Stranga heredaĵo/Ĉapitro 8

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 183-217)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO VIII


Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la Estación de Buena Vista en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo, li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj. Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin; kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo, kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:

— Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne? Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por vi.

— Ho, efektive! — ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.

Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:

— Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute certa, — li diris pli mallaŭte, kun subpremita ekscito, — ke ni jam trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.

— Vere?

— Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la Constitución, tre proksime al la Plaza Mayor, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan, tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj. Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?

— Jes, certe, koran dankon!

La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.

— Ho, — li ekkriis, — jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton. Estas pli oportune tie.

Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron, dum alia fortenis kelkajn trudemajn cargadores, ĉagrenitajn pro tio, ke la nobla caballero volas mem porti sian valizeton. Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom da pasaĝeroj okupas la coche de aquiler. Tuj kiam la veturilo survojiĝis al la Plaza MayorPlaza de la Constitución, du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla rideto, ke li ne fumas.

Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la patio, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis, multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj, trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj dankeco. Doktoro Cuadra diris:

— Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon de via entrepreno, sinjoro Marston — riverenco — sed precipe laboris sinjoro Céspedes — ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro C. — Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia Sherlock Holmes[1], kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro Victoriano, la posedanto de La Constitución, kaj li promesis al mi sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj kunvojaĝantoj.

— Tio estas vere bonega! — diris Leonardo. — Via eksterordinara komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.

Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros al la hotelo de la Constitutión, akompanate de sinjoro Rodriguez, kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro Hill.

Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna mirinda helpo. Laca de la longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega Teocalli, la antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando, neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj conquistadores. Sed la deziro renkonti sinjoron „Hill“ igis lin forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.

Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución, kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:

— Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene. Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?

Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:

— Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi . . .

— Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo, kiel vi.

Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj Meksikianoj.

— Nu, amiko mia, — li diris, — mi do devas lasi paciencon regi mian animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.

— Bedaŭrinde, via moŝto, — diris la hotelmastro, — dum la nuna malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo? Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi vian entreprenon, kaj eble — li aldiris ridetante — scivolemo, ne lasos ilin resti for.

Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn horojn.

Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj babilemaj vizitantoj, tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li tre maloportuna.

Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la pordo subite vekis lin.

— Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti? — eksonis la ekscitita voĉo de sinjoro Rodriguez.

— Ne, kial? — respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur iom post iom konsciante, kie li sin trovas.

— Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento survoje al la stacio Lázaro.

Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima matensaluto: — ¿Como ha pasado usted la noche? — li kriis, ne atendante respondon al sia demando, — Ho ve! via moŝto, la Fataloj kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj kvin. Tio estas malbenita afero.

— Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez, — diris Leonardo. — Ĉu Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?

— Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.

— Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?

— Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.

Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la Estación de San Lázaro, la finstacio de Ferrocarril Interoceanico. La staciestro volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri biletojn al Tepetlaxtoc, tre malgrava stacio en direkto al Vera Cruz, kiun li montris sur fervoja landkarto.

Tepetlaxtoc! — ekkriis sinjoro Rodriguez, — en tian kotkavaĵon! Kion ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias, neniaj esplorindaj aztekaĵoj.

— Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko, — demandis Leonardo, — mi devas sekvi ilin.

— Vere?

Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.

— Dankon, — diris ĉi tiu, — tio ebligas min fari kelkajn preparojn.

Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:

— Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.

Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo, ĵus revenis hejmen por manĝeto post frumatena deĵoro. Li kaj lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la irado de la aferoj.

— Kia domaĝo, — ekkriis doktoro Cuadra, — ke mi ne povas akompani vin, kara sinjoro Marston! Caramba! Nenio, mi certigas vian moŝton, farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio, kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.

Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante en la mano du leterojn.

— Jen du prezentleteroj, — li diris, — kun fervoraj petoj al la adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas por mia patro, kies hacienda troviĝas en la malproksimeco de unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.

Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj diris:

— Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.

— La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin. La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino Maria. Ili estas Indios fideles, devenantoj de la gento Marjas, la plej inteligenta gento de la Aztekoj. Ili pretendas rektan devenon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj Indios. Don Miguel estas cacique de la distrikto kaj grava bienhavanto. Lia hacienda troviĝas pli malproksime de la fervojo, pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi. Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko de l’morto — tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.

Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj. Varme li diris:

— Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la nomon „Hill“. Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute senrezultata.

Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn, doktoro Cuadra diris:

— Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi taŭgan mozo’n aŭ indianan serviston.

— Kompreneble, — respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante, ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.

— Diru, sinjoro Rodriguez, — demandis la kuracisto, — ĉu vi ne opinias, ke via kortisto José estos la plej taŭga mozo, kiun ni povus trovi por nia honorata vizitanto?

Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj „elprovizaj“ frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino, al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn vivecon kaj multvortecon.

— Via moŝto estas prava, — li respondis vigle, — kaj mi jam pripensis tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por el noble Inglese estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola bedaŭrindaĵo estos, — sinjoro Rodriguez aldiris ridante, — ke José fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita. José estas sendube honesta kaj fidela mozo, via moŝto, — li diris al Leonardo, — sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian devenstaton.

La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:

— Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José, señor, — ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo, — sed laŭ mia opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj Indios, precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas sen tio.

Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj principoj.

— Sed, doktoro Cuadra, — diris la hotelmastro humile, — kiom mi scias, en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne vere?

— Ne multaj, señor, — respondis la kuracisto; — sed apud la hacienda de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm’anoj kaj, interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio. La monaĥoj estas ĉiuj — aŭ preskaŭ ĉiuj — Indios kaj iom mistere sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj peones en tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj — cetere tre amata temo por interparolo inter peonoj — kaj antikvaj kavernoj, plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm’anoj kaj tial, ke la peonoj estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas relación. Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin, aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. Indios bravos, t. e. la nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de la „Reĝo de la Mallumo“, kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo senduba realaĵo.

Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj serapes aŭ dikaj lanaj kovriloj, sombrero el panama pajlo, dorsosakoj ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José’on. Tiu ĉi tuj kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la noble Inglese. La hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:

— Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo, señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.

José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan, belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan, altapintan ĉapelon, li diris:

— Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.


Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn, kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj vidindaj preĝejoj kaj haciendoj. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj, ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn, sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis, ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al vilaĝo nomata Calpan. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe la vojo al la hacienda de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis tiun sciigon.

Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili alproksimiĝis al Calpan, kiam la suno jam malleviĝis al la horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo, infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj, malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la jacal’oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj. Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo. Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble por montri sian superecon super nuraj Indios bravos, aŭ eble pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu „proponis“ anstataŭ „ordoni“. Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra. Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda hacienda piedire tre malaltigos la indon de la noble Inglese.

Kelkaj „strangaĵoj“ de Leonardo tre mirigis José’on: Lia portempa sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan valizon kaj sian „Thermos“-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis, kaj li volonte permesis al nura mozo instrui lin pri multaj tiulandaj aferoj.

Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke, pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.

— Kial vi faris tion, José? — demandis Leonardo.

— Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca povus okazi, señor.

— Ho, José, — diris Leonardo ridetante, — vi kredigis al mi, ke vi tute liberiĝis el superstiĉo!

La Indio rigardis la fremdulon kun miro.

— Tio ne estas superstiĉo, señor, — li respondis. — Se via moŝto aŭskultus interparolon inter aro da Indios bravos dum vintra vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.

La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por „lia barona moŝto“, kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia mozo kaj envolvis sin en unu el la aĉetitaj serap’oj.

Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.

— Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?

Coyotes[2], señor, coyotes, kriantaj al la ĉielo por pluvo.

Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento regis kaj preskaŭ mistera trankvilo. Ĉio estis impona vasteco, senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama, mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan, tamen harmonian tutaĵon. — Forprenu, — Leonardo diris al si en la pensoj, — unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun meĥanikaĵaron!

„Kio estas homo, ke Vi lin memoras?

Kio estas homido, ke Vi lin atentas?“

Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la kontrolo de la reganto de la steloj.

José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj serapoj. Pie farinte signon de l’kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon. Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego de bonhaveca hacienda, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj. Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda, blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton, kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al José la leteron de doktoro Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la hacendado, kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure ornamitan sombrero, alparolis Leonardon hispane kun natura gracieco:

— Koregan bonvenon, caballero; mi ŝatas, kiel maloftan honoron kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo, prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena. Señor, — li aldiris kun drameca svingo de la sombrero, — nia hacienda estas je via dispono.

La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo, pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj, dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton. Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:

— Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin. Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom amas nian karan lingvon!

Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin preskaŭ amikoj, la maljuna hacendado pensis, ke estas necese ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.

Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ duenna de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon Esperanten.

— Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor, — diris la bienulo, iom gravmaniere, — ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian, Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras, fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino? — sin turnante al sia nevino.

— Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de nia propra universitato.

— Tio estas por mi kuraĝiga sciigo, — diris Leonardo, — ĉar sinjoro via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj mi intencas viziti lin morgaŭ matene.

— Ho, vere? — ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj nigraj okuloj. Kara onklo, — ŝi diris plue, karesante manon de la blankharulo, — ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn en Tulanatlan kaj post ne longe la estación de las aguas[3] komenciĝos. Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas viziton al Maria jam de longe.

La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj rigardis enpensiĝe la plafonon.

— Plue, onklo, — aldiris la juna virino vive, — mi povos pli konvene servi kiel interpretisto, ol José, la mozo de sinjoro Marston. Ĉu ne?

— Nu, Lucinjo, — respondis la onklo, — volonte mi konsentas. Malfeliĉe mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi estos tre kontenta.

Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie riverencante, alparolis Leonardon:

— Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon, señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo — feliĉe kun tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan, refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.

Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis, ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.

La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis la eksteran pordegon de la hacienda. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj. La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, indio, kaj nia amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna hacendado, Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon. Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.

— La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante, señor — diris la maljuna bienulo. — Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja saltetado ili bonvenigas la sunon, „la capa de los pobres[4].

Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj, ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj, ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj. Kelkajn mejlojn pli malproksime la tero transiris en malsaman, eĉ pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.

Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la hacienda de Don Miguel de Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela, laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan, masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian, kun ĝojego kaj — ŝajnis al Leonardo — kun apenaŭ kaŝita emocio. La india hacendado alpaŝis, kun sombrero[5] en mano, kaj tre ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.

Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika, sed, malgraŭ sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam, laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo, kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta, fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La Indio ne posedis la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan, kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.

Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al larĝa enirejo en ombroriĉan patio’n. La Indio sin turnis al Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:

— Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco, farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute estas je via dispono.

Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de Leonardo. Don Miguel parolis plue:

— Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol morgaŭ tagmeze.

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis la senton, kvazaŭ la Indio penas montri pli da ĝojo, ol li efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.

Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo estis forprenita al li, persone servi al la noble Inglese, kiu ĝis tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la „senduba graveco“ de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo, aldiris:

— Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla intereso en mia bieno.

Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon, kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino, videble penis konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.

Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford, por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.

Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj, sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco. Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco, ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj la tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco. Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante anglalingve:

— Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!

Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:

— Certe; kial tia furiozo?

La sama viro siavice demandis:

— Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian kandelon.

— Vi eraras, sinjoroj, — rediris Leonardo kun trankvila digno, — mia sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.

— Mi ne povas kredi vin, señor, — diris la alia Hispano malĝentile, — via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en Horeham, sed vi evitis lin.

— Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj, mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias nenion, kaj neniel min ĝenas.

Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon, sed malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria monaĥo — aŭ monaĥe vestita viro — fajfis, kaj, momenton poste, ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:

Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos. — Al la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane: — Konduku ĉi tiun sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.

La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno. Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj dignoplene:

— Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton al ofendego.

La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto, kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo. Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj, multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris, unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.

Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie, surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento. Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda galerio.

Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn. Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj, ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.

Gracias, señor, yo . . no . . fumas, — respondis Leonardo afable, per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.

La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia malakcepto de la cigaredo.

Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da skulptitaj hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj Toltecatl’oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj, kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne — li diris al si en la pensoj, — nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima. La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj de la nuna tempo!

Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia alveno tie li ne povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don Miguel’on. Io mistera okazas aŭ okazos. — Tiaj kaj multaj aliaj demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran vojaĝon.

Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:

— Ŝ . . ŝ . . estas mi, Lucia.

En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman spiron de la knabino.

— Venu senbrue, — Lucia Cuadra flustris plue. — Jen ekprenu ŝnuron pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon. José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.

— Dankon.

Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis la savilojn. — Ĉu estas necese forsaviĝi?

— Jes; ne parolu!

Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:

— Sekvu min, singarde, senbrue.

Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero, precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne povis ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas. Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:

— Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel staras la aferoj. — José, — alparolante la mozo’n, — rapidu antaŭen; zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.

Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo. — Sed, — li demandis, — ĉu vere mia vivo estis en danĝero?

— Jes, sinjoro Marston, — respondis Lucia kun emocio en la voĉo, kiu tuŝis lian koron. — Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon inter la tri padres, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu, laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis, ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via vivo — mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo — en la okazo, se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin. — Iom heziteme ŝi parolis plue post momento: — Tio sufiĉis por mi. Mia koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte, kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.

— Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra, — varme diris Leonardo, — kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.

La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:

— Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo, sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas, ke la monaĥoj en la apuda antikva monaĥejo estas fervoraj kaj fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis — precipe per la vigleco de padre Alano, la monaĥo en la bruna sutano — , ke ili estas sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la Totonac’aj pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar jarojn de senintermanka preĝado — alterne, kompreneble — kun fastado. Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe, je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte reveni post multaj jaroj.

— Jes, mi legis pri tiu mistikulo, — diris Leonardo.

— Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj fervoraj indiaj pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi la antikvajn idolservojn. Nu, padre Alano eltrovis, ne nur ke tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la Totonac’oj, antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en ĉi tiu grava okazo, laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la monaĥoj-Cintotl’anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de la sunleviĝo — laŭ ilia programo — ĉefpastro Ramon eltranĉos la koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?

Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la bela knabino kaj respondis kunsente:

— Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero. Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro, ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem eĉ ne konscias.

Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:

— Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon de la natura — kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj padres. Sed mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj hacendados de Hidalgo kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco kaj la sankteco de padre Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas konfesi tion al sia patro; cetere, padre Alano — pro siaj propraj celoj, sendube — ne permesas al ŝi tion fari. Padre Alano estas tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj. Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni pardonas multon.

— Jes; malforteco precipe ĉe viroj.

— Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian korinklinon pligrandigis profunda kompato.

— Kompato kaj amo estas ĝemeloj.

— Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon. Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego al ŝia patro, unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas neimageble!

Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de Leonardo: — Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston, — ŝi diris solene kaj firme. — Tre konjekteble la plano de padre Alano estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion, ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu hacienda kaj la monaĥejo ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de padre Alano, ni nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro, sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita viktimo, pro dolĉa Maria . . . pro mi.

En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton, super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li respondis:

— Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.

— Kia penso?

— Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do preferas pasigi la nokton ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam manĝis ĉe lia tablo.

— Sinjoro Marston! — ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon, ĉagrenon kaj admiron, — certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu la bonon, kiun ni celas.

Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.

La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:

— Pardonu, via moŝto, — li flustris, — la vojo estas tute sendanĝera. Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.

Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda signo de ekscitiĝo.

  1. Elparolu: Ŝerlok Homz.
  2. Canis latrans.
  3. La pluva sezono.
  4. La mantelo de la malriĉuloj.
  5. Larĝranda meksikia ĉapelo.