Stranga heredaĵo/Ĉapitro 11
ĈAPITRO XI
Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.
Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara. La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan figuron de la afabla nekonato.
— Bonan tagon, sinjoro, — li respondis ĝentile. — Aj! la posttagmezo estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene. — Frapetante sian maldekstran genuon, li aldiris: — Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis en la jaro 1888 en Hindujo en la valo Hunza apud la fortikaĵo Chalt. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj? Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian ŝanĝon en la vetero.
Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo diris:
— Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo? Vi aspektas laca, amiko.
La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian kunvojiranton:
— Multan dankon, sinjoro, — li diris, — sed tio estas reĝa poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama afero. Li estas la loka policano.
Leonardo ridetis kaj diris:
— Kiel plaĉas al vi . . . Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la valo?
— Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando, kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio Floyd forlasis la malnovan domegon „Padmoor Hall“.
Leonardo aŭskultis kun intereso.
— Ĉu en la nuna tempo „Padmoor Hall“ estas neloĝata?
— Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj — almenaŭ mi esperas, ke ili estas nur pasloĝantoj — , ia mistera religia societo. — Signifoplene kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris: — kaj tre stranga anaro ĝi estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj, kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.
— Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.
— Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al ili; ĉu ne? — Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian, li daŭrigis sian babiladon: — Jen, ekzemple, estas mia bofrato: Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep jaroj — kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis, ĉar la „sankta kunularo“ mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa generacio. Sed ili mem lavas por si la simplan, neblankigitan tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj por ili, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la „simpla vivo“. Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.
— Tio estas por mi treege interesa.
— Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura, precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.
— Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile trompita; ĉu ne?
— Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.
— Efektive? Kiaj?
— Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie, amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la kolombejo.
— Kial?
— Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la kolombejestro.
— Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la domon?
— Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj, de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo fariĝas tra malgranda fenestreto en la pordego, tra kiu ili enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj lokoj.
— Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la pordego? — demandis Leonardo.
— De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?
— Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.
— Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin, kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.
— Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo, — plue demandis Leonardo trankvile.
— Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.
— Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?
La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta timo demandis:
— Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?
Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:
— Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.
La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:
— Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi bonvole helpos al mi?
— Volonte, — tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj heziteme: — Tio estas, se ne . . .
— Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.
La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte, serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen, sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj, kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna. Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe, ŝiaj grizaj, kaviĝintaj okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.
— Nu, sinjoro Marston, — ŝi diris, — parolu malkaŝe.
Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:
— Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj, kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.
Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:
— Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro — en la komenco. Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi. Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco! Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.
— Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?
Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco, rekte antaŭ ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro. Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis la poŝtisto kaj la policano.
Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero. Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo, Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.
La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj, ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis, trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.
Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon: Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj, centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.
— Kia elizea loko! — mallaŭte diris Leonardo, — oni facile supozus, ke pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.
En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj, blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon. Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus elpaŝintan el ŝercgazeto.
Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua ekparolis. En lia sintenado kaj en lia voĉo montriĝis delikata miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:
— Ĉu mi povas demandi, sinjoro, — li diris, — laŭ kia rajto vi entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?
Leonardo respondis:
— Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima mallibereco.
Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo, severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston; sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti. Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon Leonardo facile eltrovis:
— Spirita, mondula blindeco, — li diris, — igas vin ofendema kaj maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke „anima mallibereco“ havas nenian lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta, belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.
Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:
— Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman — supozeble tio estas vi — mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi insistas pri interparolo kun fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.
— Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie! — ekkriis sinjoro Heilman. — Mi volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn, sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.
— Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.
— Mi nepre malhelpos tion, — sinjoro Heilman rediris, pala de kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li volis konsterni lin: — Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?
La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero, kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la gravecon de la okazo:
— Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke nenia perforto fariĝu.
En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj, elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!
La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro, sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele verda fono de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.
Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton, firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn kaj denove haltis.
Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro; ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris, mallaŭte, karese:
— Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!
Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato kaj profunda amo. Lorna ekrigardis en lian vizaĝon. Tiu mallonga rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan, travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj, estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo, nedecidemo, konfuziĝo.
— Lorna, — plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa voĉo, — en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.
Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte, enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:
— Mi ne povas kredi tion.
Leonardo rediris milde:
— Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne akuzas sen sufiĉa praveco.
Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:
— Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn, de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj kaj la grandan proksimecon de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj patrina zorgemo trankviligos vin.
Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino, jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo ekparolis:
— Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras diri kelkajn vortojn. — Duonturninte sin, li vokis: — Sinjorino Heilman!
La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta armilo: obstina, senhonta spitemo.
Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.
— Jen, Lorna, — diris Leonardo, alparolante tamen la tutan ĉeestantaron, — jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo — en la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la, malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.
Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:
— Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon. Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja, karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj; inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l’spirito. Kiam venis al mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi, amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo, ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi ankoraŭ troviĝas sub . . .
Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove apud Leonardo kun manoj interplektitaj sur la dorso — noblaspekta kaj majesta figuro. Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:
— Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega, ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi scias, ke neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la bona Dio ne povas esti malpli pardonema.
Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis, kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:
— Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la koron.
La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.
— Bone, do, — ŝi diris, — dum mia terura mallibereco mi ĵurpromesis, ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.
Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis. — En mia valizo troviĝas, — ŝi diris fine, — leteroj de korrompitaj viktimoj liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian nur ruinigita virina koro povas senti.
La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco. Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu de la alia, klarigon kaj konsolon.
Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova, kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro. Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon kaj kun kortuŝa, senvorta alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis ŝin flustri:
— Mi iros hejmen kun vi.
Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:
— Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi al via brusto ĉifitan floron. — Dirinte tion, li sin turnis kaj foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun furiozaj gestoj disputantaj kun li.
Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion; lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.
— Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta kolegaro, sinjoro Marston, — diris sinjorino Heilman; — oni ja povis vidi, ke li nur malice mensogas.
Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna, petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna majstro, kies senmaskiĝo, — li diris, — translokigas min de l’ĉielo en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.
Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego, nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.
Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara sento de timo kaj honto retenis ŝin.
Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron, metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.
Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.
La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj en mondo, kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj, elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li. — Mirinda sorto! — li diris al si. — Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi mian solenan promeson. — Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al la patro, povus instigi lin.
— Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon, — li demandis sin; — ĉu tiu ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent? Sendube, — li respondis al si.
Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris, sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:
— Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?
Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.
— Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris, — li diris.
Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman respondis, parolante, tamen, tre rapide:
— Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si mem: — „Ho ve! Kiaj malkovroj! . . . Mi ne povas elteni tion.“ — Poste, leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte: — „Li do amas min . . . la plej dolĉa ĝojo de l’vivo . . . kaj ĝi daŭris nur unu momenton, unu solan, travibrigan momenton.“
— Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego, vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto, kiun mi donis al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.
La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la usonanino, nun timeme elmetis la ideon:
— Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto malantaŭ nia ĝardenmuro.
— Fi! silentu, malsaĝa knabineto, — timigite ekkriis sinjorino Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.
Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:
— Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.
— Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo, — diris sinjorino Heilman.
— Des pli bone.
— Ĉu mi iru kun vi? — demandis la knabino.
— Ne, — respondis Leonardo, — iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien ni iris.
Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis: — Mi havas sciigon pri ŝi. — Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.
Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ troŝarĝis la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:
— Kiam foriros la proksima vagonaro?
— Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek minutoj.
Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio kaj de Plymouth — North Road, petante ilin fari demandojn pri la malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado, sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon kaj konsilon.
Post pli ol duhora veturo — neniam vagonaro tiel malrapidaĉis — Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion. Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro Vincent estas mallarĝanima kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.
Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.
Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono, Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro: — Ĉu iu venis por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.
Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis en la hotelon King’s Cross post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente, silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis, kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent akceptis kun signoj de profunda kontenteco.
La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li, observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La mano tenanta la paperon tremetadis.
Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne senpripense:
— Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?
Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis gravamiene sed firme:
— Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.
Post momenta paŭzo li parolis plue:
— Leonardo — mi volonte nomos vin denove per via baptonomo . . .
— Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.
— Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn, frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj, tiu homo estas mi. Pli terura infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!
Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:
— Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.
— Jes, — respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme, — en tia okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn servojn.
— Ne parolu pri tio, mi petas.
— Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min. Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min; turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo, malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.
Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun ŝi — ĉi tiu penso venis al mi poste — ornamis per objektoj, memorigaj pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble, malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn, ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja, sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, „Kristo en Getsemane“. La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon, kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco, ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis. Mirindaĵo!: — „Hugo“, — ŝi diris, — „mi faris al vi ne-malestigeblajn maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre kompatinda estaĵo. Frato mia“, — ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis, — „sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste, malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi.“ — Klinante la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro profundeco, kaj diris: — „Ho ve! tro bone mi sukcesis!“ — Ĉe la memoro de miaj teruraj suferoj mi ne povis ne intermeti: — „Aj! plenege!“ Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento ŝi parolis plue: — „Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi, sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo.“ — Poste ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.
„Jes“, — ŝi diris, — „ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon. Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis.“
— Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos, mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton. Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan aliformigon. —
Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino Haverford.
Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro kortuŝiteco, poste li diris:
— Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla homo, ol mi opiniis.
La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: „Lorna estas ĉe sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna ne bonfartas. Anjo.“
— Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange, — li diris al si, — ke ni ne tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis oportunan vagonaron al Hitchin.
La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:
— La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.
— Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?
— Nenion tre klaran, — respondis sinjorino Harding kun tremeto en la voĉo. — Mi penis kunigi la kelkajn disajn parolojn, venantajn el turmentita koro. . . Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano. Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar . . . ŝia stato ne permesas ĝin.
Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.
— Mi dankas vin, sinjorino Harding, — li diris varme; — ĉu vi jam konsultis kuraciston?
— Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie, se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.
— Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa? — demandis Leonardo kun peza koro.
La virino respondis:
— Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.
Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:
— Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe. Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.
Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora malfacileco. Lia amplena okulo vidis en ŝia laca rigardo malgajecon kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:
— Mia karega Lorna.
La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon, li flustris:
— Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.
Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.
Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo. La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa, multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la revidon — eĉ se nur en lunlumo — de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la danĝeran staton de la malsanulino — ŝian malsanon li nomis forta atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita de iom malfortika koro — li ĝentile sed insiste penis gvidi la interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.
En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj, venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.
Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li, ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri tio.
La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto, kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li aŭdis paŝojn, kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn, vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.
— Mi tre malĝojas, — ŝi diris kun tremetantaj lipoj; — doktoro Mason lasas al ni tre malmulte da espero. — Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj parolis plue: — Efektive, mi timas, preskaŭ neniom. — Ĉar Leonardo ne tuj respondis, ŝi aldiris: — Nun iru en vian dormoĉambron. Vi aspektas morte laca.
La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos, kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li kompreni ĝian signifon.
— Kaj vi, — li demandis, — ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas lacega.
— Ne, — ŝi respondis senafekte, — mi maldormos; mi tre amas flegadon.