Saltu al enhavo

Stranga heredaĵo/Ĉapitro 12

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 300-315)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO XII


Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura mondmilito.

Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza, malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn. En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.

La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis khakan uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj. Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon, aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis. Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.

— Kiel strange estas, — li pensis, — ke mi troviĝas en militista uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj malamadis la militon kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.

Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li ekforiros al Francujo — ien, li ne sciis kien.

Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron; pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por plenumi la promeson, donitan al sia patro?

— Ĉu li ne restis tro longe en Usono? — Ĉu li antaŭe povus malhelpi la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj, kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li, tiri la karan knabinon el granda danĝero — pli malbona ol la morto mem — kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis. — Lorna, — li diris al si refoje, — iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro, kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis al ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke: — „La mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun.“

La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama Providenco.

Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj kalkuloj.

Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj. Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn al la registaro, li komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo, kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu, efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.

Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:

— Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos ŝia naskotago.

— Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon. — Survoje al la domo de sinjoro Vincent Leonardo diris enpense: — Memori tiun tagon, estas bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.

— Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj konatoj. Ŝia mallonga letereto enhavas nenian adreson. Kial? mi demandas al mi. — Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo: — Ŝi estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!

Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro. Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto, meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara, ĉarma loko.


Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis. La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la ĝardena pordo de lia domo.

Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj, al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li diris:

— Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi senbezone forte maltrankviliĝas.

Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa amsento, preskaŭ kun respektego. En ŝiaj malgajaj okuloj lumis delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin preskaŭ nerekonebla.

— Mi malĝojas, ke vi foriras, — ŝi respondis simple, — kaj mi volis adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin. Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.

— Mi dankas vin, fraŭlino Haverford, — Leonardo diris kortuŝite kaj penante gajigi ŝin per rideto, — sed mi ne elmetiĝos al tiaj danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.

— Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.

La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:

— Ni akre sentos vian foreston, — ŝi diris plue, — vi ja fariĝis por ni tia necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.

— Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri tio! — respondis Leonardo. — Nemultaj homoj povus subpremi plezuran senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston; kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.

Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata. Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de vico da sinsekvantaj pensoj:

— Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?

— Jes, hieraŭ vespere.

— Hodiaŭ estas ŝia naskotago.

— Jes.

— Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke mi renkontos neniun — por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi malgaja tago. — La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui la ŝin regantan malgajecon: — Sed mi ne venis por malgajigi al vi la foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi, sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas ĉiujn vundojn.

Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj, tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido, li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.

***

Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en ĉiuj landoj kaj por alkonformiĝo al la saĝaj instruoj de la milda Nazaretano.

Leonardo laboris en kelkaj milithospitaloj en Flandrujo kaj Francujo kun granda sed senparada sindonemo, funkciigante siajn novajn aparatojn aŭ alportante vunditojn el tranĉeoj kaj senŝirmaj batalkampoj. En la komenco lia seriozeco kaj ioma sindetenemo kaj ne malpli lia malinklino abomeni ĉion rilatantan al la malamikoj malfavoratigis lin ĉe multaj el liaj kunuloj kaj superuloj. Lia pasia pacamo kaj lia firma kredo je ebleco de honora paco, bazita sur reciproka estimo kaj kristana fratamo, estis malĝuste komprenataj kaj maljuste juĝataj. En tia ekscita tempo, meze de fortaj pasioj, noblaj kaj malnoblaj, kiam la homoj turnis la vizaĝon kiel silikaĵo al la akiro de venko, ŝajne ne troviĝis loko por revemaj idealistoj aŭ utopiuloj. Sed iom post iom tiuj antaŭjuĝoj malaperis, kaj li akiris la korinklinon kaj altan estimon de ĉiuj kunuloj per sia elstaranta sindonemo, sia ĉiama bonkoreco kaj sia sentima kuraĝo en la plej danĝeraj situacioj.

Unu tagon Leonardo ricevis ordonon tuj iri aŭtomobile al hospitalo en Epinal kune kun du francaj armeaj kuracistoj. Unu el la kuracistoj, la pli juna, estis Esperantisto. La alia, kiu, antaŭ la milito, estis inklina entrepreni la studon de la internacia lingvo, precipe pro profesiaj celoj, nun forlasis tiun intencon. Li opiniis, ke la Esperantista movado ricevis tro fortan puŝon malantaŭen per la milito por plenumi, en la daŭro de tre multaj jaroj, la gravan mision, kiun ĝiaj adeptoj laŭdire faris la celo de sia vivo. Ĉi tiu demando formis la temon de vigla diskuto dum parto de la aŭtomobila veturo.

— Jes, jes, sinjoro Marston, — diris la pliaĝa oficiro ĝentile, levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon, — teorie viaj maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la neeblecon praktiki ilin.

Leonardo tuj rediris:

— Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla, kondiĉe, ke ne mankas la volo . . .

— Ha! — vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj petole ekrigardante la pli junan kuraciston. — Sendube vi estas prava. Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri aliaj Esperantistoj. „Kondiĉe, ke“ . . . jen la malfacilaĵo! Ja, kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco . . .

— kaj amo, — aldiris Leonardo.

— kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn. Unu momenton, sinjoro kolego, — li diris al la juna kuracisto, kiu volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata, — mi kredas, ke vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco „La Espero“ kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute, — kun signifoplena, forbalaa mangesto. — Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la konsilantejoj de la Esperantista movado.

La pli juna kuracisto vive ekparolis:

— Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu ne vere, sinjoro Marston?

— Sendube, doktoro Souchay, — respondis Leonardo enpense, — vera patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio. Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.

La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto. Doktoro Souchay demandis lin:

— Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?

Post momento Leonardo respondis:

— Mi konceptas veran patriotismon jene: „Forta deziro, ke la lando de ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon, kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis.“

— Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de Eŭropo, mi timas, — rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.

— Sed pripensinda, — diris doktoro Souchay.

Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:

— La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos malpli egoista.

— Ne malesperu, — diris Leonardo; — vero ja estas, ke, ĝis la koro de la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto. La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo fine nepre venkos.

La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj, momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj oni jam povis distingi la „Taŭbe“ tipon de la birdegoj, el kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka malproksimeco post la unuaj.

— Kion ni faru? — demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.

— Restu! — severe respondis la aldemandito. — Ĉi tie troviĝos laboro por ni post kelkaj momentoj.

Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun nukrompa rapideco.

La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan aerbatalon. Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis la „Taŭbojn“. Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj, rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn ensorĉitaj.

Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj aviadistoj pereis. La ceteraj „Taŭboj“ forflugis. La venko do apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj — kaj nenion plu li konsciis.

***

Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj. Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj, kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj. Ĉe lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono „Valpaco“. Sur ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en kies mezo brilis diamanta litero „A“. Ŝi aspektis reĝineca kaj bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini, kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan. Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis el ŝia tuta estaĵo. — Kiel supertere bela ŝi estas!

Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.

Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.

La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.

— Sinjorino Harding?! — li diris mallaŭte.

Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan vizaĝon de la amikino.

— Jes, mi nun zorgas pri vi, — ŝi respondis milde, forigante per sia mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto. — Ĉu vi sentas doloron?

— Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis per la aeratako?

— Jes, dek du.

— Ĉu multaj vundiĝis?

— Jes, ĉirkaŭ tridek.

— Grave?

— Jes, kelkaj.

Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta mildan riproĉon:

— Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?

La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun feliĉa rideto, ŝi respondis:

— Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.

La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank’, al forta, sana korpo kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.

Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun plaĉa rideto:

— Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie bonekonatan Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.

— Vi estas tre afabla, fratino, dankon.

Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita konstruaĵo en la parko. — Sinjorino Harding, — ŝi diris, — vere bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj landoj, sed, — ŝi aldonis kun petola rideto, — laŭ onidiro, vi estas tre aparta favorato ŝia.

— Efektive? — rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto, — nu, ni ja estas malnovaj amikoj.

— Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno, kiam via vivo pendis de fadeno!

En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.

La flegistino babilis plue:

— Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.

— Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun milithospitalon? — demandis Leonardo.

Mon Dieu! Ĉu vi ne sciis tion? — ekkriis la francino. — Jen, mi devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ du semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon. Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de la tuta homaro dependas de ŝi.

Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian horloĝeton, diris:

— Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.

Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin reveni.


Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle, jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo, arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:

„Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro. Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj, kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi ŝuldas multe