Sinjoro Tadeo/Libro IX

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
(p. 204-226)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Pri danĝeroj rezultantaj el senorda tendarejo — Helpo neatendita — Malgaja situacio de l' nobelaro — Kvestula vizito estas signo de savo — Majoro Plut' per troa koketeco turnas sur sin la tempeston — Pafo el terceloro signalas batalon — Faroj de Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek' — Verŝilo per insido savas Soplicovon — Sukurso rajdistara; atako kontraŭ piedirularo — Faroj de Tadeo — Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido — Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l' batalo — Sangaj faroj de Gervazo — Ĉambelano honora venkinto <poem> Ili ronkis dormege tiel, ke sen veko, Kun lanternoj eniris homoj, kelkaj dekoj, Atakis nobelaron sen ies rezisto, Kiel dormantajn muŝojn arano "falĉisto". Apenaŭ iu zumas, jam la muŝon krure Ĉirkaŭprenas rabisto, sufokas terure. Sed pli firme, ol muŝoj, dormas ar' nobela: Ne zumas, kvazaŭ kuŝas sen vivo iela, Kvankam per fortaj brakoj estas ekkaptata 10 Kaj kiel sur ligiloj pajlo, renversata.

Nur Verŝilo, al kiu en distrikt' ne trovas Vi same fortan kapon ĉe festen', li povas Trinki du bareletojn da julimielo Antaŭ langokonfuzo kaj kapoŝancelo: Li, kvankam longe festis kaj ekdormis ŝtone, Donis signon de vivo: okulon duone Malfermis, vidas... veraj inkubinferanoj! Du teruraj vizaĝoj, kun lipharojparoj, Spiregas, buŝon lian tuŝas per lipharoj, 20 Kiel flugile volvas ronde per kvar manoj. Time, li krucosigni sin volas: sed vane, Kvazaŭ flanke najlita estas dekstramane, Movas maldekkstran, sentas : ve! de man' spirita, Kiel ido en vindojn, li estas vindita; Li timas terure, kun fermita okulo Kuŝas sen spir', malvarma iĝas, laŭ mortulo.

Sed Aspergist' sin volas defendi: malfrue, En propra zon' li estis ligita unue; Tamen li kunvolviĝis, elaste eksaltis, 30 Falis, sur brustoj, kapoj de dormantoj haltis. Ĵetiĝis laŭ ezoko sable, baraktante, Muĝis laŭ urso, el pulmoj fortaj kriante: "Perfido..." Tuj vekita nobelaro ronde, Ĥore: "Perfid', perforto! " ekkriis responde.

Spegulan ĉambron eĥoj jam atingas krie; Kun Gervazo, ĵokeoj, Grafo dormis tie. Gervaz' vekite, vane ŝiriĝas, kun miro Sin vidas alligita ĉe propra rapiro; Ĉe fenestro li vidas: jen homoj armitaj, 40 En nigraj kaskedoj, verde uniformitaj. Iu, skarpe zonita, la spadon tenante Kaj akraĵon al siaj altuloj turnante, Flustradis: "Ligu! " Ĉirkaŭ kuŝas kiel ŝafoj, Ĵokeoj en katenoj; malarmita Grafo Sidas; kun bajonetoj nudaj, du altuloj Staras ĉe li. Rekonis Gervazo: Moskvuloj! "

Ŝlosisto ne foje estis en teruroj, Multe foje havis ŝnurojn sur manoj kaj kruroj, Tamen saviĝis; sciis fortul' manieron 50 Ŝiri katenojn, tial ne perdis esperon; Li pripensis, okulojn fermis, ŝajne dormante Kaj malrapide brakojn, krurojn longigante, Enspiris — ventron, bruston kunpremis laŭ povo: Subite kuntiriĝas, sin streĉas kun blovo; Laŭ serpent' , kapon, voston, kaŝanta artike, Longa Gervaz' aspektis nun mallonge, dike, Subite distiriĝis: eĉ ekknaris ŝnuro, Sed ne krevis. Ŝlosisto, kun honto, teruro, Renversiĝis, kaŝis vizaĝon kun kolero, 60 Fermis okulojn, ŝajnigis lignon sur tero.

Ĵus aŭdiĝis tamburoj' malofte unue, Poste ĉiam pli ofte, pli frakase, brue. Oficir' de moskvuloj, je tiu apelo (1) Ĵokeojn, Grafon, lasis sub gard' en kastelo, Nobelaron en korton gvidis; staris tie Dua rot'. Vane baraktas Aspergist' furie.

Stabo — en korto, kune armitaj nobeloj: Podhajskioj, Birbaŝoj, Hreĉeĥoj, Bjergeloj, Ĉiuj Juĝistparencoj, amikoj, kun spado 70 Helpe kuris, aŭdante pri atak', invado Ĉar kun Dobĵinskij estis longe en kvereloj.

Kiu moskvan taĉmenton el vilaĝoj gvidis? Kiu najbarojn helpe kolekti rapidis? Asesor'? Jankiel'? Ne estis opinio, Certe neniu sciis tiam, nek post tio.

Jam leviĝas la suno, sange ruĝiĝite, Malakra rande kvazaŭ radi' deŝirite, Duonvideble kaŝas ĝin nigra nubsfero, Kiel ardas en karboj forĝistaj, huffero. 80 Nubojn, ŝiritajn kiel glacibuloj, vento, Plifortiĝante, pelis el la oriento; Nubaĵoj flugas, pluvon malvarman ŝutante. Post ili kuras vento, pluvon sekigante. Post vento ree nubo malseka alkuras: Tag' alterne malvarmas, aŭ pluve murmuras. Dume Majoro trabojn el apud barilo, Igas treni, en ĉiu tranĉi per hakilo Rondduonajn truojn, meti al apert' trua Kaptitojkrurojn, fermi per lignaĵo dua. 90 Kunpremis krurojn, kiel hundfaŭkoj fermitaj: Ŝnuroj, forte streĉitaj, dorse manojn ligis; Sed Major' al nobeloj turmenton pliigis: De kapoj deŝirigis la konfederatkojn, Eĉ kontuŝojn, ,ĵupanojn. Tiel trabforĝite, Dentklakante, al pluvo, malvarm' , elmetite, Nobeloj vice sidis dum aĉa vetero; Aspergisto baraktas vane en kolero.

100 Vane sin pro nobeloj Juĝist' intermetas, Kaj vane Zonjo ploras, Telimeno petas, Agi pri katenitoj ne tiel severe. Nikita Rikov, rota oficiro vere Paciĝus, mem moskvulo, sed bona sinjoro: Tamen obei devis li al Plut, majoro. Majoro, polo, naske el urbo Dzjeroviĉ, Nomita pole (kiel aŭdiĝas) Plutoviĉ, Alibaptiĝis; granda fripon', laŭ regulo, Se polo, en carservo, fariĝas moskvulo. 110 Plut, kun pipo staris, je kokso apogante, Responde al kapklinoj nazon altigante; Por signo de kolero li brovojn kuntiris, Fumvolvon ellasis kaj en domon iris.

Dume Juĝist' Rikovon pacemigi penas, Kaj ankaŭ Asesoron al flanko forprenas: Ili pripensas fini sen juĝo aferon, Kaj, pli grave, eviti registaran peron. Do diris al majoro Plut, Rikov sinjoro: "Kion el ĉi kaptitoj havos ni, Majoro? 120 Doni sub juĝon? estos nobelojmizero. Kaj vi, Major', nenion gajnos el afero. Aŭdu, Major', pli bone paciĝi: Sinjoro Juĝisto rekompencu vin por la laboro; Ni diros, ke li estis de ni vizitata: Tiel vivos kaprinoj, lupo estos sata. Rusoj diras: sigarde eblas ĉiu faro, Kaj ankaŭ: por vi rostu sur rostil' de caro: Kaj ankaŭ: ol malpace, pli bone konsente; Nodu bone kaj kaŝu finaĵojn prudente. 130 Ne raportu, do scios neniu pri tio. Rusoj diras: por preno donis manojn Dio"

Major' aŭdante tion kolere kraĉspiris Kaj : "Vi frenezas, Rikov? Cara servo — diris — Ne estas amikeco, stultulo maljuna! Vi frenezas? Ellasu mi en tempo nuna, Milita, ribelulojn? Ha, poloj ribelaj, Mi vin instruos! Ha, vi friponoj nobelaj, Dobĵinskij! malsekiĝu kanajloj, tremante! (Li rigardis fenestren, gorĝege ridante) 140 Jen Dobĵinski, kiu sidas en surtuto, — For surtuton! — pasintjare, dum reduto, Kun mi kverelis...Estis ne mi komencinto: Dum mi dancas, li krias: "Post pordon, ŝtelinto! " Ke tiam, por priŝtelo de regimentkaso, Mi estis sub esploro, granda embaraso. Ĉu tio lin koncernis? Estas danc' mazura, Li krias: jen ŝtelisto! kaj nobeloj : hura! Maljust'? Falinte miajn ungojn, li prudentos. Mi diris: He, Dobĵinski, vi tion ekpentos! 150 Kaj nun, Dobĵinski, kion? la vergojn vi sentos! "

Kliniĝinte li flustris en Juĝistorelon: "Se vi volas, ke ili savu sian felon, Por ĉiu kap' mil rublojn, en kontanta mono; Mil rubletojn, Juĝisto, jen lasta propono".

Juĝisto ekmarĉandis; Major' ne atentis, Kuris en ĉambro, lasis pipfumon: prezentis Sin kiel fajrturnaĵo ia, aŭ raketo; Iris post li virinoj kun ploro kaj peto. "Major', diris Juĝisto, antaŭ tribunalo, 160 Kion vi gajnos? Estis nek sanga batalo, Nek vundoj; por manĝitaj anseroj, kokinoj, Oni sole repagos laŭ Statutdifinoj. Kontraŭ Graf' mi ne plendos, ne sekvos verdikto; Tio estis kutima najbara konflikto".

"Kaj ĉu Juĝisto legis Flavan Libron? " (2) diris Majoro — "Kian libron? " Juĝisto ekmiris. "Libro — pli bona, diris Plut', ol Statutoj, Ĉiupaĝe: pendigo, Siberio, knutoj; Libro militoleĝa, nun en Litvo tuta, 170 Deviga; jam sub tablo kuŝas leĝ' statuta! Militleĝe vi marŝos, por petolo tia, Jam almenaŭ al puna labor' siberia". "Sed mi apelacios al guberniestro" , Diris Juĝist' — "Eĉ iru al imperiestro! Respondis Plut' — verdiktojn car' konfirmas noble, Punon pligrandigante, eć ofte duoble. Apelaciu, trovos mi eble, bezone Kontraŭ Juĝisto hokon, por ektiri bone. Jankjel, spiono, kiun registar' insidas, 180 Via doman' , en via drinkejo sidiĝas. Vin ĉiujn mi areste povas nun reteni!". "Sen ordon' , vi kuraĝus min areste preni? " Diris Juĝist'. disputo tre vive ekkuris, Kiam al biendomo nova gast' veturis.

Vetur' amasa, stranga: Antaŭe kuranta, Nigra vira ŝafego, kun kap' hirtiĝanta Per kvar kornoj, el kiuj du, laŭ arkkurbaĵoj, Ĉe oreloj volviĝas kun sonoriletoj: Kaj du, el frunt' al flanko ŝovante finaĵojn, 190 Per latunaj, tintantaj skuiĝas globetoj Post ŝafviro — ŝafinoj, bovoj, kaprinaro, Post brutoj — ŝarĝigita, veturiloj kvaro.

Ĉiuj divenis venon de pastr' Almozisto; Do devon de la mastro konante, Juĝisto Staris sojle, salutis gaston. Veturante, Pastro kaŝis vizaĝon, kapuĉvualante; Sed oni lin rekonis: vidante areston, Li alturnis vizaĝon kaj faris mangeston. Dua veturigisto estas rekonita: 200 Maljuna Macjek Vergo, kampule vestita. Nobelaro ekkriis, kiam lin rekonis; Li diris: "Stultaj!..." mane silenton ordonis. Sur tria veturilo — Prus' en vest' flikara, Fine Zan kun Mickjeviĉ veturis sur kvara.

Kaj dume Podhajskioj kaj Isajeviĉoj, Barbaŝoj kaj Vilbikoj, Bjergeloj, Kotviĉoj, Vidante de Dobĵinskij tian malliberon, Komencis kvietigi malnovan koleron; Ĉar pola nobelaro, kvankam kolerema 210 Kaj batalema, tamen ne estas venĝema. Oni aĝan Mateon petas pri konsiloj: Li starigas amason ĉirkaŭ veturiloj, Atentigas.

Kvestulo iris ĉambron pene Rekonebla; ne sanĝis li vestaĵon sian, Sed figuron alprenis li tute alian: Kutime malserena, nun li miengaje Levis kapon, laŭ kruda kvestulo petola, Antaŭ ol ekbabili, ridis: "Ha, ha, hola! Mi gratulas! Ha, ha, ha! bonege, image! 220 Sinjoroj oficiroj! iuj ĉasas tage, Vi nokte! Bona ĉaso: mi vidis nobelojn; Hej! pinĉi, senplumigi, hej! deŝiri ŝelojn! Nobelaro petolas, vi surmetu bridon! Mi gratulas, Majoro, vi kaptis Grafidon: Grasul' , riĉul' , sinjoro li el antenatoj (3) ; Ne lasu lin el kaĝo sen tricent dukatoj! Prenu! por monaĥejo donu groŝojtrion, Kaj por mi; mi pri via savo petas Dion; Jes, vere, mi tre zorgas por vi pri ĉielo! 230 Mort' eĉ staboficirojn kaptas je orelo: Baka (4) pravis, ke morto trapikas brokatojn (5) Kaj skarlatojn; sur drapon bone faras frapon; Kaj tra tolo ĉe kolo ĝi tranĉas laŭ volo, Sama normo: frizformo, kiel uniformo. Morto panjeto, diras Baka, laŭ bulbeto, Larmigas, dum alpremas; same karesemas Dum lulo de mamulo aŭ diboĉbravulo! Aĥ! Majoro! ni vivas, morgaŭ morto venos, Kion ni manĝas, trinkas, al ni apartenos. 240 Juĝisto, matenmanĝi estas tempo nune? Mi eksidas ĉe tablo, petas ĉiujn kune. Majoro, eble zrazojn? Moŝto Leŭtenanta, Kion vi pensas? vazon da punĉ' varmiĝanta?"

Oficiroj rediris: "Jes Patr' Almozisto, Devas oni manĝi, trinki sanon de Juĝisto! "

La domanoj ekmiris kaj diveni penas: Kial Vermo la gajan mienon alprenas? Juĝist' al kuiristo ordonon raportis: Zrazojn, botelojn, vazojn, sukeron li portis. 250 Plut kaj Rikov komencis glutadi rapide, Tiom ofte altrinkis, manĝante avide, Ke horduone manĝis for dudek tri zrazojn Eltrinkis da punĉo du meze grandajn vazojn.

Majoro sata, gaja, larĝe sur sofeto Sidiĝis, prenis pipon, per banka bileto Ekbruligis, deviŝis buŝon per tukfinoj, La ridantantajn okulojn turnis al virinoj, Diris: "Belajn fraŭlinojn mi deserte ŝatas, Je majorbantoj! kiam matene mi satas, 260 Post zrazoj, mi deserte, volonte babilas Kun belaj fraŭlinoj kies ĉarm' vin similas. Mi proponus kartludon elf-cvelfe (6) je visto, Aŭ ni dancu mazurkon je diablojcentoj! En regiment' mi — estas fama mazuristo!" Kaj pli proksimiĝante al damojasisto, Li alternigis fumon kun la komplimentoj.

"Danci! elvokis Vermo: trinkinte ĝis resto Botelon, eĉ mi, pastro kun levita vesto, Dancas mazurkon.Tamen majoro, je vere. 270 Ni trinkas, kaj la jegroj frostiĝas ekstere? Diboĉu! Mastro donos la brandon favore, Major' permesos: trinku bravuloj korĝoje! Plut rediris: "Mi petus, lasante la volon". Vermo flustris: "Juĝisto, donu alkoholon" Kaj tiel, dum en domo stabo glutis ĝoje, Post dom' armeo drinki komencis samfoje.

Kapitan' sen parolo kalikojn plenumis; Major' trinkis, samtempe damojn amindumis, Kaj ĉiam pligrandiĝis lia dancinklino; 280 Manon de Telimeno li kaptis en fino, Por danci; ŝi forkuris; li al Zonjo iris, Ŝancelige, kapkline, dancinviton diris; "Hej! Rikov, ĉesu fine blovi la pipeton: For la pipon! vi bone ludas gitareton; Jen kuŝas gitareto, do prenu gitaron, Mazurkon! mi, majoro, dancas gvidoparon" Kapitan' sur gitaro kordojn streĉe tiris, Plut ree Telimenon emigi deziris: "Majorvorton: ne ruso mi estas, Fraŭlino. 290 Se mi mensogas, estu mi tuj "sukinsino" (7) Mensogante.Demandu ĉiun oficiron, Ĉiuj, tuta armeo atestos verdiron, Ke en naŭa korpuso de armeo dua, En regiment' kvindeka, divizi' unua De Jegroj, Plut majoro — estas mazuristo. Venu do fraŭlineto, ĉar mi, por rezisto, Obstinan fraŭlineton punos oficire..."

Li saltis, Telimenomanon tion dire Kaptis, kaj larĝe, kise blankan brakon klakis; 300 Tadeo lin alkuris: sur vango ekkrakis. Ŝmac' sur vango aŭdiĝis en vicordo tia, Kiel vorto post vorto, unu post alia.

Plut' konsternite, pala kolere, okulojn Ekfrotis, poste kriis: "Ribel' ! ribelulojn!" Kaj kuris, eliginte spadon por trapiko. Ĵus pastro tercerolon prenis el maniko, Kriante: "Taĉjo! pafu kiel kandelflamon!" Tadeo kaptis, celis, pafis, sed li celon Maltrafis, nur surdigis, nigrigis orelon Al Major' — Kun gitaro vokante: "Ribelo!" 310 Al Tade' saltis Rikov; sed Vojski al celo Trans tablo svingis manon: ekfajfis tranĉilo Inter kapoj; pli fruis bato ol ekbrilo, Trafis gitaron funde kaj trae ĝin splitis; Rikov flanken kliniĝis kaj morton evitis, Sed ektimis, kaj: "Jegroj! ribelo!" kriante, Prenis defende spadon, al sojlo cedante.

Ĵus aliflanke ĉambron nobeloj konkeras Tra fenestro kun sabroj; Vergo fronte iras. Plut, Rikov, en vestiblo, vokas je soldatoj. 320 Jam helpe plej proksimaj kuras tri vokatoj: Jam tra pordo eniĝas brilaj bajonetoj, Kaj post ili tri nigraj klinitaj kasketoj. Mate' , levinte "vergon", apud pordo staras, Ĉe mur' ; laŭ kat' je ratoj, insidon li faras; Terura bat' faligus tri kapojn; sed vidis Eble aĝul' malbone, aŭ fervorrapidis: Antaŭ kolojapero li hakis kasketojn Kaj deŝiris; tinte faligis verg' bajonetojn. Rusoj reiras, antaŭ Mate' forkuregas En korton.

330 Tie granda konfuziĝo regas. Tie Soplicanoj por liberigo luktas. Disforĝas Dobĵinanojn kaj trabojn disŝiras. Jegroj tien alkuras, ekvidinte tion; Per bajonet' trapikis serĝent' Podhajskion, Du nobelojn li vundis kaj pafis al tria: Ili forkuras — Tie jam ĉe trabo sia Baptist' liberajn manojn havis; do por bato Li stariĝis, la fingrojn volvis ĉe manplato, Kaj el supre sur dorson de rus' faris frapon. 340 Ke en pafilseruron batis lian kapon; Seruro krakis, sed pro sango ne ekbrulis; Serĝento al Baptistaj piedoj sin rulis. Baptist' kliniĝis, tubon de pafil' kaptinte, Turnas ĝin aspergile kaj supren levinte, Muelturnas, soldatojn du igas al falo; Ŝultre, kape trafita estas kaporalo. Reston, de trabo pelas for terurosento: Baptist' nobelojn ŝirmis laŭ mova tegmento Oni disbatis trabon, distranĉis ligilojn; 350 Nobelaro libere kuras veturilojn De Kvestul': prenas sabrojn, rapirojn, tasakojn (8) Falĉilojn kaj paftubojn; Verŝil' — du sturmakojn, Sakon da kugloj; ŝutis ilin en sturmakon Per dua samŝarĝita li ekipis Sakon.

Da jegroj pli alvenas.Tumult' ĉiuparte; Nobeloj jam ne povas sabri kruca arte (9) Jegroj ne povas pafi; en mana batalo, Dent' por dento, fendiĝas jam ŝtalo je ŝtalo, Bajoneto je sabro, falĉil' klingon falas, 360 Pugno pugnon renkontas, brak' kun brak' batalas.

Rikov, kun jegrojparto, kuris palisaron Ĉe garbej', tie haltas, vokas soldataron, Ke ili ne batalu en tia konfuzo, Kie sub pugnoj falos sen armilojuzo; Li koleras, ĉar mem li pafcelon ne trovas, Diferencigi rusojn de poloj ne povas, Krias: "Stroj!" (vicon formu signifas ĉi tio), Sed komando ne estas aŭdata en krio.

Aĝa Mate', por manaj luktoj ne taŭgante, 370 Retiriĝas, la vojon antaŭ si farante, Dekstre, maldekstre: Viŝas sabra pinto cela Bajoneton el tubo, laŭ meĉo kandela; Pikante kaj tranĉante, maldekstran li svingas, Kaj tiel sigardeme kampon ekatingas.

Sed Mateon atakas, kun granda fervoro, Maljuna Gefrejtero, soldatinstruktoro (10) Bajoneta majstrego sin streĉis risorte, Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte: Dekstra man' ĉe seruro, maldekstra sur tubo: 380 Li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo, Maldekstran li mallevas, el dekstra armilon Ŝovas kiel serpento el faŭko pikilon, Kaj ree ĝin retiras, genuapogante, Tiel turniĝas, saltas, Macjkon atakante.

Do Mateo, taksinte lerton kontraŭulan, Per maldekstra surmetis vidilon okulan, Vergtenilon per dekstra man' ĉe brusto tenas, Cedas, Gefrejtermovojn okule observas, Krurŝanĉeliĝas, kvazaŭ li estus ebria. 390 Gefrejter' kuras, certa jam pri venko sia, Por fari pli facile al cedant' atakon, Leviĝis, etendegis tutan dekstran brakon; Puŝante karabenon, li tiel streĉiĝis Per puŝ', armilopezo, ke li eĉ kliniĝis: Macjek, kie sur tubon bajonet' metadas, Submetis vergtenilon kaj supren ĝin batas, Mallevas vergon, ruson je mano hakante, Kaj tuj, maldekstramane, makzelon tranĉante. Tiel falis Gefrejter', majstr' en skermturniro, 400 De kvar medaloj kaj tri krucoj kavaliro.

Ĉirkaŭ traboj, maldekstra nobelojflugilo Jam venke staras.Tie batis Aspergilo, Tie Razil' al rusoj distribuis frapojn: Ĉi tiu korpojn tranĉas, tiu hakas kapojn, Jen kiel de germanaj majstroj la maŝino Elpensita, nomata de ni draŝistino Kun pajlhakilo: draŝ- kaj tranĉ-ilojn havante, Pajlon tranĉas kaj grenon samtempe eldraŝas; Aspergist' kaj Razilo tiel kune paŝas, 410 De supre kaj malsupre moskvulojn buĉante.

Sed Aspergist', jam certan venkon forlasante, Kuras dekstran flugilon, kie la danĝero Macjekon minacas. Morton de Gefrejtero Venĝante, per spontono Praporŝĉik (11) atakas; (Spontono lance pikas kaj hakile hakas" Hodiaŭ neglektita kaj nur en ŝiparo Uzata, tiam servis al piedularo). Praporŝĉik, homo juna, sed batalis sperte: Se kontraŭul' armilon flankbatis, li lerte 420 Cedis: junulon Macjek ne kaptus postkure, Kaj sekve, ne vundante, sin defendis nure. Al li Praporŝĉik lance jam vundeton faris, Jam levante spontonon hakoprete staris: Baptisto alkuranta, mezvoje haltinte, Sub malamikpiedojn armilon ĵetinte, Rompis oston: Praporŝĉik, post spontonon laso, Ŝanceliĝas; alkuras Baptist' kaj amaso Nobela, poste rusoj el maldekstrflugilo. Komenciĝis batalo ĉirkaŭ Aspergilo.

430 Defendinte Mateon, li perdis armilon, Preskaŭ per vivo pagis servemam ĝentilon; Ĉar el posto du fortaj rusoj alsaltinte, Kvar manojn en hararon lian implikinte, Per piedoj firmiĝis, tiris laŭ elastaj, Ligitaj, al rivera ŝip', ŝnuregoj mastaj. Vane Baptisto blinde batas posten time Ŝanceliĝante: vidas Gervazon proksime, Do li vokas: "Fendilo! Ho Jezu' ! Mario! "

Ŝlosist', teruron lian ekkonis laŭ krio, 440 Returniĝis kaj ŝtalan akraĵon faligis, Baptistkapon kaj moskvajn manojn fulmdisigis. Rusoj, cedante voĉojn terurajn eldonis; Sed unu man' pli forte en hararo dronis: Tiu restis pendanta, per sango ŝprucinte. Tiel aglo leporon per ungo kroĉinte, Per dua, por firme teni, ĉe arbo tenas; Kaj lepor', ŝirinte, aglon duone fendas: Dekstra ungo ĉe arbo restas en arbaro, Maldekstran, sangan, portas lepor' al kamparo.

450 Aspergisto, libera, rigardojn dissendas, Serĉas armilon, vokas kaj manojn etendas, Dume tondras per pugnoj kaj paŝas sentime, Ĉar flanke de Gervazo teniĝas proksime, Ĝis en amas', li vidas sian filon Sakon; Sak' dekstramane turnis al celo sturmakon, Maldekstra man' lignegon poste treni devis, Armitan per silikoj, tuberoj, enhakoj (12) ; (Neniu ĝin eklevus krom Baptistobrakoj). Baptisto aspergilon karan rericevis: Kaptis ĝin, kore kisis kaj tuj ensangigis. Kiel li plu batalis kaj venkon multigis, Vane kanti: ĉar kredus al Muzo neniu, Kiel Vilno ne kredis al virino, kiu, Starante super Ostra Brama, tion vidis, Kiel general' Dejov regimenton gvidis Kaj malfermis pordegon jam kun bruo kraka, Kiam iu urbano, nome Ĉarnobaka, Mortigis lin kun tuta regiment' kozaka (13) . 470 Okazis, kiel diris antaŭe Rikovo: Jegrojn venkis tumulte kontraŭulojpovo; Dudek tri mortigite, jam kuŝas sur tero, Tridek kaj kelkaj per vundoj kovritaj ĝemas, Multajn kaŝis ĝardeno, lupol', ĉe rivero, Iuj sub virinan zorgon, en domon venas.

Kun ĝoja krio kuras venkantaj nobeloj, Tiuj ŝiri akirojn, tiuj al bareloj; Triumfon ne kunsentas sola Verm'; Kvestulo Mem ĝis nun ne batalis (ĉar pastra regulo 480 Ĉi tion malpermesas), sed kiel spertulo Konsilis, batalejon ĉirkaŭe revidis, Batalantojn per mano kaj rigardo gvidis, Nun vokas, ke kolektu sin oni prefere, Por ataki Rikovon, fini venkon vere; Dume lia sendito al Rikov ripetu, Ke li, por savi vivon, armilon demetu; Sed, se li senprokraste sabron ne fordonos, Verm' restintojn ĉirkaŭi, forhaki ordonos. Kapitan' Rikov tute ne petis "pardonon" (14) , 490 Ĉirkaŭ si kolektinte batalionduonon, Kriis: "Armil' ! " Tuj estis armiloj kaptitaj, Ektintis karabenoj delonge ŝarĝitaj; Kriis: "Cel'! " — ekbrilis tubojvico stria; Kriis: "Vicpafu! " — tondras unu post alia; Tiu pafas, tiu ŝargas, aŭdiĝas armiloj: Kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝarĝiloj. Tutvico ŝajnas kiel rampulego voje, Kiu mil piedegojn svingas unufoje.

Vere, jegroj per forta trinkaĵo ebrie, 500 Fuŝe celas, maltrafas kaj apenaŭ ie Iun mortigas, tamen estas du Mateoj Vunditaj, falis unu el Bartolomeoj. Nobeloj el malmultaj paftuboj nur pafas, Malamikon per sabroj prefere atakas, Aĝuloj retenas; kugloj celon akiras, Trafas, forpelas, korton preskaŭ malplenigas, Kaj jam de biendomo fenestrojn tintigas.

Tade' virinojn ŝiirmis en dom', onklordone, Sed aŭdante: batalo turniĝas malbone, 510 Elkuris; Ĉambelano sekvis kun palaŝo, Kiun fine alportis laŭ ordon' Tomaŝo; Li rapide kuniĝis kun nobeloj, fronte Kuras kun sabro; sekvas nobelar' volonte; La jegroj allasinte ilin, per subita Kuglojhajlo ekŝutis: Razilo — vundita, Pereis Isajeviĉ, Vilbik; do Kvestulo Kaj Mateo nobelojn duflanke retiras: Nobeloj malvarmiĝas el fervor, reiras, Rerigardas; ekvidis ĉi tion moskvuloj: Kapitan' Rikov pensas laste ekbategi, 520 El kort' nobelojn peli kaj domon ekregi.

"Formu atakon! kriis li, per bajonetoj! Antaŭen! " Vic' elmetas tubojn laŭ stangetoj, Klinas kapojn, ekiras, paŝon rapidigas. Vane el flank' pafante, nobelojn haltigas: Vico jam kortduonon pasis sen rezisto; Rikov, montrante domon per spad", al Juĝisto Krias: "Subiĝŭ, ĉar mi domon forbruligos! " "Mi vin, vokas Juĝisto, en brulo rostigos".

Biendomo Soplica! se ne detruitaj, 530 Brilas sub poploj, viaj muroj blankigitaj; Se najbarnobelaron Juĝisto ĝis nune Apud gastamaj tabloj sidigas komune: Certe li tie trinkas je Verŝilosano, Sen kiu Soplicovon serĉi estus vano!

Verŝilon ne distingis kuraĝo supera Ĝis nun: kvankam el trabo unue libera, Li tuj en veturilo retrovis sturmakon, Sian karan verŝilon, same kuglojsakon, Li ne batalis, tial, ke al si ne fidis 540 Tutsobre; do li iris, kie tinon vidis, Per man' al buŝo klinis de brando torenton, Kaj kiam varmiĝinte sentis korkontenton, Li surmetis ĉapon kaj prenis verŝilon, Enŝutis pulvon, supre palpigis ŝarĝilon, Rigardis batalkampon: vidas, ke brilante, Bajonetondo batas nobelojn, puŝante: Li naĝas kontraŭ ondo, al tero kliniĝas, Kaj en densa herbaro, tra l' korto mergiĝas Meze; ĝis, kie kreskas urtikoj, li lokas 550 Sin embuske, kaj Sakon per gestoj alvokas.

Sak' ĉe domsojlo staris kun sturmako sia, Ŝirmante: tie loĝis kara Zonjo lia; Kvankam ŝian rifuzon li konsciis plende, Ŝin amis ĉiam, volus perei defende. Jam jegrojvico marŝe urtikojn eniris; Verŝilo movis ĉanon, tubfaŭko elspiris Al moskvuloj dekduon da kugloj hakitaj; Sak' ellasas dekduon: Jegroj konfuzitaj, Per embusk' konsternite, vicon volvaĵigas, 560 Cedas, lasas vunditojn; Baptist' vivon finas.

Grenej' — jam for; timante pri longa posteno, Rikov al palisaro saltas de ĝardeno, Haltigas rotforkuron, ordigas kaj faras El vico triangulon: akra kojn' elstaras Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro De l' ĝarden' apogiĝas. Prava estis faro, Ĉar el kastel' galopas sur lin rajdistaro.

Grafo, kiu gardate en kastelo sidis, Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon 570 Kaj aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis, Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon. Rikov ĵus kriis: "Fajron, batalionduono! " Sur seruroj trakuris longen fajra zono, El tricent tuboj kugla ekfajfis zumsono: Rajdant' pereis, falis tri vunditaj grave; Graf', de ĉeval' falinta, falis; kuras save Al li Ŝlosisto krie: de jegroj pafcelo Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrindeveno. Verm', pli proksima, Grafon li ŝirmas post falo, 580 Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo Eligas, ne permesas iri tiel are, Oni pli bone celu, maltrafu avare, Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj; Graf' kun anar' atendu tempon por ĉevaloj.

Planojn de Verm' komprenis kaj plenumis plene Tadeo. Ligna puto lin kaŝis postene; Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas, (En aeron ĵetitan florenon li trafas), Batas terure, ĉefojn elektas por celo: 590 De lia paf' unua falis feldvebelo (15) , El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo; Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas, Piedfrapas, de spado tenilon mordetas: "Majoro Plut', li vokas, kio fine estos? Baldaŭ el ni neniu ĉe l' komando restos!" Do Plut' kun kolerego al Tadeo vokas: "Moŝto Pol', vi hontinde post arbo vin lokas, Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro 600 Batali". Kaj Tadeo respondis: "Majoro, Se vi tiom kuraĝa estas kavaliro, Do kial vi vin kaŝas post jegrojspaliro? Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo; Mi, batinte la vangon, pretas al duelo. Kial verŝi sangon? Nia estis kverelo: Do malpacon decidu spado aŭ pafilo. Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono, Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono" Dirinte, li elpafis per celtrafa mano 610 Kaj leŭtenanton frapis apud kapitano.

"Majoro, flustris Rikov, eliru unua Kaj revenĝu por lia faro matenfrua. Se la nobel' pereos de iu alia, Major' ne lavos honton el honoro sia. Ni devas la nobelon en kampon eligi, Se karaben' ne taŭgas, per sabro mortigi. Paf' laŭ traf', do mi estas amiko de piko: Diris Suvorov; iru Major' al duelo, Ĉar li ĉiujn forpafos; jen prenas por celo". 620 Major' rediris: "Rikov! vi kara amiko, Estas bravul' pri spadoj: iru Rikov frato. Aŭ? leŭtenanton sendos ni por interbato. Al Major' de soldatoj cedi ne konvenas, Batalionkomando al mi apartenas". Rikov', levinte spadon, kuraĝe eliris, Ĉesigis pafojn, blankan tukon antaŭtiris, Al Tadeo demandon pri armil' direktis; Post trektad' ambaŭ spadojn konsente elektis. Tadeo ĝin ne havis: oni serĉis spadon; 630 Armita Graf' alsaltis kaj rompis traktadon. "Sinjor' Soplico! vokis li, pardon', Sinjoro, Vi provokis Majoron! pli frua rankoro Mia al Kapitano: en kastelon mian..." (Diru, rompis Protazo: en kastelon nian) "Enkuris, finis Grafo, de rabistoj fronte, Ĉi tiu Rikov, miajn ĵokeojn ligonte, Kaj mi lin punos, kiel mi faris en loko, Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko".

Do ekĉesis pafado, silentis scivolaj 640 Armeoj, pro renkonto de la estroj solaj: Graf', Rikov' iras, flanken turniĝas malpace, Per dekstra man' kaj dekstra okulo minace; Ĵus per maldekstraj manoj malkovras estime La kapojn kaj salutas. (Honorokutime La mortigon komencas oni salutante) Jam renkontiĝis spadoj kaj ekgrincis tinte: Kavaliroj piedojn levas aŭ genue Kaŭriĝas kaj antaŭen, posten, saltas plue.

Plut', Tadeon vidante antaŭ sia fronto, 650 Konsiliĝis mallaŭte kun gefrejter Gonto, Kiu en roto estis plej bona pafulo. "Gonto, diris Majoro, se al ribelulo Kuglon sub kvinan ripon vi batos prudente, Vi tuj de mi ricevos kvar rublojn arĝente". Gont' al serur' kliniĝas, levas karabenon, Kompanoj per manteloj kovras entreprenon; Sed ne al rip', al kapo li mezuris celon, Pafis, trafis — proksime, traboris ĉapelon. Tade' ĉirkaŭturniĝis: Baptist' alrapidis 660 Kaj atakis Rikovon, kriante: "Perfidis!" Tade' lin ŝirmas antaŭ nobelarobatoj. Rikov tuj retiriĝis mezon de soldatoj.

Dobĵinanoj atakis vete kun litvanoj, Malgraŭ antaŭkvereloj inter partianoj, Batalas frate, iu alian incitas. Dobĵinaj vidas kiel Podhajski militas, Jegrojvicon tranĉante per falĉil', do gaja Kri' ilia eksonis: "Longe vivu Podhaja!" Antaŭen! ĉar litvanoj havas superecon!" 670 Kaj Skoluboj, vidante de Razil' bravecon, Kiu, kvankam vundita, kuras, sabron svingas — Krias: "Vivu! Mazuroj superon atingas!" Kaj sin fervorigante, kontraŭ rusoj iras: Vane ilin Mateo kaj Vermo retiras.

Dum tiel jegrojroton fronte batas oni, Vojski cedas el kampo, en ĝarden' disponi. Flanke ĉe li Protazo sigardema iras; Al li, mallaŭte, Vojski sian planon diras.


En ĝarden' staris, tute apud palisaro, 680 Ĉe kiu sin apogis Rikov kun jegraro, Malnova fromaĵejo, krade konstruita El traboj kruce ligitaj, simila al kaĝo. En ĝi brilis ses dekoj da blanka fromaĝo; Ĉirkaŭe ŝanceliĝis garbar' sekigita: Salvi', benediktkardo (16) , timian' aroma, De Vojski idin', herba apoteko doma. Fromaĝej', larĝa klaftojn ĝis tri kaj duono. Malsupre apogiĝis sur unu kolono, Kvazaŭ nest' cikonia. Malnova kverkaĵo 690 De kolono kliniĝis; putre ĝis duono, Ĝi minacis fali.Tamen Juĝist', je propono Pri renvers' de kaduka aĝe konstruaĵo, Respondis, ke preferas li dume ripari, Ol renversi kaj novan restarigon fari. Li prokrastis konstruon kaj donis disponon Dume du apogilojn ŝovi sub kolonon. Iom plifortigite, konstruaĵ' malnova Ĉe baril' pendis super triangul' Rikova.

Al fromaĝejo Vojski kun Vokisto iras 700 Senparole, kaj ĉiu stangegon kuntiras; Post ili kortestrino kuras tra kanabo Kun kuireja bubo, tre fortika knabo. Ili en kolonsupron stangojn batis pinte, Puŝas tutforte, mem ĉe finoj pendiĝinte: Kiel flosistoj ŝipon, sur sablaĵa fundo Fiksiĝintan, el bordo pelas al profundo.

Krakis kolon': konstruaĵ' ŝanceliĝe knaris, Falegis triangulon moskvan; trabetaĵoj Premas, vundas, mortigas; kie vicoj staris, 710 Kuŝas traboj, kadavroj kaj blankaj fromaĝoj, Sange, cerbe makulitaj. Tondras Aspergilo En triangul' splitita; jam fulmas Razilo, Vipas Vergo; el domo kuras nobelaro; Sur diskurintojn falas Grafa rajdistaro.

Jam nur ok jegroj, fronte serĝent', sin defendas. Kontraŭkuras Ŝlosisto; do ili etendas Naŭ tubojn kaj Ŝlosistan kapon celmezuras; Li, svingante fendilon, kontraŭ pafo kuras. Pastro tion vidante, Ŝlosiston vojbaras, 720 Falas mem, al Gervazo krursurmeton faras: Ili falis, tuj pafo pelotona knaris; Apenaŭ plumbo fajfis, Gervazo jam staris, Saltis en fumon, kapojn du tranĉas balae, Postkuras forkurantojn, fendas ilin trae; Ili kuras tra korto, de Gervaz' pelate; Grenejon, kies pordo staras malfermate; Do Gervazo grenejon post jegroj enfalas, En malhel' malaperas, sed plue batalas: Tra pord' aŭdiĝas densaj batoj, ĝemo, krio. 730 Kun sanga glavo, kiam eksilentis ĉio, Gervaz' eliris.

Kampon nobeloj akiris, Kaj dispelitajn jegrojn hakis, pikis, ŝiris. Rikov batalas sola, armilon el mano Ne demetos: alkuras al li Ĉambelano, Levas sabron kaj diras per solena tono: "Kapitan'! ne makulas honoron 'pardono'. Vi pruvis, malfeliĉa, brava militisto, Kuraĝon: do forcedu de vana rezisto, Demetu sabron, ŝparu al glavoj laboron, 740 Vin malarmi: vi savos vivon kaj honoron!"

Rikovon dignoplena venkis parolado; Kliniĝe li fordonis sian nudan spadon, Ĝis kaptil' sangmakulan: "Laĥoj (17) , fratoj! veo, Li diris, ke kanonon ne havis armeo! Suvorov diris: "Rikov, frat', memoru bone, Kontraŭ Laĥoj neniam iru senkanone!" Jegroj estis ebriaj, Majoro permesis Drinki! Ho, Plut' majoro hodiaŭ ekscesis! Li al caro respondos pri komando sia. 750 Ĉambelano! mi restos bona amik' via. Kiuj sin forte amas — rusproverbo diras — Tiuj sin ankaŭ forte je l' hararo ŝiras. Vi taŭgas por batalo, kiel por drinkado, Sed pri jegroj do ĉesu via petolado"

Ĉambelan' levas spadon, aŭdinte proponon, Per Vokist' ĝeneralan anoncas pardonon, Bandaĝigas vunditojn, el kamp' mortigitojn Forigas, militkaptas jegrojn malarmitojn, Plut', tre longe serĉita, en urtik' sin kaŝis, 760 Kuŝis kiel malviva; fine li elpaŝis, Vidante, ke finita estis batalado.

Tiel finiĝis lasta en Litvo invado (18) .