Sonoj Esperantaj/Polaj kantoj popolaj

El Vikifontaro


POLAJ KANTOJ POPOLAJ.
1.[1]

Levu kuraĝe nian standardon,
Kvankam ventego kontraŭa bruas,
Kvankam perforto tenadas gardon,
Kvankam nin vivo ŝarĝa detruas, —
Ĉar ĝi — standardo por tut’homaro,
Labor’ triumfo, kant’ de justeco,
Por la popoloj frata altaro,
Santa Aŭror’ de reviviĝeco!

Falas malsata aro labora,
Teruran vivas ni periodon:
Junulo estus do malhonora,
Se timus iri sur eŝafodon!

Vane mortigo l’ ideon neos,
Ĉia sangero estas venkonto…

Brulu sanktfajro!… Multaj pereos,
Sed nia estos bela estonto!

Iru antaŭen sangan batalon,
Pro idealo —
Marŝ, marŝ, rapide!…

2.[2]

El nia sango fluas lago,
Maron de larmoj ploris ni…
Sed venos tago de repago,
Juĝistoj tiam estos ni’,
Juĝistoj tiam estos ni’.
Antaŭen, antaŭen, kantu ni,
Standardo flugas super tronojn,
Ĝi estas tondr’koler’, venĝa kri’,
Sign’ de amas’harmoni’
Sed ruĝan havas ĝi koloron,
Ĉar sur ĝi — laborista sang’!
Ĉar sur ĝi — laborista sang’!…
...........


Piednotoj[redakti]

  1. Piednoto de Vikifontaro Fragmento de la Varsovia Kanto de Wacław Święcicki.
  2. Piednoto de Vikifontaro Fragmento de la Ruĝa Standardo de Bolesław Czerwieński, bazita sur la franca kanto Le Drapeau Rouge.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoroj: Wacław Święcicki, Bolesław Czerwieński kaj de la tradukinto: Leo Belmont.