Stranga heredaĵo/Ĉapitro 3

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 67-105)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO III


Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield, ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj, hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj; aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l’flanko de sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj. Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj. Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la fabrikaĵoj.

La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj, kiel ankaŭ de subuloj, — kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo, sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo. Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon, kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo. Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por pritraktado en kontoro.

Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo. La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj vortoj:

— Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?

Alia knabino diris samlingve:

— Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.

Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo, respondis bonkore:

— Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia foresto?

La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante seriozan mienon:

— Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi forestas, sinjoro Marston.

La juna direktoro respondis ridetante:

— Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu kondukanto. Nu, bonan vesperon, — li aldiris angle, ĉar kelkaj el la junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.

— Bonan vesperon, sinjoro Marston, — ekkriis ĉiuj kore, tamen kun plena respekto.

Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo, preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj, knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior kaj „the honourable“ Algernon Villiers en uniformo de kapitano de teritoria[1] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino, duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj, neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon. Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe, naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro kaj iom dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn, certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis kaj ĝoje ekkriis:

— Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli kun li, sinjoro Villiers.

Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile levis la ĉapelon kaj trankvile diris:

— Bonan vesperon.

La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu, tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan impreson sur la junan aristokraton.

— Fraŭlino Prior sciigis al mi, — diris ĉi tiu kun nuanco de kompato en la voĉo, — ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj sin tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ fiaskiĝus. — Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun favoropetanta rideto: — La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero, por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion la nedisputeblan mondpotencon.

Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ enpensiĝe li respondis:

— Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ en aliaj landoj, kelkajn — jam ne multajn — personojn, kiuj, kun larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj patriotoj. — Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue: — Mi tre timas, sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la daŭro de la historio de l’mondo unu el la plej grandaj malbenoj, kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj, ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon. Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi mondpotenco?

La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:

— La naturan rajton de supereco.

Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:

— Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara koncepto. „Natura rajto“ estas termina malĝustaĵo. „Rajto“ estas trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto, do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco. Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas maldecaĵo. Ne, la doktrino de „natura rajto de supereco“ ne estas akvotenebla[2], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ ĉi tiu doktrino.

— Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.

Leonardo Marston ridetis. — Ĉu vi vere penas kredigi vin, — li demandis, — ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la tempo daŭrigi la diskuton.

— Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.

La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro, sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li rekomencus la diskuton kun li pri „Patriotismo kontraŭ Esperanto“ en la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ farus „pajlhakaĵon“ el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo liajn malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.

Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:

— Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers pri Esperanto.

Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco, sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.

Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.

— De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj „la honorinda“ Algernon Villiers? — li demandis.

Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:

— La akcento sur la vorto „tiaj“ supozeble estas ĝentila aludo pri la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon, vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto. Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio profundan dankemon.

La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste, denove alprenis pli seriozan mienon.

— Ne kuraĝigu lin, Lorna, — li diris milde.

— „Kuraĝigu lin!“ — ekkriis la knabino kun iom riproĉa voĉtono, — tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.

— Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.

— Kaŭzon? Kian?

— Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.

Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:

— Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.

— Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn tagojn tie post la ricevo de via letero.

— Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon, kiun vi ĉiam montras al ni. — Denove ŝi silentis momenton, kaj poste parolis plue: — Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.

— Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.

— Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston . . . sed vi ne povas prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel . . . strange. Rompiĝas al mi la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso, farita de li. Lia karaktero estas detruita.

— Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera, — diris Leonardo. En lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la sentema knabino. — Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj. Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo. Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje, kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero, ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.

— Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.

Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.

— Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne? — li demandis.

— Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.

— Kio pensigas al vi tion, Lorna?

— Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino tuj plenumas ĝin, aŭ peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.

— Efektive? — diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la knabino, li demandis: — Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol ordinare?

Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.

— Mi volis diri: „Ne“, — ŝi respondis malrapide, — sed mi ekmemoras, ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de „Grovelands“, li estis neordinare malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti nur kunokazaĵo.

— Eble. — La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj senmova.

Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.

— Kien vi iras, Lorna? — demandis Leonardo.

— Al „Grovelands“ tra la vilaĝa pordo.

— Nu, estu singarda, — li diris, etendante la manon al la knabino kaj ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon. — Ne lasu iun malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri la mondo ankoraŭ nematura.

Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo: — Ho, sinjoro Marston, — ŝi ekkriis, — vi estas tro zorgema; vi metus min sub kloŝon, se vi povus!

— Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?

— Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre malfeliĉa, — respondis la knabino heziteme.

— Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?

Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:

— Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?

— Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: „Estu singarda.“ — Leonardo Marston sin turnis por foriri. — Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere, por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.

— Bone, dankon; ĝis la revido.


Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon, ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en Kanadon.

Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca, reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la sukcesplena kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro. Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna, fidela Anjo:

— Jen, Leonardo, — ŝi diris, — estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj subskriboj.

— Dankon, Anjo.

Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj, skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: „Korajn salutojn el Chamounix sendas al vi viaj adorantoj.“ Poste sekvis la subskriboj; unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en En Allier, krom kelkaj aliaj, kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding. Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton „adorantoj“, kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton, kiun li ankoraŭ tenis en la mano, li demandis sin, kiu proponis la vorton „adorantoj“. Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ ĉu iu alia? — Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla, inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj — li devis ankaŭ konfesi — eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis. Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube — li diris al si — malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura, li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene fidi la altanimecon de la edzino, kiu . . .

Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro, freneze ekkriante: — Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!

La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis de la seĝo kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj, per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila, ordona voĉo:

— Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi tie, kaj ni racie priparolu vian aferon. — Li kondukis la ankoraŭ tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:

— Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[3] incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian ordonon. —

Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa, pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis la okulojn al la planko.

— Kara Malkomo, — diris Leonardo milde, — penu fariĝi pli trankvila, kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.

— Ne, ne . . .

— Jes, mi scias, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi, sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse rigardu min.

Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto, senvorte. Leonardo Marston parolis plue:

— Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo! Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj, venki . . .

La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.

— Jes, kara Malkomo, tio estas ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru unu penegon — mi helpos vin kaj vi venkos.

— Ho, se vi nur povus . . . povos helpi min.

— Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?

Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme: — Jes, sinjoro Marston.

— Ne, Malkomo, — rediris ĉi tiu energie, — mi bezonas multe pli fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol vi supozas. Nu?

En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari . . . Ame metante manon sur lian ŝultron, li diris:

— Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:

— Sensencaĵo!

Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:

— Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj mi atendis, ke vi nun malkonfesos — ĉiuj simile suferantaj faras tion — sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: Mi scias, pri kio mi parolas.

Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed ĉi tiu daŭre parolis:

— Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?

— Jes.

— Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron. — Post momenta silento Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo: — Mi certigas vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas; nur konfidu min . . . Nu?

La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:

— Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn nervojn.

— Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin alpreni tiun rimedon?

— Neniu.

— Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al via nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via buŝo mem. Eldiru!

Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko. Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:

— Onklino Delfino.

— Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?

Iom lace Malkomo respondis: — Mi ne memoras; jam de longe.

— Penu rememori, kara knabo, penu.

Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo, kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza, bonkoraspekta homo:

— Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.

— Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn. —

La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan memoron:

— Jam antaŭ multaj jaroj — mi estis tiam nur malgranda knabo . . .

— Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?

— Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.

— Ĉu ne ankaŭ via patro?

— Jes, — heziteme, — jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam tiom okupitaj en la kontoro.

— Kaj onklino Ida?

— Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.

Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia indigno: — Jen, — li murmuris al si, — jam tiam komenciĝis la diabla afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! Haŝiŝ, sendube, estis la unua konfitaĵo uzita. — Li turnis sin al la malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante, ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis sin kaj diris milde:

— Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via domo por sciigi vian patron.

— Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.

— Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.

Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon. De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan, pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri jeno li tute ne dubis: — Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe tiu penso.

Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson. Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam, antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ li alparolas la spiriton de la mortinto: — Ne, mia kara patro, mi neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj al via apartigita posedaĵo. — Tiu posedaĵo estis por lia patro makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.

— Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino, — li plue meditis, — estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la realeco de la vizio.

Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon, penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la ĉambro. — Kion li devas fari? — Li diskutis kun si, ĉu ne estus bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj, por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la problemon

Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon, lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona, bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino, ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda kontenteco kaj dankeco.

Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton: — Kiel strange, — li demandis sin, — ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!

Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al Dia zorgo, li enlitiĝis.

La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko, estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo, kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis: — Ĉu vi memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso, sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da vortoj.

— Jes, mi rememoras.

— Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis lin „doktoro“, por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia, intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?

Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da sincereco, ol lia amiko atendis:

— Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro Marston, — li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan voĉtonon, — vi ne perfidos min?

— Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.

Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo, ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la knabo, veni al sia patro kun fila konfido. — La patro estas, — li diris, — la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri tio. —

Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo, sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu kondukos lin en la domon de sia amiko.

Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon. Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino. Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta, peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:

— Mi timas, — ekparolis sinjoro Vincent, — ke mia fratino ne aprobos vian proponon.

— Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la „kara knabo“ eliĝos el sia terura stato.

Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis, ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma „Bonan matenon“, fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.

Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla, mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj, ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton; kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l’animo. Tiam ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato, rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo. Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj, kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun la vortoj:

— Kio estas al Malkomo, Hugo?

Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis malkaŝi sian maltrankvilon:

— La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon, sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.

Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre, preskaŭ malĝentile:

— Specialisto pri kio?

Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun signifoplena emfazo:

— Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.

Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo de flama, nehoma malamo — silenta deklaro de ĝismorta malamikeco. Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin. Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne suprenlevante la okulojn, li diris:

— Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da malkaŝemo antaŭ sia patro.

— Kompreneble! — Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo. — Tio ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon pri la kara knabo. — Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.

— Delfino! — Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj ĉagrenite, — mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas forsendi ilin hodiaŭ matene.

Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj respondis neĝentile:

— Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi dokumentojn.

Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:

— Tre stranga konduto — por ne uzi pli fortan esprimon — ĉu ne?

— Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo, kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas, Malkomon.

La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la alia.

— Ĉu efektive? — La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.

Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris „ekpreni la virbovon ĉe la kornoj“ kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas, antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.

Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan, revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje salutis la amikon:

— Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas lerta specialisto?

— Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.

— Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston! Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la karulinon.

— Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri lin dum mia foresto?

— Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.

— Bone, dankon.


Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj, kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj; neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco ne destinis lin por komerca okupo.

La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al ambaŭ sinceran ĝojon.

— Estas tre aminde, — ŝi diris, — veni tiel frue post via reveno, kiam, mi estas certa, vi devas multon fari. —

Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.

Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko; tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna sinjorino demandis:

— Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas malgajaj pensoj?

— Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj. —

Jam de longe, — diris fraŭlino Leggat penseme, — mi sopiris malkaŝe paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion, Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis hieraŭ vespere.

— Dank’ al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta, ke vi jam scias. —

Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo. Fine ŝi diris varme:

— Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan aferon tre takte.

Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro emocio:

— Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj aferoj.

— Tion mi jam de longe suspektis.

— Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo, kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn mi vidis ĉi tie — terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia cerbo ankoraŭ ne detruiĝis — kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la florĝardenon antaŭ duonhoro.

— Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?

— Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers, kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo, sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis. Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj, nun troviĝas en privataj frenezulejoj.

Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke spiritistaj mediumoj — kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn — ne ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj, personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj. Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj demandis:

— Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?

La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi respondis:

— Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.

Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia finiĝo.

Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:

— Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto Travers — vi ja konis lin; ĉu ne? — povus inspiri al ŝi tiajn terure, nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis, rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis! — Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo super la kapo de Hugo.

— Kompatinda karulino, — diris Leonardo, profunde kortuŝita. — Tio ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla, kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko, d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.

Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:

— Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.

La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:

— Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de suferado? Li diris: — „Iru malantaŭ min, Satano.“ Se ni nur povus ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj malamikoj; ĉu ne?

Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo, ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto, respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn „Kaŝado kaj Serĉado“ inter la reve aspektantaj ulmoj.

Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo, senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia, kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de Leonardo: — Kio estas, — li demandis al si, — la nuna animstato de tiu malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble, ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu terura afero. Sed — prudente li demandis sin — kia devus esti lia sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.

Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la malfeliĉa juna viro.

Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la heredaĵo de lia patro.

Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista, profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita letero estis jena:

„Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus, „edukema providenco“) lastmomente malpermesas al mi partopreni la komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en hejma malliberejo, sed, dank’ al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte, ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas, ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas, ke ili devigos vin paroli.

„Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj de l’flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian bonkoran edzon.

„Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj bezonas tian alĝustaĵon.

„Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko, en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon, ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble, tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj por via firmo.

„Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa revido.

Sincere la via, Bogdanov.“

Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por montri ĝin al li.

La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan, malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:

— Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?

Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis sur ĝi dum li respondis:

— Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.

— Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi pensas pri mia nova hararanĝo?

Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj bonkore respondis:

— Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?

— Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos al li, ke vi estas tie.

Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de la knabino, kaj murmuretis al si mem: — Kia ĉarma bildo de knabina pureco!

Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena, sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton, li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun tremetantaj lipoj:

— Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas . . . soleca, premegata. Sed — subite ŝanĝante la voĉtonon — mi ne volas plue priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble, vi deziras montri al mi.

Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon, kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun, — li pensis, — okazas oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li, ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li tiom cedis al subita emocio.

Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti lin antaŭ la fina precizigo de sia patento. — Mia fratino, — li diris, — iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene aprobos vian foriron.

Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de disputo pri fraŭlino Haverford — pro malsamaj kaŭzoj.

Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov, kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin, renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.

  1. Territorials“ — teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron, organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.
  2. Angla diraĵo kun signifo „ne povas elporti esploron“.
  3. Nun nomata Petrogrado.