Stranga heredaĵo/Ĉapitro 4

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 106-125)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO IV


Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo. La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj, sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj, kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika, larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron, kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto. Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn. — Ĉarma bildo de simpla, hejma feliĉo, — ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.

Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si, kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas tro okupita per aliaj aferoj.

Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn. Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj, sur la verando de la pensiono en En Allier, kaj li denove aŭdis ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro Harding — ŝia edzo — kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia. Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo: la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn pensojn.

Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono, en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda koreco:

— Estu bonvena, kara sinjoro Marston!

Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de la profesoro, li respondis:

— Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam tute resaniĝis?

— Jes, dankon, preskaŭ plene.

La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da Esperantistoj, kaj afable diris:

— Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro, enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn, kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro, kiel kutime, malfruiĝis.

Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj, viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La profesoro demandis:

— Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?

— Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank’ al la servemo de kelkaj Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger. La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian nomon. Tio tuj ordigis la aferon.

En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:

— Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston, — ŝi diris, parolante en flua, belsona Esperanto. — Kiel kompleza vi estas, tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas; sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.

Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.

La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en „La Revuo“ la spritajn kaj amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.

Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en „Esperantujo“, kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan kaj nobligan celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.

— Ho, sinjoro Marston, — ekkriis la grafino, — kian ŝanĝon faris Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!

— Efektive! — aldiris ridetante ŝia edzo, — kaj sen influa amiko ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj socialistaj tendencoj.

Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.

Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj emocio. Fine ŝi diris kun certeco:

— Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li aspektus tre simile al vi.

— Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia, — milde diris la profesoro; — nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li. —

La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino Haverford iris al Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto, kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon. Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.

El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena. La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno, multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo. La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn. Kelkaj skeptikuloj, — li diris ekscitiĝe, — ja, enviemuloj kaj obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera, tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo. Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble pro religiaj kaŭzoj.

— Eble, — respondis la gasto milde, — sed, aliflanke, niaj scienculoj estas malpli ofte devigataj „manĝi“ — kiel ni diras — siajn teoriojn aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.


La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:

— Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.

Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis. Leonardo sincere bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita flanko de la homa vivo.

Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis al ŝi la brakon, dirante:

— Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per interŝanĝo de bonaj pensoj.

Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:

— Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla. La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin. — Sin turnante al sia edzino, li demandis: — Ĉu ne, karulino?

La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste diris dolĉe al Leonardo:

— Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.

Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco, plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj homoj. Li rigardis dum momento la malkaŝanimajn vizaĝojn de la paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio impresa parolmaniero:

— Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa ŝatateco? — Ridetante li parolis plue post momento: — Nu, dirinte tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.

Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj, estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.

— Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto, — diris Leonardo, rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la enpense kapjesanta profesoro, — kaj similan aserton oni povas fari pri la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ — ĉu mi plivole diru? — de la tutmonda penegado retrovi Dion.

Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun esprimo de surprizo kaj dubo.

— Se tio estas vera, — li diris milde, — mi certigas al vi, ke tre malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.

Leonardo rediris:

— Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra vivo?

La grafino demandis:

— Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo, kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?

La respondo venis post kelkaj momentoj:

— Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam aludita penegado en la direkto al Dio.

La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:

— Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se mi tion dezirus . . .

Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena rigardo al li:

— Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina materialisto.

La edzo ridetis. — La demando, — li respondis, — ĉu spirita mondo efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min, kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj, mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo — distriĝo, se vi volas — el pure akademia vidpunkto, kompreneble.

Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:

— Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la nuna tempo pri la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.

— Efektive? — Ho! — Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono, montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo. Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue: — Se tio povas interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.

Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon, kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon. Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la ĵus aŭdita rakonto.

La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon kun varma korinklino kaj ekkriis:

— Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas je la realeco de tiuj aferoj.

Ŝia edzo aspektis pensema. — Kara amiko, — li diris — , ĉi tiu afero tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj, pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara, — li demandis sian edzinon, — ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble helpos sinjoron Marston?

— Sendube, — respondis la grafino; — mi nur atendis oportunan okazon proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos pri tiu stranga afero.

La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:

— Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj, k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado, li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj ordonos pretigi la kaleŝon.

Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando. Bazilo Musatov edukiĝis de avo, popo de vilaĝo en Vladim gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto de la avo, Bazilo aliĝis al raskolniki t. e. malortodoksuloj. Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine transportiĝis en Siberion. Tie — ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj travivaĵoj — malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj. Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo, sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ — kiel oni asertas — liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj, nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio perdis multe da anoj.

Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la Bratzyfratetoj. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj, konfuzaj vivokondiĉoj. Sendube li celis inspiri al ili sian propran religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne kuraĝas tuŝi lin.

Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto. Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo, gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo diris:

— Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da „noktomeza oleo“; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan ĝian fenestreton.

En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova, plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj kondukis al mallarĝa verando, okupanta la tutan larĝon de la domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis ruse:

— Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero alvenigas vin.

La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:

— Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon, kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj spiritoj.

— Ho, via moŝto, — demandis la religiulo ruse, — ĉu li do konvertis vin?

— Tute ne, — respondis la profesoro, iomete embarasite de la neatendita demando, — tamen mi estas jam malpli inklina aserti la neekziston de spiritaj estaĵoj.

— Kuraĝiga ŝanĝo; — diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano. Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj, malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange intermiksita kun kortuŝa mildeco.

Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide, haltade:

— Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon? — li demandis, sed tuj aldiris: — mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.

Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li invitis siajn gastojn sidiĝi.

Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.

Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo, preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo. Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon, kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.

— Mi scias, — li ekkriis pasie, — kion signifas esti en la tenego de malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite, mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj, kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus komuniki al vi, sinjor’ anglo.

Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel, post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis, kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la nigrabarbulo diris:

— Mi sufiĉe bone konas la agadon de via „Societo por Psikaj Enketoj“ per Esperanta gazeto „La Spirita Mondo“, kiun unu el miaj korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj honestaj . . . Ljuboznatelnie? — via grafa moŝto, — li demandis, sin turnante al la profesoro.

— Sciavidaj — tradukis ĉi tiu.

— Dankon; — sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj, sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn virinojn. Jen la malnova deziro . . . obnaruĵit razvernut — mi petas, via moŝto?

— Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.

— Dankon; — malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.

Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:

— Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?

Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:

— Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la . . . ĉiopova . . . ne, tio ne estas la ĝusta vorto . . . la ĉion venkanta potenco de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras — kompreneble vi scias . . . igumamma . . . mi petas, mia grafa amiko . . . ho, jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso? — Li serĉis momenton en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan Testamenton. — Jen ĝi estas: „Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: ‘La Sinjoro vin riproĉu’.“

Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin. Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post momento, dirante:

— Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura. Vi devas agi mal . . . malegoiste, en simpleco de l’koro, timante Dion. Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun . . . kio estas la ĝusta vorto? . . . kun dividita koro. La povo kaj la gloro alskribiĝu al la Eternulo.

Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo. Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano, nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:

— Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn. Mi dankas vin. — Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon, aldirante: — Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo, kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.

En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis, ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.