Sinjoro Tadeo/Libro I

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LIBRO I.
MASTRUMADO.

Reveno de l’ sinjorido. — Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo. — De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco. — De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj. — Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko. — Plendoj de Vojski. — La lasta Vokisto de l’ tribunalo. — Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo.


LITVO! Patrujo mia! Simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano[1],
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.

Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon![2]
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite 10

Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dio dankodiri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!… [3]
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝblanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas, 20
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto,
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar’ blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj, ĝin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo, 30
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente.
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro,
Brilanta kiel steloj, — montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas,
Bonkulturate, kiel bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame. 40

Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. — Ĉevaloj, ne tenataj bride,
Al pordeg’, pinĉi herbon, iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo — fermita

Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore,
Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore. 50
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte,
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko[4], en laĉita vesto, krakovane,
Okullevante, tenas glavon ambaŭmane;
Per la glavo li ĵuris, sur ŝtupo altara,
Tri potenculojn peli el Polujo kara, 60
Aŭ mem sur glavon fali. — Plu, en vesto pola,
Post perdo de libero, Rejtan[5] senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon[6] kaj vivo de Kato[7]
Plu Jasiński, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Prago en bruloj![8]
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova

Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova, 70
Kaj, kun infana ĝojo, li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron.[9]

Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane,
Kie, antaŭ dek jaroj, li loĝis infane.
Li enkuras, reniras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo, 80
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetas ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila!
Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.

El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l’ frukt-arbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estas vojetara ĝardenet’ malgranda
Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda. 90
De l’ eta ciferforme ligita barilo
Brilis da kolorhelaj lekantetoj milo;
Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,

Postsigneto preciza, vi divenos: kure 100
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante, paŝis.

Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj,
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto blanke brila, 110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do, eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston, ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj, ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj, en blankaj papero-silikvoj, kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar, de sun’ radia,
Ili lumis per nimbo ĉielana ia. 120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis, kaj, manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, de barilo sur herbon, fluginte,
Tra-l’ ĝardeno, tra floroj, ŝi paŝis en kuro.
Sur tabul’, apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra-l’ fenestro, subite, mallaŭte, lunbrile.
Trilante, ŝi robeton kaptis, kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon, 130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reiris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis, kaj li, konfuzita,

Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto 140
Estas inda de rido, de ĝojo aŭ honto.

Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gast-alveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris, fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gast-ĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar' ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski[10] alvenon: 150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Dom-amiko de-l’ mastro, forparenco ia.)
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe-l’ festeno.

Vojski al gasto brakojn etendis de fore, 160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vort-resumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tago-historion.

„Bone, mia Tadeuŝ” (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuŝka nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo, memore), 170
„Bone, mia Tadeuŝ, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.

Onklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda,[11]
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’[12] kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis;
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon 180
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro.

Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Kaj ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia 190
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tut-arbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestro-kovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falĉiloj
Sonantoj, kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto; 200
Ĉe li, kun tago finas laboron kampisto.
„Kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,

Ankaŭ kampan laboron devas fini homo"...
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝarĝitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej' veturas:
Bovoj, pro nekutima malpez', ĝoje kuras.

Ĵus el arbaro iris tuta societo, 210
Gaje, orde. antaŭe, infanojareto
Kun guvernist'; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan', ĉirkaŭita familiakrone;
Post ili la fraulinoj, eble paŝduone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist' malnovmorojn en domo konservis
Por aĝo, nask', prudento, ofico respekton 220
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
"Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio".
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l' domo alprenis.

 La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭ vide;
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per tranĉita maniko de sia kontuŝo13
Vidigis lian amon al Pan Tadeuŝo.

 Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas kun latuna

Tintilar', la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
Ĉio al put', al ĝia ligna brako, kuras, 240
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.

 Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas al servulo,
"Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo".

 Kun Vokisto14 Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
Ĉar dum forest' de Vojski, Vokisto sekrete 250
El dom' forigis tablojn, jam kovritaj prete,
Kaj rapide starigi en kastel' ordonis,
Kies ruinojn rando de l' arbaro zonis.
Vojski pro la transportoj malkontenta, iris
Pravigi al Juĝisto. Jugisto ekmiris,
Jam ne povante ŝangi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist', dum vojo, ĉiam al Juĝist' klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
En domo ne ekzistas ĉambro tiom vasta,260
Por tiom estiminda, granda aro gasta;
En kastel' estas vestibl' bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur' fendita,
Fenestroj sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul' sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.

 Du mil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
De Horeŝko antikva hered' familia.270

Li mem pereis en la temp' insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l' zorgado kaj juĝaj verdiktoj
Parencoj de l' patrina flank' heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul' kastelon,
Kies subten' per kostoj tro ŝarĝus nobelon.
Sed Grafo, najbaro, post maturigo sia,
Riĉa sinjor', Horeŝka fora parenc' ia,
El vojaĝoj veninte, ekŝatis la murojn,280
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist' asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt' ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf' volis kastelon. Ĝuste samadate
Juĝist' ekvolis samon; kial? ne sciate.
Do proces': en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat', ree distrikto, provincoficejo. 15
Fine, post verdikaro, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.

 Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta290
Ampleksos la palestron16 kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib': kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis en supro , kun krono,
Kaprduono, antikva Horeŝkoj -blazono.

Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris 300
Ĉe tabl'; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ', ofic', la digno al li apartenis;
Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris.

Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina17
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj mangĝs malvarman supon,18 silentante.

 Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
Inter li kaj la onklo unu loko restis310
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte la lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade' rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estis de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade' rigardas, kie sidas ja neniu.
320 Enigma lok', junuloj ŝatas enigmaĵon.
Li, distrite, la belan sian najbarinon
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile, parole amuzas,
Nek li sian regurban edukon ekuzas.
Nur la loko malplena, lin logis kaj ligis...
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur la loko jam kuris mil da supozetoj,
Kiel post pluv', sur sola herbejo, ranetoj.
330 Unu figuro regas, kiel envetere,
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.

 Ĉe la tria plado, guton da ruĝa vino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino
Al pli juna li ŝovis kukumojteleron,
Diris: "Vin, filinoj, servos, tiun ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta". Tuj saltis detable
Junularo, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝisto flanken rigardis al Tadeuŝo,
Ĝuste metis manikojn de sia kontuŝo,

340 Verŝis hungaran vinon kaj diris: "Junuloj
Por instruo senditaj, laŭ nunaj postuloj,
En regurbon, kie niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus pli saĝe.
Al kortegoj veturis nobelid' antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano 19
De l' Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
350 Vojevod' min al servoj publikaj preparis,
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kore domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiom grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
360 Mankas de mi ĝentilo, afablo. — Ĝentila
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercistpopola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l' infano amo,
Respekt' inter geedzoj, de l' mastro al sia
Servist'; sed ĉie estas diverseco ia.
370 Oni lernu tre longe ĝn, por ne erari,
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda
Interparolo estis — historio landa,
Ĉe nobeloj — distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝas per tio,

Ke la homoj lin konis, ne malŝatrigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? — Ĉiu eniru sen ĝeno,
380 Escepte mizerulon, registarŝpionon.
Kiel Vespaziano 20 ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tial oni ne scias pri deven', kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo".

 Juĝist' ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad', dirata eć plej elokvente;
390 Sed ĉiuj lin aŭskultis atente, silente.
Ĉambelanon demandis Juĝist' per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan ' ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist' haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenigis kalikojn per vino,
Kaj diris: "Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
400 Por ekkoni pri nia pezo, ĝustan veron,
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec' modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom' honesta, donoj de l' fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj — laŭ malnova moro.
Do..." Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
410 Videble al konkludoj de l' parolo venis.

Tiam diris per ora tabakuj' sonante
Ĉambelan': "Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj bandoj 21
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
420 Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon.
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz' da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anonc' de novaj kredoj, leĝoj, tualetoj.
Fortegon super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l' civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
430 Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanosenton.
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval' petola 22
Venis la granda fasto — malliber' popola.

 "Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt' Oŝmjano 23
Alveturis, sur franca veturil', subite
Pokalestrid', 24 unua laŭ france vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis 25
440 Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis
La dando kun du rada sia fiakreto,

Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Sur loko de lakeoj sidis du hundetoj;
Gvidside: ŝvabo malgrasa, kun ostaj vangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj;
Peruko, en harsako ligita. Ĉe l' vido
De l' ekip', maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
450 Ke diablo en franca kaleŝo vidiĝis.
Skizi Pokalestridon — longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝpotenco!

460 "Pokalestrid' anoncis pri sia intenco
Reformi, civilizi nin laŭ konstitute,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc' malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiom granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
470 Pokalestrido, malgraŭ egalec', markizo
Titoliĝs; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
La markizo titolon prenis — demokrato;
Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat' el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas,
480 Kaj kion franc' elpensas, tion polo ŝatas.

"Danke al Dio, nia nuna junularo
Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro,
Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj,
Lerni elokventecon en Parizkafejoj.
Sub Napoleono, homo saĝa kaj aga,
Ne temp' al modoserĉo, babilo papaga.
Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas;
Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas;
Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro:
490 El laŭroj ĉiam kreskas liberecofloro.
Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime
En senagec'! kaj ili ĉiam malproksime!
Atendado! novaĵoj malofte aliras!
Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras)
Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon;
Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?"
"Ne, nenion", respondis Verm' 26 indiferente,
Kiu interparolon aŭdis malkontente,
"Politik' enuigas min, venis letero
500 El Varŝavo, pri nia monaĥa afero;
Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili?
Ĉeestas ja mondanoj, afer' ne por ili".

 Tion dirante,strabis li al festenano,
Gasto rusa, sinjoro Rikov', kapitano,
En vilaĝo loĝanta soldato maljuna,
Ĝentile invitita al manĝo komuna,
De Juĝisto. Li bonguste manĝis parolante
Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante
Pri Varŝavo kaj diris: "Ho! Pan Ĉambelano!
510 Scii emas pri Varŝavo! Bonaparteano!
Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas:
Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas!
Vi, poloj, kun mi ruso, ne militas nune;
Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune.
Rus' kun franc', avangarde, ofte ĉe babiloj
Trinkas brandon, ĝis krio: hura! — pafegiloj!
Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore;

Do karesu amike, aŭ batu fervore.

Ni havos la militon! Al majoro Pluto,
520 Stabadjutant' hieraŭ venis kun saluto:
'Pretiĝu al marŝado!' Kontraŭ turk' ordono,
Aŭ franco? Ho, ruzulo la Napoleono!
Sen Suvorov 27 li povas nin frapi per batoj.
Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj,
Ke Suvorov' sorĉadis, same Bonaparto;
Do estis tiam ŝorcoj kontraŭ ŝorca arto:
Bonapart' malaperis foje dum batalo,
Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov' — hundo;
Bonapart', kiel kato, en sama sekundo,
530 Unge gratas; Suvorov' tuj iĝas ĉevalo.
Rigardu, kion faris lia sorĉrivalo..."
Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo,
Portis servist'. Subite malfermiĝis pordo.

 Venis nova persono, juna kaj gracia.
Ŝia aper' subita, bela kresko ŝia,
La vest' okulojn turnis; ĉiuj ŝin konante,
Ekster Tadeuŝ', klinis kapojn, salutante.
Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan,
Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan:
540 Kun dekolt', maniketoj mallongaj, kolumo
El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon,
(Ĉar ne estis varmege); ventumilorumo.
Svingate, ĉirkaŭjetis da fajreroj milon.
Kapo belforma: haroj, en bukloj volvite,
Kaj per rozaj rubandoj, inter si plektite,
Ŝajnigis brilianton, kiu lumis brile,
Al stelo, en kometa harligo simile.
Iuj flustris, ke troe eleganta vesto
Por vilaĝo kaj tago labora, ne festo.
550 Piedetojn okulo ekvidi ne povis,

Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn, dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok’, por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
Poste, inter gast-vico kaj tablo apudo, 560
Ŝi rond-ruliĝis, kiel globo bilard-luda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel, distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton
El la brabantaj pruntoj iom ĝuste-metis, 570
Jen har-buklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.

Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento[13], disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ voste-tranĉita.
Pri leporul’, fiere, Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro, 580
Ke al vertrago Falko apertenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion;
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al nov-najbarino

Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/35 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/36 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/37 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/38 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/39 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/40 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/41 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/42 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/43 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/44 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/45 Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/46
  1. La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita „litvano”, kion oni ne konfuzu kun „litovo”, ano de la litova gento en parto de Litvo.
  2. En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Częstochowa). En Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Diopatrino en la preĝejeto super la „Ostra-Brama” (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.
  3. Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.
  4. Kościuszko Tadeusz, nask. en j. 1746 en Litvo, mort. en j. 1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armeestro dum la nacia leviĝo en j. 1794.
  5. Rejtan Tadeusz, unu el plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773), li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780).
  6. Fedon, verko de la grefa filozofo Platon pri la senmorteco de l’ animo.
  7. Kato el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li memmortigis sin en Utika en j. 46 antaŭ Kristo.
  8. Jasiński Jakób, ĉefa de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvujo, generalo en la nacia milito en j. 1794. — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de l’ Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j. 1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.
  9. Dombrovski-mazuro, kanto de la polaj legionoj, batalintaj, sub la generalo Dabrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama „Ankoraŭ Polujo ne pereis”; jen ĝia unua strofo:

    „La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;
    Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros.
    Marŝu, marŝ’, Dombrovksi! el itala lando
    Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!”

  10. Wojski (tribuno), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis, gardi la sekurecon en la konfidita al la distrikto, kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de l’ nobelaro dum la milito. Tiutempe (j. 1811a) la ofico estis nur titola.
  11. Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de l’ distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.
  12. Ĉambelano (kamerestro), antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La distrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.
  13. Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de l’ registaro aŭ de civitanoj. — Retentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.