Sinjoro Tadeo/Libro III

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
(p. 60-83)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ekskurso de grafo en ĝardenon — La mistera nimfo paŝtas anserojn — Simileco de fungokolektado al promenado de elizeaj ombroj — Specoj de fungoj — Telimeno en la sanktejo de meditado — Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo — Grafo kiel pejzaĝisto — De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj — De Grafo opinioj pri arto — Sonorilo — Bileto — Urso, sinjoro! <poem> Graf' ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno Kaj rigardis, turnante kapon al ĝardeno; Al li refoje ŝajnis, ke el fenestreto, Ekbrilis pure blanka, mistera robeto Kaj, ke io malpeza defalis el alte Kaj momente trakuris gardentuton salte; Inter verdaj kukumoj ree lumis io: El nubeto eliĝas tiel sunradio Kaj inter glebo, trafas silikan buleton 10Aŭ sur verda herbejo akvan vitraĵeton.

Graf desaltis, forsendis servistaron sian Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian: Li alkuris barilon, apertaĵon trovis, Kiel lup' en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis. Malfelice li puŝis sekan grosarbeton: Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton; Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis. Tamen, al dua flanko de l' ĝarden' rapidis Grafo, flanke tra granda ĉevalrumeksaro, 20Tra lapfolioj, herboj, sur finaĵoj kvaro, Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante. Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:

Kelkaj ĉerizujoj kreskis en la ĝardeno; Inter ili intence kunmiksita greno: Tritik', horde' liphara, fabo kaj maizo, Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo, Al sia kortbirdaro, tian kortestrino Elpensis ĝardeneton: fama domestrino Kokoŝnicka, kun patra Jendikovic-nomo 1 30Ŝia invent' epokon prezentas en domo Mastrumado; hodiaŭ jam ne konata, Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo donata Al nemultaj personoj kaj kiel sekreto, Ĝis kalendar' ĝin presis sub titol': "Rimedo Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo Eduki kortbirdaron" - jen la ĝardeneto.

Do apenaŭ la koko, kiu gardon faras, Supren levinte bekon, senmove ekstaras Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo, 40Ke pli facile celu ĉielon okulo, Ekvidas akcipitron inter nubetaro Kaj krias: - tuj ĝardenon kuras kokinaro; Eĉ anseroj kaj pavoj kaj alarmterure Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.

Sur ĉiel' ne vidiĝis, en momento nuna, Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna, Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable, Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.

Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj, 50Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino; Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj, Pli alta kape, haroj pli longaj - knabino. Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan, Sur kiu la kapetoj, kiel sur pentraĵo, Brilis, ĵetite sur la fonon blumalhelan, Konturite de pavaj okuloj, en greno, Kiel steloj kroneto en aersereno, Meze de la maizaj bastonetoj oraj, 60Angla herbo, en strioj arĝentokoloraj, Merkurial' korala, alteoj verdantaj, Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj, Kunplektis kvazau kradon, el or' kaj arĝento, Kiel kurten' malpeza, movebla de vento.

Super densaj', kolora, spik- trunketoj plena, Papilia nebulo pendis baldakena: La "avinpapilioj" kun kvar flugiletoj, Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj Pendante en aero, videblpenaj estas, 70Kaj kvankam zumetas, ŝajne senmovaj restas.

Knabino svingis tufon per mano levita, Similan al pavpluma fasko kunplektita; Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap' de infano Papilian orpluvon. En la dua mano De ŝi, lumetas io kornforma, orbrila, Al vazo por infanoj-nutrado simila: Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino, Kvazaŭ oran abundokornon de feino.

Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata, 80Al grosarbusto, pro la bruet' memorata, Sen scii, ke atakanto tra l'bedar' silente, El kontraŭflank' proksime alrampis serpente: Ĝis el lapoj saltinte, li staris proksime, For kvar bedoj kaj kline salutis estime. Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte, Kiel garol' ektime, por forflugi salte; Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro Kiam infanoj time, pro fremduleniro Kaj pro knabinforkuro ekkriis momente. 90Ŝi, aŭdante, eksentis, ke tre malprudente Estus lasi infanojn en terur' kaj sole Kaj haltante, revenis, kvankam kontraŭvole, Kiel laŭ ŝorcalvoko spirit', malvolonte; Ŝi alkuris kun ido plej kria ludonte, Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon, Sur duan karesvorte ŝi metis la manon: Ili trankviliĝinte, premis per manetoj kaj kapetoj genuojn siajn, laŭ birdetoj Sub flugil' de patrino. Ŝi diris: "Ĉu bone, 100 Ĉu bele tiel krii? Timos senbezone Vin la sinjor'. Ne venis kun sak' almozulo, Sed gast' sinjoro bona, vidu, jen belulo!"

Ŝi ekrigardis. Grafo, per ridet' afabla, Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla; Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte Kaj kiel rozburĝono, tute roziginte.

Vere, li estis bela, mezkreska, ovalan Havis vizaĝon freŝan, kvankam iom palan, Okuloj — bluaj, mildaj, kaj blonda hararo, 110 Sur ĝi folioj, viloj, kiujn el herbaro Graf' deŝiris, tra bedoj rampante vizite, Kaj kiuj verdis, kiel krono malplektite.

"Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo, Ĉu diaĵo, aŭ nimfo, spirit', aŭ fantomo! Diru, ĉu propavole vi sur teron venis, Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis? Ho! mi divenas: certe rifuzito amanto, Potenca sinjorego, ĵaluza zorganto, En la parko vin gardas, kiel ensorĉitan! 120 Vi indas kavaliroj batalon armitan Kaj iĝi de romanoj heroino bela! Malkovru la misterojn de sorto kruela! Jen savonto! Al gesto via de la horo Obeas mia brako, kiel mia koro". Li etendis la brakon.


Ŝi roziĝis honte, Sed kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte; Kiel infanon logas bildaro kolora Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora, Ĝis ekkon' de valoro, same ŝi aŭskulte 130 Kaptis la vortojn, kiujn komprenis malmulte, Kaj fine ŝi demandis: "Vi venas el kie Sinjor'?. Kaj kion serĉas sur bedoj ĉi tie?"

Graf' malfermis okulojn konfuze, mirante, Silentis; alparoltonojn mallevante Li diris: "Fraŭlineto, pardonu! Laŭ vide Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiom rapide Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus; Vi scias, ke sur vojo mi ĉirkaŭe irus; Tra l' ĝardeno pli rekte al domo biena..." 140 Knabino diris: "tie estas voj' ebena; Jen vojet'; ne difektu moŝto la bedetojn..." "Ĉu direkte, aŭ maldekstre?" la moŝto sinjora Demandis. Ŝi levante bluajn okuletojn Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem' esplora; Ĉar domo, for mil paŝojn tre videble staris Kaj Graf' demandis vojon?. Sed li tion faris. Por ion diri, serĉe je motivo ia — "Fraŭlin', vi tie loĝas, proksime al via Ĝardeno, aŭ vilaĝe?. Mi, en domo, laste, 150 Vin ne vidis...Vi eble ĵus alvenis gaste?" Knabino skuis kapon — "Pardon', fraŭlineto, Vi loĝas en la ĉambro, kun la fenestreto?"

Li pensis: ne estante romanheroino, Ŝi tamen estas juna, belega knabino. Ofte granda animo, granda pens', kaŝite, En solec' kiel rozo en arbar', subite Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon, Kaj rigardantojn miros da koloroj milo!.

Ĝardenistino dume stariĝis silente; 160 Idon, sur brak' pendantan, ŝi levis atente; Duan ŝi mane prenis kaj kelkajn postiris, Kiel anseridaron, pele tra l' ĝardeno. Turniĝante : "Ĉu povas sinjoro, ŝi diris, Mian birdaron ree peli al la greno?" — "Mi birdojn pelu?" kriis grafo mirigite... Ŝi dume malaperis per arboj kovrite. Momenton, el spaliro tra verdaĵo maja, Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.

La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro. 170 Lia animo, kiel ter' post sunsubiro Malvarmiĝis prenante kolorojn malhelajn; Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn. Vekite, li ne sciis, kiun li koleris. Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis! Kiam tra bedoj rampis li al paŝistino, Brulis en lia kapo, saltis kor' en sino. Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis, Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis! Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —

180 Bela tali' — gracia, sed senproporcia! Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco, Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco! Penso ankoraŭ dormas, kor' — neniofara; Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara! "Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn De l' nimfo mi divenas: ŝi pastas anserojn!".

Kun malesper' de nimfo, tuta ŝorcvidaĵo Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo El or', arĝent', domaĝe! estis pajl' en vero?.

190 Grafo manojn plektante rigardis al tero, Al herbe kunligita agrosta garbeto, Kiun li opiniis plumofasko pava. Abundokorno — estis karot' ruge flava! Li vidis, kiel ido gin manĝis avide, Do pasis for miraĵo!, ĉarmo! ŝorc'! rapide.

Tiel knabo ĉe vido de flor' cikoria, Logite de silkaĵo mola, blua ĝia, Kareseme aliras, blovas: tuj forfluge 200 Tuta flor' en aero disfalas lanuge; Kaj en mano ekvidas esplorant' scivola: Nuda trunk' de grize verda herb' restis sola.

Graf' surpremis ĉapelon, same revenante, Kiel li venis, sed la vojon rektigante, Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj iris.

Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!. Al knabin' li parolis pri manĝo matena, Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena Renkonto, antaŭ domo?eble serĉi iros? 210 Rimarkinte forkuron, kion ili diros?. Do revene, klinante sin apud barilo, Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj milo, Li troviĝis kontente sur vojo ebena, Kiu rekte kondukis al domo biena. Rigardi la ĝardenon li zorge evitis, Kiel ŝtelist' grenejon; ke ne pensu iu, Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis; Sed sigardeman Grafon observis neniu. Li vidis flanke, dekstre estis situita.

220 Betularo maldensa, herbokovre sternita. Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro, Sub tendo de pendiga, majverda branĉaro, Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj, Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj; En nigra kaj malvasta stranga vesto, kelkaj, En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj. Tiu kap' sub ĉapelo vasta barelringe, Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas Kaj post kapo, laŭ vento vualojn dislasas, 230 Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge. Ĉiu aliapoze: tiuj terfiksitaj Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj; Tiu rigardas rekte, dormeme pasante, Kiel sur ŝnur', neniel al flanko turniĝas; Kaj ĉiuj al diversaj flankoj alkliniĝas, Ĝis al ter', kapoklinojn kvazaŭ dediĉante. Se ili renkontiĝas, ili preteriras, Nek parolas, nek ian saluton eldiras, En sin profundiĝante. Grafo por komparo 240 Vidis en ili bildon: elize-ombraro, De doloroj kaj zorgoj jam libere plene, Vagas trankvile, mute, tamen malserene.

Kiu divenus, ke la malmulte sin movaj, Silentaj homoj estas konatoj malnovaj? Ili iris post brua manĝado matena Al fungokolektado, laŭ rito solena. Kiel homoj prudentaj ili moderigas Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas, En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo. 250 Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro, Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn; Servantajn al promeno, blankajn linmantelojn, Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn; Kaj sur la kapojn ili metis pajlĉapelojn, Do similas animojn, la purgatoriajn. Junular' same vestita, krom Telimeno Kaj kelkaj sin vestantaj france. Nova sceno Por Graf': li ĝin ne konis, la moron ne vidis, Do li tre mirigite en boskon rapidis.

260 Fungoj estis abunde. De fraŭlar' ŝatataj: Ruĝovangaj "vulpinoj" 2 en kantoj glorataj Simboloj de virgeco, sen verma difekto; Strange, neniam sidas sur li insekto. Fraŭlinoj "arbaranon" ĉasas la gracian, Kiun fungoj en kanto nomas ĉefon sian 3 Ĉiuj serĉas "ruĝulon"; kreske ĝi modestas, Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas, Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita. Vojski ĉasas je "muŝomorto" amanita.

270 Aliaj fungoj estas malŝatataj juste, Kiel sanmalutilaj, aŭ malbonaj guste. Sed ec ili utilas, ĉar nutrante bestojn, Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn. Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj Tablovazetoj vico, staras rondorandaj "Rusuletoj" arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj, Kvazaŭ kun vin' diversa, pokaletoj belaj; "Kaprid'" renverŝita funde bela poteto; "Funuleto" gracia ĉampankaliketo; 280 Plue "blankuloj" rondaj, blankaj, larĝaj, plataj. Kiel laktplenaj tasoj en Saksuj' farataj; Globoforma, per nigra polvo plenigita "Polvul" kiel piprujo — de aliaj nomoj Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj, Ilia granda nombro estas ne baptita. Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas; Se iu kliniĝante eraron ekvidas, Kolere piedbatas: li fungon rompante, Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.

290 Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas, Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante, Kun kap' alte levita. Do Rejent' kolere Diras: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere; Asesor' pli malice ŝin igis kompari Al in' serĉanta lokon, kie neston fari.

Solecon kaj silenton serĉante laŭ vide, Ŝi, for de societo, iris malrapide Tra l' bosko sur monteton deklive levitan Kaj per arboj pli densaj ĉirkaŭe ombritan. 300 En mezo grizis ŝtono; torent' el sub roko Bruis, ŝprucis kaj serĉe je ombrara loko, En densaj, aliaj herboj sin kaŝis subite, Kiuj ĉirkaŭ fluge pendis akvon trinkigite. Tie la petolulo en herba vindajo, Sen movo kaj sen bruo sur folisternaĵo Kaŝite, aŭdeblpene flustris; laŭ similo, Kiel ido kriema, kiun al lulilo Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon Kaj papavofoliojn ŝutis sub kusenon. 310 Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita Telimeno ĝin nomas "Sanktejo medita".

Ŝi deĵetis sur herbokovron ĉe torento, De ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento; Kaj kiel naĝantino, ankaŭ ol kuraĝas Sin mergi en malvarman banon kaj eknaĝas, Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo; Fine, kvazaŭ kaptite de torentkoralo, Ŝi falante, laŭlonge etendis korptuton, Tempiojn manapogis, sur herbo kubuton, 320 Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno, Brilis de franca libro paperoveleno Kaj super alabastraj, libropaĝaj randoj Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.

En smaragda herbar', sur karneola 4 ŝalo, En longa robo, kvazaŭ tego de koralo, De kiu refleksiĝis har' el unu fino, El dua — nigraj ŝuoj, dum ĉe flankoj brilis Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, vizaĝblanko. Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis, Rampintan sur acerofolion.

330 Domaĝo! Ĉiuj de tiu bildo ĉarmoj en kombino, Vane atendis konulojn; rigardis nek iu, Per fungokolektado sin okupis ĉiu. Tamen Tade' atentis flanke per okulo; Ne kuraĝante rekte, flanke iris junulo; Kiel pafist' en sia budo sur durado, Branĉkovrite, veturas al otisĉasado 5 Aŭ ĥaradrioj ĉase 6 sur selopafilon Kaŝas, aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon 340 Ŝajne sur kamplimeto irante, li trenas Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas. Tiel Tade' ŝtele iris.

Juĝist' konfuzante Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante Al fonto. Vente flirtis la blanka mantelo Kaj granda tuk' ligita ĉe zono; ĉapelo El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo, Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo; Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas; En mano — bastonego: Juĝist' tiel paŝas. 350 Li kliniĝis kaj manojn en fonto lavinte, Ĉe Telimen' eksidis sur ŝton', apoginte Sin per manoj sur globo el ost' elefanta, De baston'; kaj aŭdiĝis alparol' sekvanta:

"Aŭdu , moŝtin', de tempo, kiam Tadeeton Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton. Mi — senida, maljuna; ĉi bubet' petola Estas mia en mondo konsolaĵo sola Kaj mia heredonto. Laŭ favor' ciela Li havos belan pecon da pano nobela: 360 Pripensi lian sorton, venas jam momento, Sed konsideru kaŭzon de mia turmento! Vi scias, de Tadeo patro, frato mia, Jacek, strangul' silentas pri intenco sia, Ne volas li reveni kaj sin kaŝas ie; Pri sia vivo, filon lasante senscie, Ĉiam lin administras, pensis en komenco Pri legion', afliktis min per la intenco, Poste konsentis: restu li hejme trankvile Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile. 370 Partion mi elektis. Kiu civitano, Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano Egaliĝas?. Jen lia pli aĝa filino, Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino. Mi volis svati..." Tiam Telimen' paliĝis, Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis

"Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu frato, Via koro sen Dio estas, sen kompato? Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto, Se vi la knabon faros poligonsemanto! 7 380 Vi baros al li mondon! Li iam malbenos, Se vi tian talenton en arbaroj tenos!. Mi ekkonis: la ido havas kapablecon Kaj indas de la mondo pluan polurecon. Frato, vi bone knabon en regurbon sendus, Varsavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?... Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer' aŭtune Tie mi estos; tial ni pripensos kune Kion fari. Mi tie personaron konas, Havas influojn, tio karieron donas. 390 Kun mia help' en gravajn domojn li eniros Kaj kiam li, kun altaj dignuloj akiros Konatecon, li havos oficon, ordenon; Tiam li lasu servon, elektu revenon, Post akir' de signifo kaj de mondokono. Do kion frato pensas" " - "Vere, ne malbono, Diris Juĝist', se iom junulo veturas, Rigardas mondon, inter homoj sin poluras; Ne malmulte en mondo mi veturis june: Al Pjotrkov' 8 Dubno, kiel palestrano kune 400 Kun tribunal'; aferojn proprajn akcelante, Mi estis en Varŝavo, multe profitante!. Tiel mi ankaŭ volus nevon junecaĝe Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe, Kiel metihelpiston kiu migri iras El hejm' kaj mondokonon per tio akiras; Ne pro rangoj, titoloj! Pardon' Telimeno, Kian signifon havas moskva rang' ordeno? Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava Aŭ en distrikt' nobelo, iome bonhava 410 Zorgas pri similaĵoj?. Tamen ĉiu homo Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo Aŭ ofico, sed ia civitanelekta, Kaj ne danka al ies favoro protekta".

Telimen' interrompis: "Sekve bone, frato: Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato".

Juĝist' skrapante kapon diris: "Jes fratino. Mi volus, sed mi havas novan malfacilon! Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon; Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernanrdino 420 Vermo el transvistule, kiu konfidato Estas, konanta ĉiujn intencojn de l' frato; Do ili, pro Tadeo, jam decidis ĉion Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion, Edukatan de via moŝt'. Ambaŭ havaĵon Ricevos mian, krome de Jacek dotaĵon, En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro Jacek, kaj mi partegon el lia favoro: Do li rajtas disponi - Pensu pri metodo Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo. 430 Ili interkoniĝu; vere junaj aĝe, Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe. Estas tempo eiligi ŝin el fermiteco, Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco".

Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis, Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis. Komence ŝi aŭskultis, poste ĉe orelo Neante, skuis manon, kvazaŭ por forpelo De malagrablaj vortoj, returne en buŝon De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.

440 "Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere, Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!. Min Tade' ne koncernas; mem pri li decidu, Faru lin ekonomo, en drinkej' li sidu, Vendu brandon, Ĉasbestojn en arbar ' insidu; Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon - mi flegas! Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon Por eduko de Zonjo, promesis aldonon Al malgrandeta jara pensieto ŝia; 450 Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia Vi estas kaj memoras homoj ĝis momento, Ke ne senkaŭza estas malavaro via... Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj gento" (Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist' kun ĉagreno, Konfuzo kaj videbla ia abonemo; Kvazaŭ li timus reston de parol', klinante La kapon, li per mano jesis ruĝiĝante).

Telimen' finis: "Estis mi la vartistino Kaj nun sola, de Zonjo parenczorgantino. 460 Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia". — "Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia? Okullevante diris li; se Tadeeto Plaĉos al ŝi?" - Ĉu plaĉos?. Restu en kvieto! Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava! Vere, Zosja ne estos partio dothava; Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino, Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino! Edzon trovos nepino Horeŝko devena! Ŝia eduko estis tiom zorgoplena! 470 Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi tie!" - Atente Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente, Ĉar li diris gajete: "Nu, do kion fari! Dio vidas, mi iris al negoc' sincere; Nur sen koler'. Se volas fratin' kontraŭstari, Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere. Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas, Mi reskribos al Jacek, ke pro kulp' ne mia, Ne povas fianĉiĝi Tade' kun Zofia. 480 Nun mi zorgos mem. Ŝajnas ke kun Ĉambelano Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!"

Dume ŝi malvarmiĝis el fervor' laŭvide: "Mi nenion rifuzas, fratet', malrapide!. Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro - Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro; Interkoniĝi povas gejunuloj niaj, Sed ni laŭ traf' ne risku sorton de aliaj Nur mi frue avertas: ke frat' ne emigu Tadeon kaj lin ami Zonjon ne devigu; 490 Kor' ne estas servisto, ne konas sinjoron, Neniam superforto katenos la koron".

Juĝisto leviĝante, foriris medite. Tade' el kontrauflanko alvenis subite, Ŝajnigante, ke fungoserĉo lin altiris. Samdirekte la Grafo malrapide iris.

Grafo, kiam disputis Juĝist, Telimeno, Staris post arboj, ege mirante pri sceno. Paperon kaj krajonon el poŝ' eliginte, Kiujn li ĉiam havas - sur trunk' fleksiginte, 500 Li fiksis etenditan desegnokarteton Kaj diris: "Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton. Li sur rok', ŝi en herbo, pentrindaj en vero, Laŭ vizaĝoj kontrasto, kapoj karaktero!"

Li aliris, haltadis, frotis la lorneton, Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon: "Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro, Malaperos, sin ŝangos ĉe alproksimiĝo? Ĉu herbvelur' - papavo, verdaj' betfolia? En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?.

510 Kvankam Graf' Telimenon antaŭe vidadis En domo de Juĝisto, kie li estadis, Li malmulte atentis sin; do kun surprizo Li rekonis modelon sian de la skizo. Loko, ĉarma staturo, ĝusta vestfasono, En okuloj kolero ne jam estingiĝis; La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis, Kiam subite venis junuloj proksime, Per ruĝeco pli forta, viva ol kutime. 520 "Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu, Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu: Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto, Kaj dankas, de medito via, atestinto. Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento! Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento De l' inspiro, momento feliĉa! personon Kondamnu, sed artisto atendas pardonon! Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kurago: Juĝu!" - Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.

530 Do Telimeno juĝis la skizojn per tono Ĝentila, kiel arton konanta persono; Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis: "Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris, Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj! Kaskadoj de klasika Tibur', 9 grandiozaj! Terura Pauzilipa 10 roka voj'!. Jen tio Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio! 540 Muz-id' ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte, Aŭ lokos en albumon, al desegnareto, El ĉie kolektita de mi, en tableto".

Ili interparolis pri ĉielbluaĵoj, Marbruoj, ventaromoj, pri rokaj supraĵoj Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝulkutimo, Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo. Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj Arbaroj seriozaj kaj mirinde belaj! - 550 En krono de lupoloj, la padoprunujoj; Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj; Aveluj', laŭ menado 11 , kun verdaj sceptretoj, Kvazaŭ uv' ornamita de nuksaj perletoj; Arbaridoj: kratagon viburn' ĉirkaŭprenas; Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta, Per folioj sin arboj kaj arbustoj tenas, Kiel por danc' fraŭlinoj, junular' staranta Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l' rond' staras paro, Levite, super tuta amas' de l' arbaro, 560 Per ĉarmo de koloro, graciec' talia: Betulo, amatino - karpen', edzo ŝia. Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj, Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara, Kun sia giba nuko, kverko kvincentjara, Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj, Kadavroj de kverkavoj, kiuj iĝis ŝtonoj.

Tadeuŝ', enuante, turnis sin ka movis Pro diskuto, en kiu disputi ne povis. 570 Kiam laudon de fremdaj boskoj kaj belecoj Sekvis vice nomate, ĉiuj arbospecoj: La cipresa, oranĝa, oliva, migdala, Citrona, mahagona, juglanda, santala, Aloa, kakta, figa, ec fine hedera Kaj sonis glor' de ĉies formo, trunko, floro, Tiam Tade' fariĝis ĉiam pli kolera Kaj ne povis reteni indignon de l' koro.

Li simplul', sed kapabla por naturadmiro Rigardante arbaron, diris kun inspiro: 580 "En Vilna botanika ĝarden', mi atente Observis famajn arbojn, kiuj oriente Kreskas, kaj en la suda bela ter' itala; Kiu el ili estas al niaj egala? Ĉu fulmoforigiloj - aloaj bastonoj? Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj, Mallonga, trunkodika, kun laka folio Kiel virin' malbela, sed riĉa por tio? Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso? Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso; 590 Ĝi aspektas malĝoje sur tomb'?. Jen lakeo, Germano, en funerbra kortega livreo, Ne kuraĝante levi manojn, nek moveton De l' kapo, por neniel rompi etiketon.

"Ĉu ne pli bela nia honesta betulo, Ploranta kampulino, pro filo, mortulo, Aŭ pro edzo vidvino manojn kunplektante, Ĝis al tero etendas harligon torente: Muta malĝoj', stature ploras elokvente! Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante, 600 Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas? Ke loĝante fekundan litvan ebenaĵon, Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon".

Amiko, diris Grafo, estas naturbelo: Formo, fon', materio, sed anim' - inspiro, Kiun levas alsupre fantaziflugiro Kaj apogas reguloj; gust' estas poluro. Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro: Idealsferon flugi devas nia koro! 610 Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio! Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio. Koncerne pentroarton: pejzaĝoj bezonas Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas Italuj'! Do en pentra arto, Italujo Estis, estas kaj estos: pentristoj patrujo! Tial ekster Breughelo 12 , sed ne Van der Hello, Nur pejzagisto, (nome estas du Breuumlgelo) Kaj krom Rujsdalo 13 , kie en tuta nordlando Ekzistis pejzaĝisto de unua grando? 620 Do ĉielon!" - "Orlovski 14 nia, estis ĝuste, Telimen' interrompis, Soplican' laŭguste, (Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio, Ke krom patrujo, plaĉas al ili nenio) Orlovski ĉiam vivis en Petro urbeto; Fama pentrist', (mi havas skizojn en tableto) Li loĝis apud caro, kiel en edeno: Graf' vi kredas? li revis pri al hejm' reveno! Li ĉiam pri juneco sia rememoris, Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris..."

630 "Kaj li pravis! ekkriis Tadeo fervore: Ĉiel' itala estas, laŭ dir' ĉiu hore Blua, pura, do kvazaŭ akvoj glaciŝelaj; Ĉu vent', malbona veter' ne estas pli belaj? Ĉe ni, vi levu kapon: kiom da vidaĵoj! Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaĵoj!

Ĉiu nubo - alia: aŭtuna ci tie Pluve graveda rampas, laŭ maldiligenta Testudo kaj delasas ĝis ter', longastrie Malplektitajn harligojn da pluvo torenta; 640 Vento pelas hajlnubon, al balon' similan, Rondan, blumalhelan, meze flave brilan; Granda bruo ĉirkaŭe, vidu, eĉ en niaj Ĉiutagaj nubetoj, ŝanĝoj estas kiaj! Komence anseraro, blankaj cignoj velas, Dorse vent', kiel falko, ilin kune pelas:. Ili premiĝas, kreskas - nova mirindaĵo! Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon, Elŝovante piedojn, sur ĉielarkaĵo, Kiel ĉevaltabuno, trakuras steparon; 650 Ĉiuj, arĝenteblankaj, miksiĝis; — subite El koloj kreskas mastoj, el kolharo - veloj; Tabun', en grandiozan sipon transformite, Naĝas, sen bru', sur blua eben' de ĉieloj!"

Graf', Telimeno staris supren rigardante; Tade', per unu mano al nubo montrante; La duan manon premis li al Telimeno. Jam pasis do minutoj de silenta sceno; Graf' dismetis paperon sur sia ĉapelo Kaj eligis krajonon. Tiam, por orelo 660 Malagrable, aŭdiĝis sonoril' biena; La silenta arbaro iĝis bruoplena.

Graf', balancinte kapon, seriozatone Diris: "Ĉio finiĝis sonorilosone! Kalkul' de granda penso, plan' de imageco, Ludoj de senkulpeco, ĝoj' de amikeco, Konfidoj de la koro: ĉe l' bronzosonoro, Ĉio sin miksas, rompas, for malaperante!" Al Telimen' senteman rigardon turnante: "Kio restas?" li diris, kaj ŝi: "Rememoro!" 670 Kaj volante konsoli la malĝojan koron, Ŝi deŝiris por Grafo neforgesofloron 15 Grafo kisis ĝin kore kaj fiksis ĉe l' sino; Duaflanke,Tadeo, post arbet' disklino Vidis, ke tra folioj, al li brilas io: Ĝi estis maneto, kiel blanka lilio; Li kaptinte ĝin, kisis; en ĝi buŝo lia Dronis, kiel abelo en kalik' lilia. Li eksentis malvarmon sur buŝ': ŝlosileton Li trovis kaj da blanka papero ruleton; 680 Li metis ĝin en poŝon, sciante nenion, Kion ŝlosil' signifas: kartet' diros tion.

Sonoro ĉiam sonis; ehe el arbaroj Respondis mil' da krioj kaj da bruofaroj. Tio estis resono de serĉo, vokado, Signalo de finita fungokolektado; Ne resono malĝoja, enterig-aranĝa, Kiel ŝajnis al Grafo, kontraŭe, tagmanĝa Subtegmente, en ĉiu tagmezo, krianta, Al tagmanĝo servistojn, gastojn invitanta. 690 Tia kutim' antaŭe en bienoj estis Kaj ankaŭ en la domo de l' Juĝisto restis. Do iris ar' portanta bastajn skatoletojn Kaj al fin' de tuketoj, ligitajn korbetojn Kun fungoj; ĉe fraŭlinoj, en unua mano, Volvita ventumilo kvazaŭ: "arbarano" En dua, kunligitaj, kiel kampfloretoj, "Trunkanoj" 16 kaj diversaj "kolorrusuletoj" Vojski kun "musomorto". Kun mano malplena, Flanke de sinjoridoj, venas Telimena.

700 Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris; Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis; Laŭ aĝ', ofic' la digno al li apartenis: Li irante, al ĉiuj salutklinojn faris. Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernandina Diris mallongan preĝon en lingvo latina. Oni donis la brandon; poste sidiĝante, Ĉiuj manĝis malvarman supon, siletante.

Oni tagmanĝis ekster kutimo trankvile, Sen babil', kvankam mastro invitis ĝentile. 710 Partianoj de hundoj manĝis sendispute" Morgaŭan vetbatalon pripensante mute; Granda pens' al silento devigas la buŝon. Telimen" alparolis ĉiam Tadeuŝon, Ankaŭ devis turniĝi al Grafo sinjoro, Ne ofte okuleti eĉ al Asesoro. Same birdist' rigardas kaptilon, logante Kardelojn kaj samtempe paserojn kaptante. Tade' kaj Grafo estis feliĉaj, kontentaj, Ambaŭ esperoplenaj, do ambaŭ silentaj. 720 Graf' rigardis fiere al sia floreto, Kaj Tadeo ŝtelume palpis je poŝeto, Ĉu ŝlosil ne forkuris? Kaj turnis en mano Ne legitan karteton. Al la Ĉambelano Juĝisto alverŝadis hungar-ĉampan-vinon, Premis lin je genuoj, servis diligente, Sed por interparolo ne havis inklinon. Videble ian zorgon li sentis. Silente

Pasadis de manĝaĵoj kaj teleroj ŝanĝo, Kiam rompis enuan iron de tagmanĝo, 730 De gast' neatendita, subita enkuro; Arbarist' eĉ tagmanĝofinon ne atendis, Kuris al mastro; montris mieno, staturo, Ke grava, nekutima novaĵo lin sendis. Ĉiuj al li okulojn turnis. Li respiris Iomete kaj: "Urso, Sinjoro!" nur diris. Reston ĉiuj divenis: el sia pranesto 17 En arbaron post Niemen, trasteliĝas besto, Oni ĝin persekutu; tion sciis ĉiu, Kvankam nek konsiliĝis, nek pripensis iu; 740 Kuna penso montriĝis en vokoj subitaj, Vivaj gestoj, diversaj ordonoj donitaj, Kiuj, el tiom buŝoj elirante kune, Tamen al unu celo rapidis komune.

"Vilaĝen rajdu! kriis Juĝist' al centulo 18 Tagiĝe morgaŭ ĉaso! ĉiu volontulo. Kiu iros kun lanco, de laboro tera 19 Kaj kvintaga servuto estos tutlibera".

"Selu grizulon, diris Ĉambelan ekkrie; Galopu mian domon kaj prenu el tie 750 Du hirudojn 20 la fame ĉirkaŭe konatan Hundoparon, Strapcina kaj Spravnik nomatan 21 Stopu al ili buŝojn kaj en sakon ligu, Kaj ĉi tien rapide sur ĉeval' venigu!" — "Vanjka! kriis al knabo Asesor' rus-tone, Larĝan glavon Sanguŝkan tuj akrigu bone; Vi scias, kiu estas de la princo dono; Kuglo estu en ĉiu ŝargaĵo ĉe l' zono!" — "Pafilojn, kriis ĉiuj, igu en pretecon! Asesor' ĉiam vokis: "Plumbon, plumbopecon!

760 Kugloformil' en poŝo". - "Al prepost' biena, Diris Juĝist', sciigu, ke en fru' matena, Morgaŭ li legu meson en kapel': oferto 22 Por ĉasistoj; jen, meso de sankta Huberto".

Post donitaj ordonoj fariĝis silente. Ĉiuj meditis, ĉirkaurigardis atente, Kvazaŭ iun serĉante; ĝis rigardo kuna Ariĝis sur vizaĝo de Vojski maljuna: Jen tiel por elmarŝo ĉefon serĉis oni, Kaj decidis al Vojski estrbastonon doni... 770 Vojski stariĝis, volon de ĉiuj vidinte, Kaj per man' serioze la tablon batinte, El ĉebrusto orbrilan ĉeneton ektiris, Kun poŝhorloĝo, dika kiel pir', kaj diris: "Morgaŭ, duono de kvina, al arbarkapelo, Venos ĉasistoj kaj la anar' de ĉaspelo".

Dirinte li foriris de tabl'; arbarestro Lin sekvis: ili ĉason pripensos, aranĝos,

Kiel post anoncita batal' armeestro; Soldatoj armilaron purigas kaj manĝos. 780 Aŭ sur manteloj, seloj, senzorge jam dormas, Dum la ĉefoj en tendo batalplanon formas.

Post manĝo, tago pasis je hufumforĝado, Hundoj-nutro,kolekto, armilpurigado; Vespere estis preskaŭ neniu ĉetable; Eĉ partioj de Falko kaj Stumpul', afable, Sian grandan disputon forgesinte plene, Prenis sin je la brakoj: Rejent', Asesoro, Serĉas plumbon. Ceteraj, lace de laboro, Iris dormi, por frue vekiĝi matene.

790 Al Tade' oni donis en domo ĉambreton. Li starigis kandelon en la kameneton, Simulis dormon, tamen ne fermis okulon, Sed atendis meznokton. Enue, junulo Ĉe fenestrokovrila eltranĉo ekstraris, Por vidi, kion nokta domgardisto faris. Kiam gardist' foriris, Tade' elsaltinte, Fermis fenestron kaj al tero kliniĝinte, Laŭlonge de la muroj, ŝtelume forpaŝis. Kien? Ĉi tion densa noktvualo kaŝis.