Stranga heredaĵo/Ĉapitro 2

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉapitro I Indekso : Stranga heredaĵo (1922)
de Heinrich August Luyken
Ĉapitro II
Ĉapitro III

ĈAPITRO II

Dek jaroj pasis.

Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco altiris la atenton de la preterpasantoj.

La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn per interŝanĝo de travivitaĵoj.

En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj, ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj. Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta muro apud ili.

Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun sincera fervoro:

— Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon . . . ne indas nomiĝi homo.

— Vi estas prava, fraŭlino Gundrum, — diris la rusa literaturisto, — kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun homon — permesu ĉi tiun signifon — al kiu tute mankas la poezia vejno, kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere feliĉa sen poeziemo.

Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:

— Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l’komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.

Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:

— Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro sindetenema.

— Jes, — respondis la rusa literaturisto, — li ankoraŭ estas en la urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al En Allier, kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso, laŭvortan tradukon de lia parolo.

La juna germanino ekkriis:

— Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.

Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:

— Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie: tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.

Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la unuaj tagoj de la kongreso, diris:

— Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj. Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble, li povis pli senĝene paroli.

Franca gazetisto: — Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn — ekvidante, ke la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris: — mi ne diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado. Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan, fluan lingvaĵon.

Franca sinjorino: — Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman kaj samtempe — pri tio mi ne dubas — tute senafektan, senkonscian elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene, glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.

Germana instruisto: — Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon; tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ en Anglujo — ĉu ne, sinjoro Lumsden? — „Household-words“, hejmaj sentencoj.

Fraŭlino Gundrum: — Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi privata sistemo, kelkajn aforismojn.

La rumanino: — Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.

Fraŭlino Gundrum: — Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo pri universala amo li diris: — La vorto „Esperanto“, ĉu parolata, aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton „Amanto“. Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo „esperanta“, sed ankaŭ popolo internacie „amanta“. Plue, neniam foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore, kun ambaŭ manoj etenditaj: — „Ho, miaj amikoj — materialistoj! Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio. Esperanto — la lingvo kaj ankaŭ la movado — estas Diodonita donaco. Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado.“ Li aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.

La franca gazetisto: — Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple . . .

La edzino de la franca gazetisto: — Ne, Victor, ne citu la nomon de la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.

La germana maljunulo: — Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?

Tri sinjorinoj kune: — Jes, ankoraŭ fraŭlo.

La germana maljunulo: — Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn: — „Oni aŭdas multon en Esperantujo pri ‘Tutmonda Frateco’ ktp. Nenio povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni.“

La franca gazetisto: — Sed, malfeliĉe, multaj „samideanoj“ ne povas simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.

La rusa literaturisto: — Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi vin diri: „malfeliĉe“.

La franca gazetisto: — Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza studanto de la historio de l’homaro kaj de la homa koro povas ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis antaŭ sin.

La germana maljunulo: — Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos neelradikigebla. —

Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom transiris en aliajn temojn.

* * *

La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo En Allier kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa, trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.

Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon. Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.

La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto kiel „la karaj ĝemeloj“. Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy, ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj incitetojn.

La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding. Intence mi skribis: „sinjorino kaj sinjoro“, ĉar, efektive, la edzino majstre „ludis la unuan violonon“. Horacio Harding, almenaŭ dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta „ludi la duan violonon“, plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin, ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke, kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj faradis ridindajn gramatikajn erarojn.

Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis, aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.

Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza promeno.

Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko, kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ, sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem, li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:

— Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?

— Ho, pardonu, fraŭlineto, — ĝentile respondis la bonkorulo, — ĵus venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li ludas viston.

Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de la ĉirkaŭaĵo, „Rocher de Naye“, por rigardi de ĝia pinto la sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern’a Alparo. Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis, petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.

— Nur imagu, miaj karaj gardistoj, — ŝi petole ekkriis, — reveninte hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri la sunleviĝo super la glora Bern’a Alparo, kiel la plej grandioza vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas enlitiĝi, kiam vesperiĝas.

La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian; neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino petegis plue kun ŝajnĝemeto:

— Mi vere pensis, ke vi amas min.

Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:

— Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo — aŭ io simila.

— Nu, onkloj, — diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du viroj, — rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi, ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi . . . nu, vi ofte plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.

Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.

Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.

Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo, aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca figuraĵo en la mallumo.

Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj. Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino — mi esperas, ke miaj belaj legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion — sinjorino Harding, pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des pli profunda, pasia.

La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj, kiaj la jenaj: — Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj; nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo, ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon; pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.

Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton. Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra, silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento, superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj momentoj tro plenaj por paroli.

Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura, maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj „Jodel“-kanton. Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin. La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj. La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile revokos al si la neforgeseblan ĝuon.

Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:

— Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho! kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!

Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo travibris la silentan nokton:

Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren[1].

Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris mallaŭte:

— Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.

Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:

— Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?

Onklo Johano respondis iom heziteme:

— Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis min.

Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia. Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia „Alpenstock“ kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon. Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:

— Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu majesta ĥoralo — mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan tradukon de sinjoro Marx — tuŝis la profundon de mia animo. Eble tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.

Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.

— Ĉiuokaze, — rediris petole la juna usonanino, — vi estas voĉdone venkitaj: tri voĉoj por, kaj du voĉoj kontraŭ la jodelkanto; do, plimulto de unu.

En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis kvar sinjoroj, tri sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.

Guten Abend, meine Herrschaften[2] — venis plaĉa basa voĉo. La usonanoj respondis angle:

— Bonan vesperon.

Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la „Good evening“ de la usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion. Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj, tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton, ekkriis:

— Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!

Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo de la nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis la abismon kaj diris:

— Kia bildo de l’morto!

— Bildo de l’morto? — Kun demanda tono ripetis Leonardo. — Tio ne estas mia koncepto pri morto.

— Tamen la mia, — rediris la virino ĉe lia flanko iom surprizite, — ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia ekstremaĵo.

Excelsior! — ekkriis Leonardo, — jam estas la unua horo; ni devas iri antaŭen.

Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino, kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona amikeco.

Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia ioma sindetenemo, la izoleco de la vilaĝo, en kiu li loĝis, kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo Vincent kaj Haverford, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion de asociano.

Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn; kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj, sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare lerta, bona virino, ĉiurilate — en liaj okuloj — supera al ĉiuj ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo, ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.

Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la antaŭoficejo de sinjoroj Hunter kaj Inman, la prokuristoj de li kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa, profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj, ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo Leonardo. De tiu okaza interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko, apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan kontentecon.

Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima, sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter ili, detenis ŝin.

Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo, estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata videjo — kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta, neĝokovrita Bern’a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ iom grizkolora, tamen majesta.

Geraldino ekparolis plende:

— Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!

— Ne ĉagreniĝu, Geraldino, — diris Leonardo — , ĝi estas nur maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la sunglobo.

Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj diris:

— Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.

La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble, ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele, tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj. La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza. La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj, enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis, ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.

Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la suno leviĝis, impona, majesta.

La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:

Magnifique!

Overwhelmingly beautiful!

Wunder-wunderschön! ktp.

Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la Amo.

Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris, ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin mallaŭte:

— Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?

— Kion mi povus, diri li respondis milde; — antaŭ tia vidaĵo oni povas nur silenti, adori; vortoj profanus.

Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero, kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la „rozfingra“ mateno. Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero, deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan indignon:

— Kuŝiĝu! — li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la ĉirkaŭstarantoj.

La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por rigardi la vidaĵon.

Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de Ĝenevo la neĝokovritajn montojn Dent du Midi kaj Mont-Blanc, lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.

* * *

Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan verandon de la gastejo „Valpaco“ vestita per tre modere dekoltita kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj „Marŝalo Niel“. Malgraŭ siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla, kaj vigla.

La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj, kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila, arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.

En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis Leonardon.

— Ho, sinjoro Marston, — ŝi ekparolis per tono, kiu montris kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo, — vi estas ĉi tie, ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.

Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj estas malsekaj.

— Ho! amiko mia, — ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo, — larmetoj en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj, firmkarakteraj, ne havas larmojn.

— En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas, pri viaj interesaĵoj.

— Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra desegno. Jen . .

Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon, eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan, kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo troviĝis mozaika, ora litero „A“. Sur la dorsa flanko estis verda, kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero „E“. En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:

— La litero „E“ signifas, kompreneble, „Esperanto“, kaj la litero „A“ . . . „Amanto“; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.

— Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa koloro amon, tuthomaran amon.

— Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo. Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj, kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.

La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:

— Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon „Elmcroft“ en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.

— Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia gusto. Do . . .

— Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon, — vive rediris Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu, ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis, — min ankaŭ jam de longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun „Esperanto“ reprezentas: militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj, noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas ankaŭ por vi.

— Efektive?!

— Ĉu mi povas paroli malkaŝe?

— Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.

— Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu tion. Mi volas vidi vin brili.

— Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.

— Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.

— Mi kredas je la potenco de la plumo.

— Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia loĝado en „Elmcroft“ kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun homoj, kiujn vi povos influi.

Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado, nepre estos grandaj akiraĵoj.

Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon de la bela virino.

— Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?

Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed rapidapense respondis:

— Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.

— Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava; tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.

— Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.

— „Lia honorinda moŝto“ Algernon Villiers[3], do, ne akompanos la ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria volontularo en nia regiono.

— Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni, sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image, grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ ĉarma.

— Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li volas.

— Nu, — diris sinjorino Harding, — senkonscie iom mallaŭtigante la voĉon, — lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus tion.

— Ĉu li do estas fianĉo?

— Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.

Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la virino, kaj demandis milde:

— Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?

Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:

— Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj . . .

— Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.

— Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos la sekreton al neniu plu.

— Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?

— Ĉar mi volas, ke vi sciu.

— Kial?

— Mi deziras ĝin.

— Virina kialo.

— Vi estas incitema.

— Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.

Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:

— Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias, ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni diras. Nu, „la honorinda“ Algernon kaj „la honorinda“ Melissa St. Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla hereda bieno transiros al kuzo de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra, heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo, kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto. Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.

— Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.

— Ĉu vi konas ŝin?

— Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu, modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino. —

En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:

— Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo „Dent du Midi“. Unu el ili venis peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La „karaj ĝemeloj“ jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?

Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo „Dent du Midi“. Ĉiuj ĝuis tre agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.

* * *

La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon „Valpaco“. Liaj okuloj rigardis al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna Prior, kaj la enhavo la jena:

„Kara sinjoro Marston!

„Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas — ni ĉiuj ĝojas — ke vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.

„Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn tagojn kaj ĝeni vin per miaj — niaj — ĉagrenoj, mi ne povas pli longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga, ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble skribi nek teni tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de la patro. Kaj nun — tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al vi hodiaŭ — li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj tiel dolĉa, kiel kutime.

„Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro. Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed, ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta vivado.

„Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro Bridling, frumatene, antaŭ la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam via,

Lorna.“

Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la spacon.

— Lorna estas malfeliĉa, — li diris al si en la pensoj, — la gaja, impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista duonpatro. — Denove li legis la vortojn de la letero: „Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin“. — Tion mi ne kredas, — li meditis plue, — mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin. Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun malsaĝan paŝon . . . Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna. —

Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro, kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga devo.

Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel ŝanĝiĝis. Ŝi estis por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema, amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi sciis — ne demandante al si la motivon — ke sinjoro Marston amzorge sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si kial — infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande — kaj respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando, kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne ĝenis sin pri tiu opinio.

La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo. Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.

Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras, povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn. Sinjorino Harding korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.

— Ĉu vi nepre devas foriri? — ŝi demandis kunsenteme.

— Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min. — La respondo estis milda, tamen firma.

Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:

— Mi tre bedaŭras tion, pro vi.

Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.

La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon, ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:

— Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?

Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:

— Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne. Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?

Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:

— Ĉu vi pensas, ke li rifuzos? — ŝi demandis kun larĝe malfermitaj okuloj.

— Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li . . . iom ofendiĝus.

— Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.

Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan vizaĝon li diris:

— Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu vin, amikineto mia.

Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino, mallaŭte diris al sinjorino Harding:

— Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?

— Jes, — respondis enpense la anglino, — la ago estis ambaŭflanke tute natura, plena de ĉarma naiveco.

En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj dezireme demandis:

— Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?

— Jes, — revenis seka respondo, — tri el niaj laboristoj kaj la kortisto de la vilaĝa trinkejo.

  1. Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.
  2. Bonan vesperon, gesinjoroj.
  3. The honourable“ Algernon Villiers, filo de Lord Morland.