Stranga heredaĵo/Ĉapitro 7

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 168-182)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO VII


Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita, kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron, ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de posteulo.

Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis, elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis, kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.

Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat, estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno. — Sed, — li demandis sin, — kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica, pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj karakteraĵoj de la mortinto.

Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo de l’koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen, iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta amikino.

* * *

Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin. Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi lin konsenti.

Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga, ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo kaj doloro, ke intervenis io, kio minacas iliajn feliĉajn kaj eksterordinare korajn interrilatojn.

Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota, ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj sciencisto, tre petis lin, ke li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon; sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton. Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.

Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:

— La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.

— Nu, — diris sinjoro Garrat, — kalkulema amiko mia tuj kalkulus, kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto. —

— Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron, portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.

— Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon ĉi tie.

En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili trovis la mallarĝan alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat, surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian kapon.

— Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron — diris la hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:

— Adiaŭ, sinjoro O’Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi revenos.

Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.

— Kio fariĝis, sinjoro Marston? — demandis sinjoro Garrat, ekprenante lian brakon.

Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro O’Mulligan:

— Kiu estas la nomo de tiu sinjoro? — li diris, parolante rapide kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj sinregema temperamento.

— Sinjoro Hill; R. D. Hill, — respondis sinjoro O’Mulligan, tenante la cigaron per la dentoj.

— Hill? Ĉu vi estas certa?

La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj inter la unuaj vortoj:

— Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun li donas al si.

Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton, ankoraŭ atendante respondon.

Leonardo sin turnis al li:

— Tio estis, — li diris, kiel homo elreviĝinta, — la voĉo de viro, kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la vizaĝon de tiu sinjoro.

La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia trankvileco:

— Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita morto en Nordafriko.

Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto kriegis ordone: — Haltu, sinjoro, — dum alia oficisto baris al li la vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj pensoj trakuris lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera, kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford, persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute malsama persono?

La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo. Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur sia akra sed bonkora vizaĝo.

— Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi maltrafis lin.

Senekscite Leonardo diris:

— Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?

— Hm. Mi „konjektas“, ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom la plimulto el la Horeham’anoj.

— Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi povos sekvi ĝin.

Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun kompleza mieno:

— Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?

— Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston, — per mangesto prezentante Leonardon, — por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.

— Nu, fremdulo, — diris la staciestro, alparolante Leonardon, — tre verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.

— Meksiko-urbo! — La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj vortoj.

Sinjoro Norris parolis plue:

— Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta semajno — ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco — por mendi tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj. Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo, liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis vojaĝi laŭ Austin — San Antonio — Largedo kaj de tie per la Nacia fervojo de Meksikio.

— Mi tre dankas vin, sinjoro Norris, — diris Leonardo; — tio ŝajnas al mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.

La staciestro mire ekrigardis la demandanton:

— Nu, mi konjektas, — li respondis malrapide, — ke vi devos atendi ĝis morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 233a por esti certa trafi la Pullman-vagonaron en Austin.

— Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj, — diris sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.

— Negrave; — rediris Leonardo. — En Meksiko troviĝas delegito de la Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas, ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj penos „ombrumi“ ĝin.

Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis: — Ĉu vi do konas tiun Esperanto-delegiton?

— Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn. Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo, sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon. Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi priparolis la profitojn kaj la oportunecon de nia Esperanta movado, ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.

La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante al si la mentonon. — Nu, fremdulo, — li diris, — frapetante la verdan steleton en la butontruo de Leonardo, — tio decidigis min. Mi komencos lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco, kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon. Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin konvinkita; ĉu ne?

— Nu, — respondis ĉi tiu ridetante, — kvankam mi ne havis antaŭan prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.

Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio, abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de voĉo:

— Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ malsama nomo.

— Mi jam tre zorge pesis la „pro-kaj-kontraŭ“ en ĉi tiu afero, kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon dependas de vi.

— De mi?

— Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin prunti al mi kelke da dolaroj.

— Tre volonte, amiko mia. Kiom vi bezonas?

— Tricent dolarojn.

— Pli, se vi volas; kial ne? Mi ja ŝuldas nuntempe al via firmo pli ol duonon de tiu sumo. Morgaŭ matene ni iros al mia banko, kie usona aŭ meksikia mono aŭ kreditletero sur banko en Meksiko-urbo estos je via dispono.

— Multan dankon. Nun ni esploru, kion mia bona hotelmastro scias pri tiu sinjoro Hill. Faru al mi la komplezon enveni.

— Plezure. O’Mulligan estas bonkora irlandano, kiu elbabilos ĉion, kion li scias. Mi bone konas lin. Jen li estas.

— Ho! — ekkriis la irlanda amerikano surprizite, elprenante cigaron el sia buŝo, — mia kara sinjoro, vi maltrafis la lastan vagonaron!

— Des pli bone por vi, mia kara gastiganto, — respondis Leonardo afable, — ĉar mi devos resti unu nokton plu sub via gastama tegmento.

Sinjoro Garrat, doninte la kondukilon al kortisto, diris bonhumore:

— Se mi ne sentus malinklinon fari al vi malservon, O’Mulligan, mi insistus, ke sinjoro Marston pasigu la nokton ĉe ni. Li ĉiam plendas pri senprofitaj tempoj, sinjoro Marston. Sed, rigardu lin, ĉu tiu ĉi ronda, gajmiena, ĉiam multekostajn cigarojn fumanta vizaĝo aspektas kiel vizaĝo de viro minacata de bankroto?

La hotelmastro estis treege kontenta pri la afableco de la fama sciencisto. Kun petola rideto li eltiris el sia brustpoŝo cigarujon, malfermis ĝin, kaj proponis al li:

— Komplezu min, kaj prenu cigaron.

Ridetante, sinjoro Garrat sin turnis al Leonardo, kaj diris:

— Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O’Mulligan bone scias, ke mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.

— Ne, mia bonkora sinjoro Garrat, — rediris la dika irlandano, malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo, — vi estus tro saĝa fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna ĝardenisto.

— Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.

— Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al sinjoro Hill?

— Jes, — respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur Leonardon. — Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin, ĉar li havas por li treege gravan komunikon.

Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu parolis plue:

— Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo. Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.

— Tute prave, — jesigis sinjoro O’Mulligan, — tien ili vojaĝas. Sed bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur malmulte pri li.

Beleta filino de sinjoro O’Mulligan alportis en privatan salonon tri tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte ricevi de Leonardo rideton, ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat revokis ŝin.

— Unu momenton, fraŭlino O’Mulligan, — li diris ŝerce, — zorgu, ke via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de sinjoro Marston. Ni estas invititoj.

— Bone, sinjoro Garrat, — respondis la knabino, ridante, — mi prizorgos sinjoron Marston.

La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li diris kun afabla kapjeso:

— Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi ne lasos min esti elrabita.

Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.

— Nu, — respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme, — mi ne estas lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por viro de lia aĝo — mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin — liaj dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj. — Elblovinte kelkajn fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue: — Rilate al lia sintenado, li certe estas detenema kaj . . . kaj distanckonservema — vi scias, kion mi volas diri — kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo, ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke sinjoro Hill — aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia patrino — jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido, certe, ŝajnas al mi, ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo, ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo, per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias, sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu. — Li metis antaŭ la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj diris plue: — Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas kuriozaĵo por studi.

Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[1] kaj toltekaj[2] hieroglifoj.

— Ĉu vi scias, — demandis la amerika sciencisto, — kion faradis sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?

— Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en Oakington.

Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:

— Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.

O’Mulligan babilis plue:

— Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn plu.

— Tio estas granda domaĝo, — diris sinjoro Garrat, — ĉar mi bone konas tiun sinjoron.

— Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston, — diris la bonkora irlandano, — tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.

Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon. Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo. Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en Meksiko.

  1. Aztekoj = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en Meksikio.
  2. Toltekoj = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.