“
Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso, enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam menciita aperturo.
Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom da vortoj, kion ni intencas fari.
Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de (tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj. Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo…
Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble okazis speciale al li, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro pretigis la instrumentojn.
Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.
Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da nigra plastro sur lian nazpinton.
Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano[3] kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu), malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano, sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita. Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj, kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.
La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble, montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ restas vivanta.
„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi tempo vi nepre estas mortinta.“
„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka, kiam li mortis.“
Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvinmil kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la katakombojn ĉe Elejtiaso.
„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“
„Per kio?“ diris la grafo.
„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.
„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom hidrarga biklorido.“
„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni, „diris D-ro Prohonoro, „estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ kvinmil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante tiel aparte sana.“
„Se mi tiam estus, kiel vi diras, mortinta“, respondis la grafo, „pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris, ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“
„Nu, ne tute.“
„Ha, mi komprenas — bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton), en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ,animala‘ laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan ol la moralan kaj vivan estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame dormanta, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas la mia bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante, same kiel vi min vidas nun.“
„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.
„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis figure.“
„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“
„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene vivi.“
„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj kompletaj mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“
„Sendube.“
„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj“.
„Unu el la egiptaj kioj?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.
„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.
„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de la tero iam konfesis pli ol unu dio. La Skarabo, la Ibiso, ktp., ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro majesta esti rigardata pli senpere.“
Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro Prohonoro.
„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“
„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj intence tiel balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ restas en la tomboj.“
„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas diri per ,intence tiel balzamitaj‘.“
„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide rigardadis min per la okulvitro — ĉar nun estis la unua fojo, ke mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento, antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi, kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion, efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas. Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj. Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston, ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite, ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado, sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“
„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi povas interrompi vin unu momenton?“
„Kompreneble, sinjoro“, respondis la grafo fiere.
„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la meman korektigon de tradicioj koncerne lian propran epokon. Sinjoro, meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“
„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj mem — tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“
„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje kvinmil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas, ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“
„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.
La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj klarigoj la fremdulon ni igis kompreni pri ili. Li fine diris hezite:
„La ideo, kiun vi estas sugestinta, estas por mi, mi konfesas, tute noveca. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan fantazion, kiel tion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas nomi ĝin tiele), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje, kaj nur unufoje, mi aŭdis ion aludetata de viro kun multaj konjektoj koncerne je la diveno de la homa raso; kaj de tiu ĉi persono la vorto mem, Adamo (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado el odoraĉa humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de kreitaĵoj estis ĝermigitaj) — la spontana ĝermado, mi diras, de kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo“.
Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Bukinhamo, unue iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Ĉioeraro, parolis jene:
„La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun la iafoja praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, per partoj, devis ja forte tendence al la ĝenerala kreskado kaj aglomeriĝo de la scio. Mi supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la antikvaj egiptanoj, kompare kun modernuloj, kaj pli speciale kun usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.“
„Mi denove konfesas“, respondis la grafo, tre kompleze, „ke mi malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de scienco vi aludas?“
Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la supozaĵojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.
Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj, kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj, kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.
Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.
Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ iun Plutarĥon, de facie lunae (pri fazoj de l’ luno).
Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale, pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn, kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.
„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.
„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan) Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata, rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo, kiun li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per ne malpli ol dudekkvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn interspace.
La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego Aznako, kies fundamentoj eslis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo, sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo, sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen, (parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardekkvar kolonoj, ĉiuj diametre trideksep futojn kaj interspace dudekkvin. La alirejo al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj, konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek, sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori) mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per hieroglifoj. Li ne pretendas konstati, ke eĉ kvindek aŭ sesdek kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj, sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi, li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.
Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“, li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi, kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj, sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.
Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco ĉe Karnako.
Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda Oazo.
Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon, kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.
Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“ (ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ Progresado.
La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo, sed ĝi neniam progresis.
Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio, kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj, kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu reĝo.
Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe okazis io tre simila. Dektri egiptaj provincoj decidis subite, ke ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dektri ŝtatoj, kune kun dekkvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.
Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis memori, oni lin nomis Amasaĉo.
Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege puŝis min je la ripoj per sia kubuto — diris al mi, ke mi sufiĉe estas fordoninta min tiufoje — kaj demandis ĉu mi reale estas tia malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.
Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.
La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.
Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel sinjoro, ĉu la egiptanoj konis, je iu epoko, la fabrikadon de la pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.
Ni atendis profunde avide la respondon — sed vane. Ĝi ne venis. La egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro. Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide, kaj foriris.
Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa, skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono) je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita ducent jarojn.

Nouvelles Histoires extraordinaires, p207.jpg

Piednotoj[redakti]

  1. Welsh rabbit (aŭ rarebit), rostita fromaĝo; angla plado, tre nedigestebla.
  2. Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.
  3. Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.