Stranga heredaĵo/Ĉapitro 9

El Vikifontaro
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 218-244)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ĈAPITRO IX


Adelante![1]

Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da dikkapaj najloj.

Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo. La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn, precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek malplezuron pri la vizito de nekonato.

Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:

— Kiel vi fartas, sinjoro Travers?

La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro elreviĝinta el longa dormo, kaj subite sin trovanta denove vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante la manon de Leonardo, li demandis funebre:

— Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis antaŭ multaj jaroj?

Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:

— Mia nomo estas Leonardo Marston el . . .

— El Linkfield, certe, — sinjoro Travers kompletigis la respondon. — Strange, — li diris plue per iom revema sed ankoraŭ maltrankvila voĉo, — sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.

— Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi vin ĉi tien de Horeham.

— De Horeham? — ripetis sinjoro Travers, surprizite.

— Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron O’Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis — ne hazarde, sed providence, mi forte kredas — vian voĉon. Mi ne povis vidi vian vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj de la prudento. Malfeliĉe la vagonaro, kiun vi trafis, jam ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis vian vojon.

— Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas. — Sinjoro Travers parolis kun tre malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.

Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:

— Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe? — La alia viro jese ekbalancis la kapon. — Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras, malĝojigos vin.

Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post momento respondis:

— Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.

— Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio, fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la sekvinta nokto mia bona patro mortis.

Sinjoro Travers ekĝemetis: — Aj! . . . la deka de Julio. Kiel mi povus forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill. Duonkonscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.

— De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi, kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent, malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo Haverford kaj Vincent — mi ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano — estas por mi tre evidente, ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke, pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.

— Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla, lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom post iom ŝi faris el li per drogado — kaj mi ne scias, per kiaj pluaj rimedoj — plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!

Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis. La buŝo nerve moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde kortuŝite. Poste li diris plue:

— Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers, sed . . .

— Daŭrigu.

Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon. La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn: — Dolĉa maljunulino. Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn avertojn! Tro malfrue.

Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:

— Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi. Ni devas agi. — Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta seriozeco: — Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.

Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo, mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj. Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis malgaje sed firme:

— Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne povas . . . Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo . . . Stranga rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu, perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron. Aŭskultu.

— Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni — tio estas fraŭlino Haverford kaj mi — okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj — fraŭlino Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen — tamen la esploroj efikis sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj, fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli terura, ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas netranspasebla profundego.

Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto kaj parolis plue:

— Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco, preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:

„Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi

„kuros for de Via vizaĝo?

„Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi

„kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.“ ktp.

— Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi persekutanta premsonĝo.

— Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino, tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon — por diri la veron — mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva, flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro, ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti — kaj neniam pli ol unufoje — tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto, velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en la memoron.

— Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero mi eksentis — aŭ imagis, ke mi sentas — la aleston de la spirito de la ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de niaj ambaŭ animoj. Kial ne? — mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun ni nomas morto? . . . Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia, malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan manon de mia David.

— Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al La Cala kaj meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris, mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan vizaĝon. — Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja multe pli nobla, feliĉa homo? — mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi? Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera, malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom, mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen, ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank’ al Dio, tiu iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li, kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon, mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al li — David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon. Jam mi tre timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.

— Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.

— Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan je sunleviĝo.

— Mi jam aŭdis pri tio.

— Efektive?

— Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la difinita viktimo . . .

Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:

— Kio? — li ekkriis, — kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel mallonga tempo?

Ridetante Leonardo respondis:

— Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi petas.

— Mi nun volas nur aldiri, ke — feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio scias — prosperis al mi, dank’ al kelkaj oportunaj cirkonstancoj, sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis, kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj kaj plej ĵaluze gardataj konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, padre Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco. La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe, havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon. Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias. — Rigardante sian poŝhorloĝon, li diris:

— La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian interparoladon ĝis post la ludota dramo.

Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu mallaŭte frapis la pordon.

— Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro Marston?

— Kompreneble.

— Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.

En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj, ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan, malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis. Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon, la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre, staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per sombreroj kaj serapoj, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako kun Leonardo, ekparolis:

— Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon, sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.

Padre Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li. Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:

— Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon. Lasu, mi petas, pledi por ni la granda graveco de nia entrepreno ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.

La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:

— Erari estas homaĵo; pardoni — diaĵo.

La alia aldiris:

— Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.

Ridetante kaj kore premante la manon de padre Alano, Leonardo respondis:

— La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj memorindan aventureton.

Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva anahuac’a lingvo.

— Ho, Lucia, — Maria ĝemis mallaŭte, — kiel mi povos tiel perfidi mian karan patron!

Ĉe tiuj vortoj padre Alano sin turnis kaj alpaŝis al la malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran regecon super ordinaruloj:

— Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura. Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro li nepre plenumiĝos.

La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj kisinte lian manon, ŝi plorpetis:

— Indulgu lin, padre, li estas nobla viro, sed li agas sub la malbona influo de la Totonac’aj pastroj.

Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la padre. La silenta respondo de Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li sufiĉe divenis ilian signifon.

Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill kaj padre Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas. — Precipe kontraŭuloj religiaj, — li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la bruna sutano, — devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.

La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn, rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:

— Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli, ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.

Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:

— Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma Teocalli. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj, libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de — Dio scias kiom da jarcentoj. Malantaŭ la Teocalli, kaŝita en arbareto, troviĝas kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan statuon de Quetzalcoatl, solena, Buddha-simila figuro, sidanta kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de Tezcatlipoca, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj de Huitzilopochtli, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria, tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn trovotajn ĉi tie.

— Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi scias, kie okazos la oferbuĉo?

— Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi. Aŭskultu! — li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per la okuloj la preskaŭ-mallumon, — la muziko komenciĝas. Ni devas ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke da minutoj.

El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto, la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado, alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.

Padre Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone kaŝita ĉagreno de la hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato, donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon por kontraŭstaro.

Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro, kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego, ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj. La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj, la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra, altatona voĉo en anahuac’a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj svingado de la torĉoj.

Subite la supera ĉefpastro — tia sendube li estis — haltis, sin turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo, staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta, per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj de Quetzalcoatl, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.

Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo Tetzcatlipoca, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn, kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa, polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj solene kantis recitative.

Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj monaĥoj: — Ankoraŭ ne, sinjoro. — Li singarde fortiris la kurtenon kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.

Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, padre Alano elpaŝis el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li ekkriis dramece:

— En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!

Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al padre Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:

— La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de niaj prauloj, Tloque-Nahuaque, humiliĝas por akcepti memvolajn sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.

— Ĉesigu vian blasfemon! — rediris kun indigno la inkvizitoro, — via diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.

En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua, rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento, kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen, malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro kaj turnis sin por forporti lin.

La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin; efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.

Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:

— Ho, Juan, mia Juan!

Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove, sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno. Nun, ĉe la vido de sia filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li ekparolis:

— Perfidita de mia propra filino — mia sola infano! Tio kompletigas la sortobaton.

Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren, preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la templo en la senlima spaco, li diris solene:

— Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl, kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian gloran, dian estaĵon.

Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.

Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ ĝi estis malbela sonĝo.


Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la hacienda dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte interparolantaj kaj okupitaj de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj ektuŝetis per la lipoj lian manon.

La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis, kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ amperfida voĉo diris:

— Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston? Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.

— Eble vi estas prava, mia bona flegistino, — lace respondis la resaniĝanto, — sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre urĝaj aferoj vokas min hejmen.

— Vere? — La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi konsciis. — Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj radioj de la suno.

— Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi estis tiu . . . feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian vivon.

Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne. Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino, kaj lia vizaĝo, kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin pri nekonvenaĵo, li diris penteme:

— Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.

Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj, alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:

— Certe ne. Nur . . . kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko, sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro afabla por virinoj, tamen sincera.

Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon, kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.

Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol kutime, diris:

— Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus . . . sed, negrave.

Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo. Divenante liajn pensojn, li diris milde:

— Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi Anglujon?

Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo parolis plue:

— Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine — kiu scias? — malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.

La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja, dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon. Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:

— Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.

— Eĉ ne tiam, — rediris la malgajulo. — Krom la kontenteco, kiun liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj, mi jam ne serĉas feliĉon. — Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj parolis plue: — Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj sindonemecon, kiuj — mi dolore ĝin sentas — min kovras per honto. Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe sukcesos.

Leonardo malgaje skuis la kapon:

— Malfeliĉe, — li diris, — mi povas pretendi nenian influon sur fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon, se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos, ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo? — Trankvile kaj konfideme Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento li aldiris:

— Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!

Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila, natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si, kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:

— Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre venos tuj post ricevo de via telegramo.

— Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?

Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro ĉe lia flanko ekĝemetis.

— La vojoj de la homa vivo, — li diris, — ofte deflankiĝas per etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo. Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek jaroj: „La Filino de la Faraono“ de granda germana verkisto, Georgo Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.

— Tamen, kelkfoje.

— Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko, kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post kelke da tagoj por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble, ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas sincera.

  1. Envenu!