Ses Noveloj/La homo, kiu troviĝis eluzita
Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.
El la franca lingvo de Corneille.
Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa — ĉe iu publika kunveno, mi bone scias — kunvokita pro io tre grava, sendube, — ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita — kies nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso, kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi estas korpnature timema — tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero — de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni — tuj efikas meti min en kompatinde ekscititan staton.
Estis io, iel, rimarkinda — jes, rimarkinda, kvankam tiu ĉi estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon — pri la tuta individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan devenon. Pri ĉi tiu temo — la persona aspekto de Smith — estante detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi pli belan brilon. Ĝi estis gagate[1] nigra — kiu ankaŭ estis la koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco. Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita. Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu aldonas signifon al la esprimo.
La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte da karno — nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli gracian kurbon ol tiun de la os femoris, kaj troviĝis ĝuste tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi kredi, ke la rimarkinda io, kion mi ĵus aludis — ke la stranga „mi—ne—scias—kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon — kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la mieno — sed pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno — grado de malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero — aŭ mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.
La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre rimarkinda viro — tre rimarkinda viro — fakte, unu el la plej rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato ankaŭ de la sinjorinoj — precipe pro sia alta reputacio pri kuraĝo.
„Tiupunkte li staras sen rivalo — efektive li estas nepra desperado — absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia tono.
„Absoluta fajrmanĝanto, sen ia eraro. Li montris tion, mi opinias, efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.) „Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! — Mirindaĵoj de kuraĝo! — vi estas aŭdinta, kompreneble? — vi scias, li estas la homo —“
„Homo viva! kiel vi sanas? Nu! kiel vi fartas? tre ĝojas vidi vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi devas diri, ke mi bedaŭris interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua kaj Kikapua militiro.
Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi troviĝis ne nur plaĉata sed reale instruata. Mi neniam aŭdis pli fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej deziris diskuti — mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la Bugabua milito — kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere, mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado. Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.
„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj — homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive, neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj, la plej geniaj — kaj, mi aldiru, sinjoro — sinjoro — Tompsono, mi kredas, estas via nomo — mi aldiru, mi diras, la plej utilaj, la plej vere utilaj meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure, kiel — a—akridoj — kiel akridoj, sinjoro Tompsono — ĉirkaŭ nin kaj — a—a—a— ĉirkaŭ nin.“
Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita, kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn okazojn, quorum pars magna fuit[2], dum la Bugabua kaj Kikapua militiro.
La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto, D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith, tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan konversacion.
„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith! — kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi scias ĉion pri li! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko! Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis kiel heroo — mirindaĵoj de kuraĝo — nemortebla fameco! Smith, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas la homo —“
„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo, kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.
La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj plene superrigardis la scenejon.
„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“
„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli belan figuron?“
„Neniam, fraŭlino, sed nun diru al mi —“
„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“
„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min —“
„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“
„Fraŭlino, —“
„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“
„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.
„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj — sovaĝaj, kaj tiel plu — sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes! eminenta viro! absoluta desperado — nemortebla fameco — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu mian animon! Nu, li estas la man —[3])“.
„Mandragoro,
Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
Ne lulos iam vin al tiu dolĉo —
La dormo de hieraŭ“ —
ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne povis toleri, nek intencis. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon, kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.
Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por mia animpaco.
„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas viston, se vi bonvolas, sinjoro Klaĉo — tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe; la epoko par excellence — ĉu parolas france? — ho, absoluta heroo — absoluta desperado? — ĉu neniun keron, sinjoro Klaĉo? — mi ne kredas tion — nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo —“.
„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano Hommo kaj la duelo? Ho, mi devas aŭdi; diru, mi petas — daŭrigu sinjorino Atuto! bonvole daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita. Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi — mi finis — la viziton. Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia sinjorino Pirueto.
„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira danco, „Smith? kio! ne generulo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj! Bonvole elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri vi — homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! — sed tiu ĉi estas mirinda epoko por inventado — Ho! oho! mi estas spirmanka — absoluta desperado — mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!!. Ne povos kredi tion — mi devas sidiĝi kaj informi vin — Smith! nu, li estas la man —“
„Manfred, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino, dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis ion similan? Ĝi estas Manfred, mi diras, kaj tute neniel ajn Manfrajdej[4].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera titolo estas Manfrajdej, kaj tute neniel Manfred, tamen, kiam mi revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta klerulina gento.
Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.
„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero, tio kontraŭ la Kikapu—u–uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke jes? Absoluta despera—a—ado — tre bedaŭrinde, pro mia honoro! Mirinde inventema epoko! — mirinda—a—aĵoj de kuraĝo! Sed flanke tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“
„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian rakonton.“
„Hem! — ho, nu! — toyte la même cho—o—ose, kiel ni diras en Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere (jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo) „vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith? Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho—o—omo—.
„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „ĉu li estas la homo kun la fera masko?“
„N—e—e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la lu—u—uno.“
Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto, kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora konduto kaj malĝentileco.
Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen, almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara, certa, peremptora — tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza, kiel Tacito aŭ Montesquieu.
Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta; sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.
„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj tagoj de mia ekzisto.
„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.
„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio — kio — kio — nu, kio estas grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas min.“
Kion mi povis diri pri ĉio ĉi — kion mi povis diri? Mi ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.
„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.
„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide; kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.
„Kaj sanga batalo ĝi estis“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe; „sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj atendi eliri el ĝi kun nura vundeto, Pompeo, mi dankos vin, se vi alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon, amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe tio Pompeo surŝraŭbis brakon.
„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“
„Brusto!“ mi diris.
„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan perukon de De l’ Orme.“
„Peruko!“
„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado. Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“
„Postaĵo! — faligis vin!! — mia okulo!!“
„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono, enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“
Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono. La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero rapide klariĝis.
„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas, ke vi lasus min eliri sen mia palato.“
Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro, malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo, kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li donove parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto, kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.
„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“
Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato — kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero. Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo — estis la homo, kiu troviĝis eluzita.