Sinjoro Tadeo/Libro XII

El Vikifontaro

Lasta festeno malnove pola — Grandioza servico — Klarigo de ĝiaj figuroj — Ĝiaj movoj — Dombrovski ricevas donacon — Ankoraŭ pri Fendilo — Knjazjevic ricevas donacon — Unua ofica akto de Tadeo pri preno de l’ heredaĵo — Rimarkoj de Gervazo — Koncerto super koncertoj — Polonezo — Ni amu nin. <poem> Fine halpordo estis krake malfermita: Vojski, en ĉap', eniras kun kapo levita, Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas; Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas: Kortegmarŝalo, majstro li ceremonia, Per bastono, la signo de ofico sia, Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico: Unue, laŭ plej grava vojevodofico, Honoran lokon prenis Marŝal' Ĉambelano, 10 Veluran apogsegon kun ebur' ĉe mano; Apude, dekstraflanke, general' Dombrovski, Kaj maldekstre Knjazjevic, Pac' kaj Malaĥovski; Meze Ĉambelanino, plue oficiroj, Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj Kaj virinoj alterne pare prenas vice Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.

Juĝisto kapokline forlasis festenon; Li, sur korto, regalas kampularkunvenon, Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe, 20 Mem sidis ĉe fino, al prepost' kontraŭe. Tade', Zofi', mem lokojn ĉe tablo ne prenis, Regalante popolon, dum manĝo promenis; Estis antikva moro: novaj hereduloj, Ĉe unua festeno, servis al kampuloj...

Dume gastoj en halo manĝojn atendante, Rigardis servicegon sur tablo, mirante, Kies metal', laboro, egale tre kostaj: Princo Radzivil-Orfo (1) ĝin, laŭ tradicio, Ordonis iam fari en urb' Venecio 30 Kaj ĝin ornamis pole laŭ planoj memstaraj. Servic', dum svedmilito, el princa kastelo, Iavoje atingis domon de nobelo, El trezorej' prenite, okupis de tablo Mezon, en form' de rado karosa sur stablo.

Servico, plenigite de fund' ĝis randlokoj Per ŝaumoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝflokoj, Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita: Meze nigris grandega arbaro konfita, Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj, 40 Kovritaj, kvazaŭ prujne, per sukerŝaumetoj. Por servicornamo, ĉe anguloj randaj, Staras, el porcelano, personoj negrandaj, En polaj vestoj, kvazaŭ dum scena prezento, Aktoroj prenas parton en la evento; Gest' ilia — laŭ arto, koloroj konvenaj, Mankas voĉo, sed estas kvazau vivoplenaj.

Kion ili prezentas? la gastoj scii volas. Vojski levas bastonon kaj tiel parolas (Dume, antaŭ mangado, oni donis brandon): 50 "Por respondi de Moŝtoj Sinjoroj demandon: La personoj, starantaj amase, auŭsolaj, Prezentas historion de sejmetoj polaj: Konsiliĝon, voĉadon, triumfon, ĉagrenon, Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.

"Jen dekstre — multe nombra nobelojkunveno: Antaŭ sejmet' petitaj gastoj al festeno; Tabl' atendas kovrite; neniu sidiĝas, Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas. Jen, en ĉiu areto, meze vir' lokita: 60 Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia Fingre ion klarigas sur manplato sia. Parolantoj proponas siajn kandidatojn, Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.

"En dua amaseto aŭskultas nobeloj, Manojn ĉe zon' metis, per atentaj oreloj: Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas Manon, ŝajne vortojn bone memori penas; Parolanto, vidante efikojn, kontentas, 70 Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas.

"Sed en tria areto okazas alie: Parolant' aŭskultantojn je zon' tenas tie; Sed ili elŝirigas, orelojn retiras; Jen, kiel aŭskultanto kolere forspiras! Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton, Ke stopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia. Jen dua klinis frunton, kiel bovo ia, Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas; Aliaj kaptas sabrojn, aŭ forkuri penas.

80 "Inter aretoj staras kvieta nobelo, Videble senpartia, en animŝancelo, Dubojplena, ne scias, kiel voĉi devas? Por demandi sorton, grandajn fingrojn li levas, Fermis okulojn, ungon al ungo celgvidas: Al kabalo videble voĉon li konfidas; Se fingroj trafos, donos li afirmativon (2) Kontraŭ okazo, ĵetos sian negativon. "Maldekstre dua sceno: monaĥejmanĝejo Al nobelaro servas kiel kunvenejo. 90 Pli aĝaj vice sidas; kaj staras junuloj Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon: Marŝal' en mezo staras, mane levas vazon, Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj. Ĵus li elskuis lastan; vokistoj sin levis, Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.

"Unu vir', dum komuna konsent', malkvietas, El kuirejfenestro kapon li elmetas, Larĝe malfermis okulojn, rigardojn ĵetas, Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas; 100 Vi divenas, ke: Veto! (3) kriis la nobelo. Vidu, kiel ĉe tiu instig' al kverelo Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo, Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.

"Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro, Alvenas en ornato: li estas prioro, Kiu la Sakramenton portas el altaro; Knabo en mesĉemizo, tintas: cedas aro, Kie armilo sonas, pastro alturniĝas; 110 Ĉe lia ven' silentas, rankoroj paciĝas.

Ah! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj! Inter ar' malkvieta, armita, nobela, Ne ekzistis bezono de polic' iela: Dum floris kredo, leĝojestimo en koro, Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro! Laŭ dir', en alilandoj estas ĉe registoj, Ĝendarmoj, kaj konstabloj (4) , diverspolicistoj; Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron, Mi ne kredas, ke ĝuas la landoj liberon".

120 Tabakujon tintigis Ĉambelan' sinjoro Kaj diris "Vojski, lasu moŝt', por posta horo La historiojn. Ili interesas vere; Sed ni malsatas, manĝon portigu prefere".

Tiam Vojski bastonon ĝis al tero klinas: "Ekscelenc', vi permesu favore, mi finas Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon: Nova marŝal' forlasas triumfe kunvenon Sur partianojbrakoj. Oni ĝojradias, Ĵetas ĉapojn, malfermas buŝojn: vivu! krias. 130 Kaj tie, duaflanke, sinjor' rifuzita, Soleca, ĉapon premas al frunto medita. Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas... Vee! sur ĉambristinobrakoj ŝi eksvenas Malfeliĉa! nomota Ekscelenc' ŝi estis, Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!"

Vojski finis priskribon, por signo eltiris Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris, Portante manĝajojn: barĉon, reĝa nomitan, Rosolon (5) tipe polan, arte kuiritan. 140 En kiun sinjor' Vojski, laŭ strangaj sekretoj, Enĵetis monoeron kaj kelkajn perletojn — Refreŝigas, fortigas sanon, supo tia. Plu — kiu diros nomojn de manĝar' alia! Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj, La pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj (6) Moruingrediencoj, farĉoj, fegateloj, Cibetoj, moskaletoj, dragantoj, pruneloj; La fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj Dunajecaj, Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj Venecaj, 150 Ezokkapoj, tre longaj ezoko,j mezpecaj Pleŭronektoj, karpegoj, karpo delikata, Kaj kuiristsekreto: fiso netranĉata, Fritita ĉe la kapo, mezpece rostita, Kaj ĉe vosto, kun saŭco ragu' alfarita!

Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo, Nek montris intereson pri sekretaranĝo, Ĉion kun apetitomanĝis soldatara, Plenigante kalikojn per vino hungara.

Dume granda servico alikoloriĝis (7) 160 Senigite de neĝo jam tute verdigĝs; Malrapide fandiĝis, de varmo somera, La malpeza, glacia ŝaumeto sukera, Kaj aperis kaŝita fund' al okularo: Pejzaĝ' prezentis novan sezonon de jaro. Jen kolora printempo, verde ekbrilanta! Ĝermas diversgrejnaro, rapide kreskanta: Safranflava tritiko movas spikon oran, Sekal' surmetis veston arĝentokoloran, Poligonon prezentas ĉokolad' artplene, 170 Piro kaj pomo arboj floras enĝardene.

Gastoj, somerdonacojn rigardante ĝue, Vane petas, ke Vojski ilin montru plue: Servico laŭ planeda nepra turnreveno, Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno, Preninte ĉambrovarmon, tial ĝi fandiĝas, Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas, Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune. Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune, Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝirigis ornamo, 180 Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo, Aŭ laŭrofolietoj, ŝajniĝintaj pino, Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.

Gastoj trinkantaj vinon komencis ŝireti Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti. Pan Vojski ĉirkaŭis servicon refoje. Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.

Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda Diris: "Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda? Ĉu helpis vin Pinetti (8) kun diabloj siaj? 190 Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi tiaj? Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo? Diru, ĉar mi la vivon pasigis trans limo".

Vojski diris kapkline: "Ekscelenco via, Generalo! ne estas tio art' malpia! Sed sole memoraĵo de festenoj famaj, Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj, Kiam feliĉ', potenco, en Polujo regis! Priskribon en ĉi tiu librego mi legis. Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia? 200 Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia, Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras, Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras, Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan, Falsan vinon laŭ modo, moskvan kaj ĉampanan. Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj, Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj... Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere, Ĉambelano ĉi tion ne prenu kolere), Dum mi, el trezorejo, eligis servicon, 210 Eĉ Ĉambelano mokis min kaj la kapricon! Dirante, ke maŝino laŭ malnova stilo, Tempon prenas, simila al infanludilo, Ne konvenas por viroj tiom eminentaj!. Kaj Juĝist': ke enuos gastoj malkontentaj; Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro, Ke tio estas arto inda de admiro! Mi ne scias, ĉu estos la okazo nova, Havi tiajn dignulojn en dom' Soplicova: Mi vidas, ke festenojn konas Generalo; 220 Li akceptu la libron pri festa regalo! Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festendispono Por monarĥaro, nu eĉ por Napoleono. Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ dediĉe, Diru, kiel mi libron akiris feliĉe".

Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko De multaj voĉoj: "Vivu Surpreĝeja Koko!" Ar' puŝiĝas en halon, Mate' fronte iras; Juĝisto lin al tablo je mano altiras Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro: 230 "Sinjor' Mate', li diras, malbona najbaro! Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo". "Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo Mi ne venis, algvidis min sciemo mia, Rigardi de proksime al arme' nacia. Multo estus direbla — jen strangaĵo ja! Min vidinte, altiris per fort' nobelaro; Vi min ĉe tabl' sidigas — mi dankas, najbaro". Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis, Teleron fund' al supro, kaj plu ne parolis.

"Sinjor' Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama 240 Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro. Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro! Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis, Jen ankaŭ ce Knjazjeviĉ hararo griziĝis: Vi kun junuloj povus lukti kavalire, Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire, Antaŭnelonge rusoj sentis vergobatojn. Mi tre dezirus vidi ankau viajn fratojn, 250 Vidi tiujn Fendilojn, Razilojn, eksterojn, De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn".

"Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris — Preskaŭ ĉiuj Dobĵinskij en duklandon iris Rifuĝe, por aliĝi al pollegiono!" "Vere — respondis juna ĉef' de eskadrono — En mia kompanio estas timigilo Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo, Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas; Ni lin vokos, se tion Generalo volas". Kaj leŭtenanto diris: "Mi konas soldaton, Devenantan el Litvo, Razilo nomaton, Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj (9) ; En ĉasistregimento estas grenadiroj Du Dobĵinskij".

"Sed volus mi pri ĉef' ilia Scii, diris Dombrovski, pri tiu fendulo, Pri kiu mire rakontis Vojski, moŝt' via, Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo". "Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis, Sed juĝesploron moskvan timante, kaŝiĝis; 270 Mizerul', dum tuta vintr' en arbaroj niaj Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj Tempoj, li povus taŭgi kavalir'!,domaĝo Nur, ke iom li estas premata de aĝo. Sed, jen li!"

Vojski geston al vestiblo faris: Servistoj, kampularo, haltigite, staris Ĉi tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo, Simila al lunpleno, aperis subite, Trifoje eligante el kapojnubaĵo: Ŝlosisto salutklinis; el amas' puŝite, Li diris: 280 "Kron-Hetmano! Ekscelenc'! laŭ volo: Generalo! — ne gravas ĉi tie titolo — Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via, Kun plumfendilo, kiu, ne pro kadro sia, Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron, Ke famo eĉ atingis Ekscelenc-sinjoron. Se ŝtal' paroli scius, ĝi rakontus ĉion: Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion, Kiuj servis fidele, longe, danke Dion, Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj, 290 Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj. Moŝteto! malofte tiom lerte pintigis Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis. Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo! Kaj estas la fendilo nenie fendita, Pri mortigista faro, sen ia makulo: Nur duelo malkaŝa, aŭ batal' milita. Foje nur, pacon donu al li Eternulo! Ve! sendefendan homon forigis persono. Sed, Dio min atestu, ‘pro publico bono'.

"Montru, diris Dombrovski, ridante sincere: 300 Plumfendil'! ekzekuta glavego pli vere!" Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro Kaj al aliaj ĉefoj montris li dum iro. Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro Povis levi rapiron alsupre. Laŭ diro, Sole Dembinski (10) , fama pro fortega mano, Levus glavon; forestis ĉi tiu kompano. Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki (11) , Ankaŭ pelotonestro, leŭtenant' Ruĵcki (12) , 310 Ĉi tiun feran stangon eksvingi li povis: Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis. Sed general' Knjazjeviĉ, pola kurlandano (13) , Plej alte kreska, pruvis fortegon de mano, Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile Kaj super gastokapojn svingis fulme, brile, De polaj skermartifikoj faris konstaton: Krucarton, muelilon, kurban, tranĉan baton, Ŝtelbaton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.

320 Dum ridante li skermis, genue Sabrulo Lin kapis je kruroj, kaj kun larma okulo Post ĉiu turno ĝemis: "Bela, brava bato! Generalo! ĉu estis vi konfederato? Jen piko de Pulavskij! (14) tiel ataketis Dzjerĵanovski (15) de Sawa (16) pik' Kiu instruis Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen mia Invento, diovere! sen memlaŭdo ia: Jen tranĉ', konata sole en Sabrulejeto, Laŭ mia nom', nomata 'bato de moŝteto'. 330 Do kiu vin instruis? estas mia hako!" Li leviĝis, skermiston ĉirkaui per brako.

"Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon, Kiu karese premos mian korinfanon; Tage, nokte, el brusto eliĝis sopiro: Post mia morto eble rustiĝos rapiro! Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton, Fremdan spadeton; hontu nobelid' tielan Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan! 340 La fendilon mi metas ĉe viaj piedoj, Plej karan el miaj, en mondo posedoj. Mi estis sen edzino, estis sen infano; Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno Mia ĝin neellasis, de frua mateno Ĝis nokt' karesis; dormis ĝi ĉe mia mano; Kiam mi maljuniĝis, super lito mia Ĝi pendis, kvazaŭ super jud', ordono Dia! Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano; Jen heredant'! — ĝi servu al vi, Hetmano!"

350 Generalo ridduone kaj emocie, Diris: "Koleg', vi cedas jen al mi ĉi tie Edzinon, idon; estos vi dum resto viva, Tre sola, aĝa vidvo, orfo efektiva! Por kordonac' mi donu rekompencon kian?, Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?" "Ĉu mi estas Cibulski? (17) — Ŝlosisto elplendis — Kiu al rus', kartlude, edzinon forvendis, Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe, 360 En tia man'! — Nur havu, General', atenton, Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton, Kaj haku ambaŭmane, de supre, maldekstre Tiam de kap' ĝis ventro vi tratranĉos ekstre".

Generalo, preninte fendilon, ne povis Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis Furgonon; pri ĝia sort' — diversopinio — ; Neniu sciis certe tiam, nek post tio.

Dombrovski al Mateo diris: "Laŭ mieno, Kolego ne kontentas pro nia alveno? 370 Silentas malserene? Do ne saltas koro, Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro? Dum veksignal' Koscjuŝka sonas en orelo? Mi pensis Macjek estas bravulojmodelo! Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo, Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo Sanon de Napoleon', de Poluj' esperojn!"

"Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn! Sed du agloj ne nestas kune, moŝtsinjoro! Hetmano! tre malcertas de estroj favoro! 380 Francestro — heroego, sen oponoj iaj! Mi memoras: Pulavskij, la amikoj miaj, Diradis, rigardante moŝton Djumurian (18) , Ke Polujo bezonas heroon nacian, Kiu estu nek franco, nek ital', sed polo, Do Jan, aŭ Juzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo! Arme! laŭ diro pola!, sed fuzilieroj, Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj: En la amas' aŭdiĝas da fremdaj titoloj Pli, ol polaj! Kaj tion ĉi komprenu poloj 390 Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas, Eble skismanojn, kiui eĉ Dion ne kredas: Ili vilaĝaninojn atakas, kaj baras Kaj priŝtelas pasantojn, kaj preĝejojn rabas! Francestro iras Moskvon! malproksime tio, Se lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!... Laŭ dir', jam episkopoj anatemon metis Sur lin; do..."Macjek' panon en supon trempetis Kaj, manĝante, en mezo de vort' eksilentis.

Ĉambelan' pri Matea parol' ne kontentis; 400 Junular ekmurmuris. Juĝist' malkomprenon Trarompis, anoncante fianĉparalvenon. Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro; Neniu lin rekonis. Ĝis nun polvestaro Lin ornamis; nun lia fianĉin' devigis Edzokontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon (19) : Do Rejent' kontraŭvole, france sin vestigis. Frako de li forprenis animoduonon: Li pasas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon; Kiel gru', disrigardi eĉ timas Rejento; 410 Montras mien', en kia li estas turmento, Ne scias, kien igi la manojn ĉe l' jako, Li, gestŝatinto! manojn post zonon metante — Mankas zon' — sin glatumis sole sur stomako; Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante, Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝojn de frako. Li paŝas kvazaŭ vergojn ĵetus mokantaro, Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro, Ĝis li ekvidis Macjkon kaj ektremis time:

Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent' intime, 420 Nun rigardis lin tiom akre kaj sovaĝe, Ke Rejent', fariĝinte tre pala vizaĝe, Butonumi komencis sin, pensante time, Ke Macjek' vestojn rabos per rigard' insulta. Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: "Stulta!" Sed terure indignis pro Rejtana vesto, Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭgesto, Kaj eliginte, rajdis al hejmo nobela.

Kaj dume, de l' Rejento amatino bela, Telimen', siajn ĉarmojn etendas kun brilo De vesto, ĉiu parto laŭ plej moda stilo, 430 Kian robon ŝi havis, kian kapornamon, Vane la plumo penus priskribi la damon. Eble penik' nur pentrus la tulojn, ptifenojn (20) , Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn, Vizaĝruĝon, vivecon de rigarda ĵeto.

Tuj rekonis ŝin Grafo. Pala de mirado Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado: "Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo? Vi! ĉe mi prenas manon de alia ulo? Malfidela estaĵo! anim' nekonstanta! 440 Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta? Vi tiom freŝan ĵuron vian jam forgesis? Fidemul'! la rubandon porti mi ne ĉesis! Sed ve! rivalon, kiu por insulta faro, Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!"

Rejent' tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas. Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas; Flanken preninte Grafon, flustris fianĉino: "Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino; Se vi malhelpas, diru en tia okazo, 450 Respondu tuj mallonge, Graf', sen ĉirkaŭfrazo: Ĉu vi ĝis nune amas min, sensanĝe kaj kore, Ĉu kun mi edziĝi pretas tiu ĉi hore, Hodiau? mi rifuzos tiam al Rejento". Grafo diris: "Virino, kun enigma sento! Antaŭe vi, en sentoj estis poezia; Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia! Kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas? Kredu: estas deklaroj, sen amokonfeso; 460 Estas devoj, sen ia deviga promeso! Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj, Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj... Eble pro tio tero rapidas al suno, Kaj ĉam tiom kara ĝi estas al luno, Ke ili sin rigardas, plej mallonge, voje Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!" "Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro, Mi ne estas planedo, sed virin', sinjoro! Mi scias reston, ĉesu babiladon vian! 470 Mi avertas: se pepos vi vorteton ian, Por rompi la edziĝon, tiam, diovere, Mi, kun ĉi tiuj ungoj, alsaltos kolere Kaj..." "Mi ne malpacigos la gefeliĉulojn!" Diris Graf', kaj forturnis malŝate okulojn, Kaj, por puni malindan sian amatinon, Korflame elektis Ĉambelanidinon.

Vojski junulojn ree pacigi intencis Per saĝekzemploj: tial rakonti komencis Historion pri apro, Naliboka ĉaso, 480 Kaj kverelon de Rejtan' kun duko de Nasso (21) . Sed gastoj, glaciaĵojn manĝinte, senpere Iris el halo korton, freŝiĝi aere.

Kampuloj tie trinkas, post festen', mielon; Muzikistoj agordas por dancoj kapelon. Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris Kaj ion al estonta edzino deklaris:

"Zofi'! mi vin konsultu, afero tre gravas; Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas. Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas, 490 Kiujn leĝe, partege vi ankaŭ heredas. Servutkampuloj estas sub regeco via: Mi ne kuraĝus agi sen estrin' ilia. Nun, kiam reekfloras kara Patruj' nia, Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia, Ke ili nun ricevos alian sinjoron? Vere, ili regate, ĝuas estrfavoron; Post mia morto, povus sin ŝangi reguloj: Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj; Mi estas homo, timas mem propran humoron; 500 Do, pli certe, rezignos mi mian regecon, Kaj fordonos kampulojn sub leĝozorgecon. Mem liberaj, ni faru al kampul' liberon, En heredecon donu posedatan teron, Sur kiu li naskiĝis, sin laborŝvitigas, Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas. Sed mi devas averti vin: el grundo resta, Malpli da enspez' devigos nin al viv' modesta. Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia, Sed, Zofio, vi estas magnatfamilia, 510 En regurbo vi pasigis vian junan aĝon: Ĉu, for de l' mond', vi volos eklogi vilaĝon, Nobeline?..."

Modeste respondis Zofia: "Mi — virino, regado ne estas do mia. Vi estos mia edzo; por konsil', sinjoro, Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro! Se vi, liberigante, malpli riĉa restos, Al mia kor', Tadeo, vi pli kara estos; Famili' nekonata min ne interesis; Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis 520 Ke de Soplicoj estis mi filinigita, Ĉe ili edukita, al edzo donita. Vilaĝon mi ne timas. En urb' infanaĝon Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon. Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj, Min ĉiam pli amuzis, ol la Petrurbetoj. Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj, Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj. En Vilno min konvinkis vintro pasigita, Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita: 530 Dum baloj mi sopiris al dom' Soplicana, Kaj laboron ne timas junulino sana. Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile"

Kiam Zonjo la lastajn parolojn eldiris, Gervazo malserene, mirante, aliris: "Jam de Juĝist' mi aŭdis pri libero tuton, Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?

Mi timas, tio estos fremdmodo! Libero Ja ne estas kampula, sed nobelafero! 540 Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo: Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo, La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo, Do ni, pli aĝaj, regas ilin, jen sistemo! Nu, alie instruas prepost' Soplicova... Li diras: tio estis Testament' Malnova, Sed, kiam Krist', devene reĝo multe pova, Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo, Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo — Estu tiel, se esti ne povasĉi tio! 550 Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc' Zofio, Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio. Mi obeu, jam regas ŝia opinio. Nur averto: liberon havu kampularo, Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro, Kiam moŝt' Karp' kampulojn siajn liberigis, Kaj carimpost' trioble ilin malsatigis (22) . Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro, Ni nobeligu, donu al ili blazonojn: Esttrino al vilaĝoj donos Kapr-duonojn, 560 Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro. Tiam Sabrul' rekonos kampulegalecon, Kiam kampul' ricevos blazonnobelecon. Sejm' konfirmos.

"Kaj edzo ne timu pro tio, Ke lin tre malriĉigos grundoj cedo: — Dio Ne donos, ke manetojn de dignulfilino Tro lacigu laboro de doma mastrino. Estas rimed', — Mi konas keston en kastelo, Kun Horeŝka surtabla mahĝilar', en kelo; Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj (23) , 570 Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj. Kion en ter' kaŝita trezorej' entenas, Herede al Estrino Zofi' apartenas; Mi en kastel' ĝin gardis per miaj okuloj, Kontraŭ moskvuloj ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj. Krom tio, mia propra talarsako plena: El servo kaj sinjoraj donoj kolektita. Mi pensis, kiam estos kastel' redonita, Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono; Nun ĝi al vi, gemastroj taŭgos en bezono; — 580 Tial mi transloĝiĝos al Soplic' Sinjoro, Kaj nmanĝos, ĉe l' Estrino, panon de favoro. Ĉe lulil' de Horeŝka generaci' tria, Mi skermon ekzercos idon de l' Estrino mia, Se estos fil' — li estos, ĉar sonas armiloj, Kaj ĉiam en milita temp', naskiĝas filoj".

Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo, Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo, Salutis, el kontuŝa poŝ', penegiregon Trifolian eligis kaj komencis legon. 590 Juna suboficiro rime ĝin komponis: Lin iam, en regurbo, odoj fame kronis, Poste en uniformo, plue beletristo Kreis versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto, Ĝis loko: "Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn! Se Bellonvicon (24) trafos rigard' via milda, Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda! Per Himen' venku Marson, ĉe hidro kruela De malpac', fruntviperon ŝiru mano bela!..." 600 Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante, Kvazau laŭde, sed vere, aŭdi ne volante. Pastro, laŭ vol' Jugista, jam sur tablo staris Kaj de Tade' liberon al popol' deklaris.

Apenaŭ ĝojnovaĵon aŭdis vilaĝanoj, Saltis al Sinjorido, al Estrino manoj, Ekkriante kun larmoj: "Gesinjoroj, sanon!" Tadeo kriis: "Sanon de kuncivitanoj, Liberaj kaj egalaj — Poloj!" — "Popolsanon!" Diris Dombrovski; kriis popolo: "Hetmanoj, 610 Arme', popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!" Alterne tondris voĉoj mil kaj tintis glasoj.

Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton, Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton: Oni faru leĝe de komisi' elekton, Kiu...

Manko de tempo malhelpis, domaĝe, Plenumi, kion Buĥman' konsilis tre saĝe; Sur kastelkorto staris jam pare estrinoj, Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj. Polonezon! ekkriis ĥore la publiko: 620 Oficiroj alvenas kun armemuziko; Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon: "Ordonu moŝt' ankoraŭ haltigi kapelon. Sciate, fianĉigon festas nevo mia, Kaj ĉe ni malnovmoro regas familia, Ke kun vilaĝmuziko solenojn ni festas. Violinist', fajfisto, cimbalist' jen estas, La ludistoj; indignas jam violinisto Kaj kapkline petegas per okul' fajfisto: Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj; 630 Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj; Do ĉi tiu komencu; distriĝu popolo! Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo".

Violinist', manikon de l' vest' reŝovinte, Prenilon forte premis; mentonon metinte Ĉe apogil', kurigis arĉon laŭ ĉevalo. Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo, Kvazaŭ flugilobate, ofte ŝultrojn movas, El aerplenaj vangoj en sakojn spirblovas; 640 Simila al vangplena Borea idaro (25) . Mankis cimbalo.

Multaj estis cimbalistoj, Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel, ludistoj. (Jankjel, dum tuta vintro, forestadis ie, Nun li kun ĉefa stabo aperis ĉi tie) Sciante, ke neniu, sur la instrumento, Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento, Oni petis lin ludi, kun cimbal' aliras. Jud' rifuzas: ke manoj krudiĝs, li diras; Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante; 650 Kapkline li foriras. Zonjo, ĝin vidante, Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato, Stangetojn, kiujn uzas majstr' en kordobato, Per dua ŝi glatumas lin je barb' harara Kaj riverence diras: "Ludu, Jankjel kara! Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉinigo! Vi promesis ludi ĉe mia edzinigo"

Jankjel Zonjon tre amis; do li kun komplezo Barbon konsente klinas; gvidite al mezo, Li eksidas, cimbalon metas surgenue, 660 Kaj rigardas ĝin tiom fiere kaj ĝue, Kiele veterano, ĉe servoalvoko, Kiam nepoj glavegon tiras de murhoko; Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano, Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.

Ĉe cimbal' du lernantoj ekgenuas dume, Agordas nove kordojn, provas ilin zume; Jankjel, duone ferminte okulojn, silentas, Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.

Li ekludis, per takto triumfa batante, 670 Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante: Ĉiuj miras. — Li faris nur ludoprovetojn, Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.

Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo, Kvazaŭ sonigus kordojn flugilo de muŝo, Mallaŭtan, aŭdeblplenan zumon ĝi elsendas. Majstro al ĉiel' rigardas, inspiron atendas. Li desupre cimbalon per okul' mezuris, Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris: Ekmiris la aŭdantoj. —

Jen sono kordara 680 Ektondris, kvazaŭ tuta kapel' janiĉara (26) , Kun salmetoj, tintiloj, tamburetosonoj; Tria-Maj-polonezo bruas!... (27) Saltaj tonoj Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas; Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas; Sed maljunuloj revas pri pasinta dato, Pri jar' feliĉa, kiam senditoj, senato, Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo, Reĝon nacikonsentan festis per regalo, Kiam dancantoj kantis: "Vivu reĝo kara! 690 Vivu Sejmo (28) , Nacio la cĉuklasara

Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas; Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento, Aŭ grinc' de fer' sur vitro: ĉiujn frost' tremigas Kaj la ĝojon konfuzis la terura sento. Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro: Ĉu eble agordfalso? muzikisteraro? Ne eraras la majstro! Li frapas intence Tiun perfidan kordon, melodiatence, Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran, 700 Kontraŭ konkordo de la tonoj, konfederan, Ĝis Ŝlosist', kompreninte de majstro kapricon, Kovris per man' vizaĝon sian, kaj terure Ekkriis: "Ve mi konas voĉon! Targovicon!" (29) Kaj tuj, fajfante, krevis kord' malbonaŭgure... Majstro kuras al primoj, ŝiras taktmezure, Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj: Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj, Marŝtakt', milit', atako, sturm' ! pafado! — Sonis Infanojĝem', patrinojplor'...Li tiel donis Perfekte sturmteruron, ke virinoj tremis, 710 Al si kun larm' dolora, rememorigante Prago-masakron, (30) — ploris ĝin rakontoj kante — Kontentaj, ke li fine per per kordoj ekĝemis, Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron batpremis.

Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj, Ree muzik' alia: unue zumspiroj. Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas la kordetoj, Kiel muŝoj ŝriĝas el aranereto... Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj, 720 Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. Formiĝas la malĝoja melodio kanta: Pri soldato senhejma, tra l' arbar' vaganta, Mizeron kaj malsaton ofte suferanta; Li falas fine apud fidela ĉevalo, Kiu por li la tombon fosas per hufŝtalo. Kant' malnova, al pola arme' sonas kare! Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore La tempon, kiam apud Patrujtombo, plore 730 Ili kantis la kanton kaj en mondon iris (31) , Kaj poste multejara migrado sin tiris Tra sabl' varmega, frosto, maroj, kontinentoj, Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj, Ĝojigis kaj kortuŝis la kanto multfoje. Medite, ili klinis la kapojn malĝoje, Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr' altigas, Streĉas, la taktojn ŝanĝas, malon sciigas Ree desupre kordojn li okulmezuris, Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris: 740 Li batis tiom arte kaj tiom potence, Ke kordoj eksonoris trumpetarparence" Trumpetarblove kanton konatan rekreis, Triumfmarŝon: "Ankoraŭ Poluj' ne pereis! (32) Marŝ', Dombrovski, Polujon!" Kaj ĉiuj manplaŭdis, Kaj ĉiuj "Marŝ, Dombrovski!" tuthore aplaŭdis!

Muzikist' sian kanton kvazaŭ mem ekmiris: Li faligis stangetojn, manojn suprentiris; Levita barbo grave moviĝis; de kapo Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo. 750 Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco, En okul' spiritplena, ardis la juneco. Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo, Larmoj el mankovrita ekfluis okulo: "Generalo! li diris, longe Litvo nia Vin atendadis, kiel ni judoj Mesian... Vin delonge profetis al popol' fidela, Kantistoj...vin miraklo (33) anoncis ĉiela... Vivu, ho nia!..." Ploris li dum la parolo: Jud' honesta Patrujon amis kiel polo! 760 Dombrovski donis manon al li, dankfavore; Li ĉapon depreninte, kisis manon kore.

Polonezon komenci Ĉambelano iras: Manikojn de l' kontuŝo (34) li iom retiras, Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon, Kaj ĝentile invitas en unuan paron. Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas; Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:

Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele, Lumas orteksa zono, fulmas karabele; (35) 770 Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas, Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas, Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas. Li haltis — por demandi sian sinjorinon; Por flustri en orelon — li faras kapklinon; Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas; Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas. Ŝi favore rigardas, sed plue silentas; Li malakcelas paŝon, rigardon atentas. Kontente pri respondo, li dankas ekride, 780 Kaj mokante rivalojn paŝas pli rapide. Sian ardeopluman, konfederan ĉapon (36) Li lokigis sur frunto, lerte skuis kapon Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon Kaj paŝas, sekvigante envieman aron. Li volus kun estrino foriĝi facile, Do li haltas kaj manon levante ĝentile, Ke oni preterpasu, petas plej humile. Ŝajne li lerte celas al flanka eliĝo, Ŝanĝas vojon, por trompi aron da kunuloj; 790 Sed lin, paŝorapide, sekvas trudemuloj Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo; Do li sur sabron metas la manon kolere, Kvazaŭ: "Ve, enviuloj!" li dirus fiere, Kaj provoke li paŝas rekte en la aron: Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron, Cedas, kaj, batalordon formante alie, Postkuras lin denove.

Krioj sonas ĉie: "Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!"

800 Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje; La rondo sin distordas, kunvolvas refoje En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta; Flagras diverskolore, kiel skvam' brilanta: La vestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj, El orient' oritaj de sunoradioj, Kaj de malhela herba fono, refleksataj. Bruas danco, muziko, plaŭdoj, "vivu"! -krioj

Nur kaporal' Dobĵinski-Sak, li nek atentas La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas; 810 Li staras malserene, manojn dorsen metis, Pensas, kiel li Zonjon iam svatkoketis: Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn, Faris oreloringojn kaj plektis korbetojn... Sendankulin'! Donacojn li vane oferis! Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris, Li tamen... tiom foje sur barilo sidis, Ĝis, fine tra fenestroj, li Zonjon ekvidis. El kanab' li spionis, kiel ŝi bedaron Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron. 820 Sendank'!...Li klinis kapon; fine ekfajfinte Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte, Li foriris en tendon, al kanona gardo, Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo, Trinki el kaliko ĉagrenon dolĉiganta. Tiom estis por Zonjo, Dobĵinski konstanta.

Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro, Malproksime apenaŭ videbla al aro. Sur la herba vastaĵo, en verda robeto, Girlande ornamita, en flora kroneto, 830 Ŝi flugas, nevidebla, regas dancturniron, Kiel anĝel' de noktaj steloj rondan iron. Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj, Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj. Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis: Jam lin, el gvidoparo, enviuloj pelis. La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis: Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis; Ankaŭ tiu foriris, same forŝovita; Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita 840 Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante, Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante, Iris verŝi kalikon ĉe tablo festena. Suno subiras — varma vespro serena: Per nubetoj sternita ie glob' ĉiela, Okcidente roza, supre blue hela. La veteron aŭguras nubetoj: brilantaj, Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj; Ie etaj — kiel sovaĝanasaro; Okcidente nubaĵo: tulkurtenojparo 850 Diafana, faldita, supre perle pura, Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura, Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste, Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste (37) . Suno mallevis kapon, nubeton surtiris, Ekdormante, per varma aero ekspiris.

Nobelar' ĉiam trinkas; tondras "vivu!" krio: Napoleon, ĉefestroj, Tadeo, Zofio! Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj! Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj! 860 Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas, Mortinoj, kiuj sankte memorataj estas!...

Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj; Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.