Sinjoro kaj Hundo

El Vikifontaro
Sinjoro kaj Hundo ()
Tradukita de Leo Belmont
Lingvo Internacia (p. 39)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SINJORO KAJ HUNDO
— De I. Krasicki —

Hund’ bojis je ŝtelisto, havis nokt’laboron;
Batita estis morgaŭ, ke vekis sinjoron;
Dormadis duan nokton… Ho! ŝtelisto ĝojis.
Oni hundon ekbatis, kial li ne bojis!!…

Esperantigis Leo Belmont