Sonoj Esperantaj/Se mi pli juna estus…

El Vikifontaro


Se mi pli juna estus…
de Adam Asnyk.

Se mi pli juna estus, fraŭlino,
Ho, se mi estus pli juna,
Mia trinkaĵo estus ne vino,
Sed el rigardoj Viaj la suna
Nektaro dolĉa, fraŭlino!

Vi min tiame ekamus eble,
Anĝelo klara…
La kor’ ektremis nun nehalteble,
Feliĉ’ ja estus troe senbara,
Se Vi min ekamus eble…

Ne serĉus mi tiam sur nokta ĉielo
Je lun’ aŭ stelaro…
Mi Vin rigardadus nur, bela anĝelo,
Ĉar Vi ja pli multe eklumas, ol klaro
De stala ĉielo…

Mi malestimus sunan klarecon
Kaj dolĉan printempan spiron…
Mi trinkas sole Vian belecon,
En Vi havante mian inspiron
Kaj sunklarecon…

Sed ve! mi estas troe maljuna,
Ve! mi ne povas jam peti,
Ke min varmigu la amo suna…
Mi sole povas kanton kanteti,
Estante troe maljuna…

De Vi forkuras mi kun sufero,
Ho Vi, papilio ora!
Ĉar ne permesas al mi fiero,

Ke mi montriĝu sopira, plora…
Forkuras mi kun sufero…

Mi ride trinkas… Mi trinkas vinon
Kun miaj larmoj miksitan,
Kaj mi rigardas, bela knabino,
Vian estonton, nube kovritan,
Kaj trinkas vinon…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Asnyk kaj de la tradukinto: Leo Belmont.