AL AMATINO.
de Zygmunt Krasiński.
Ho! se mi mortos, Vi diru neniam,
Ke per maldolĉo mi Vin nur manĝigis;
Ĉar mi min ankaŭ maldolĉon trinkigis
Ĉie kaj ĉiam!
Ho, se mi mortos, Vi diru neniam,
Ke mi gajecon nur de Vi deprenis;
Ĉar propran sorton mi ankaŭ venenis,
Ĉie kaj ĉiam!
Sed, se mi mortos, Vi parolu tiam,
Ke kaŝis min en tomb’ boneco Dia,
Ĉar mi nur estis malfeliĉo nia —
Ĉie kaj ĉiam!
Sed diru pri mi, sinjorino, tiam,
Ke kun sovaĝa mi vivis doloro,
Ĉar mi Vin amis maldolĉe en koro —
Ĉie kaj ĉiam!