Ses Noveloj/La silento — Fabelo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA SILENTO — FABELO
La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj silentas.
El la greka lingvo de Alkmano.


Aŭskultu min“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. „La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la silento.
La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn, kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili sopiras unu al la alia.
Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura, altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen, kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo ne troviĝas la kvieto, nek la silento.
Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon — kaj la nimfeoj sopiris unu al la alia en la soleno de sia soleco.
Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj alta — kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj, ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto estis ,la soleco‘.
Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko; kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo. Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro, kaj dezirego al soleco.
Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco — sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco — sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[1], al la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento. Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego — kaj la pluvo batis sur la kapon de la viro — kaj la diluvoj de la rivero fluegis malsupren — kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon — kaj la nimfeoj akre kriis en siajn bedojn — kaj la arbarego defalis antaŭ la vento — kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis — kaj la roko ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco; sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de silento, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis silentaj. Kaj la luno ĉesis ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo — kaj la tondro mortis — kaj la fulmo ne ekbrilis — kaj la nuboj pendis senmove — kaj la akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis — kaj laŭ arboj ĉesis svingiĝi — kaj la nimfeoj ne plu sopiris — kaj ne aŭdiĝis plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj ili estis ŝanĝitaj — kaj la literoj estis ,la silento‘.

Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo, kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis ,la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“


Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj, en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras, troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la fortega maro — kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono — sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton, li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian vizaĝon.


Piednotoj[redakti]

  1. Vidu Jobo XI. 15,24.