Stranga heredaĵo/Ĉapitro 6

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 158-167)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO VI


La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la enirejoj de la parko Hyde en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda, sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon ne malproksime de la famekonataj „Albert Hall“[1] kaj „Albert Monument“. Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon, kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas: Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi signojn de malsincereco kaj malbonvolo.

La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman, en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko, vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj; sed multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara volpovo kaj forteco de l’karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto, ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.

Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:

— Jes, — ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn gantojn, — se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.

Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu havis en si ion afekteman, fremdulan:

— Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj mi sentas min sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la sinjorinoj de nia rondo — inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando — tre amas tiun travideble sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze, ol ŝi.

Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.

— Tio estas tre kredebla, — si diris; — certe estas, ke ŝi adoras vin, aŭ, ni diru, idoligas vin — kompatindulineto.

Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la „granda instruisto“. Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:

— Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino. Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.

— Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.


Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar sinjoroj; ĉiuj elegante kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto, kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto. Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen kelkajn paŝojn:

— Vere, karaj amikoj, — li ekparolis, kiel se la ludado estis nur parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo, — nur animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive, — li diris per impresa, mallaŭta voĉo, — nur animo, jam altagrade liberigita el mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita, sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro; vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti kontraŭa al la favorplena volo de Dio, la spirito mem de la Puro? Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito, tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia atingo.

Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita soleneco: — Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj. Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn, laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun ili.

Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li parolis plue:

— Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco, sed . . . ankaŭ . . . la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj, la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama sankta animambicio. Nun pli longe deteni min mi ne kuraĝas, mi ne bezonas. — Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun lerte ŝajnigita emocio, li diris: — La tempo jam alvenis, kiam la Dia sendito diras al la sopire atendantaj: Pretiĝu, ho vi virgulinoj, ĉar Li baldaŭ venos. — — Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun vi fidas, mi vokas al vi: — Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu aŭdi la ravan krion: „La Fianĉo alvenas“!

— „Virgulinoj“ mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja, glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!

— Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.

Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian muzikilon, li diris:

— Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe, ol kutime. — Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon laŭ la sama parolmaniero, dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste, daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone, kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun granda afableco alparolis lin.

Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj, unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.

— Kia ĉiela revo! — diris juna virino, entuziasme, kunpremante la manojn sur la brusto, — neniam mi sentis min tiom suprenlevita.

— Nek mi, — diris alia, — la alto, al kiu li portas nin, vere estas kapturna.

— Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala, — sinjorino Dunlop alkantis, — mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo. Kia homo!

— Kia viro, vere!

— Mi povus sekvi lin ĉien.

La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj admiro pro ŝia kuraĝo.

— Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la mondo, — diris mezaĝa fraŭlino.

— Sed, — saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop, — lia instruo tute ne taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.

— Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.

— Ho, amikinoj, — diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua, iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman, — kian feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.

Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman, preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:

— Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni niajn kunvenojn tiel regule.

— Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman, — Lorna respondis kun feliĉa rideto, — mi ankaŭ tre ĝojas.

Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento. Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon, liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.

— Kiel mi povus danki al vi, — Lorna ekparolis, — por via mirinda instruo. Ĝi estas tiel . . . belega, ĉiela; kaj tamen viaj paroloj — mi preskaŭ povus diri — esprimas la sekretajn, ĝis nun ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo. — Ŝi rigardis la instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro, miksita kun preskaŭ pia timo.

— Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino, — respondis sinjoro Heilman solene; — iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la samaj sentoj.

Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron. — Ĉu vi vere kredas, sinjoro Heilman, — ŝi diris, — ke ankaŭ mi povos fariĝi inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la Majstro?

Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino, ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:

— Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi letter-spacing|scias|0.5em}}, ke vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj, per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da memfido — pardonu — pli da sinoferemo.

— Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed . . . mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da raviteco timigas min.

— Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro. Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco soifanta spirito.

Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis: — Ne ĉiuj, sinjoro Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding . . .

— Ne ĉiuj samgrade, — tuj rediris la instruisto tre milde kaj trankvile, — sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon; kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas. — Dirinte tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton. Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj, sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante ilin fordoni sin al lia superrego.

  1. Grandega koncertejo, tute rondformo.