Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj (Fervoja Esperantisto, Septembro-Oktobro 1913)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj.
Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj.

La famekonata eltrovinto de la maŝinaj instalaĵoj por hejtado de la lokomotivoj per torfa pulvoro, maŝininĝeniero Hj. de Porah, de la fervojara administaro de Stockholm al Roslagens faris paroladojn la 27-an de marto en Stockholm kaj la 24-an de aprilo en la 65-a jarkunveno de la « värmlanda » ministunuiĝo. La parolinto atentigis pri la precizaj provoj faritaj de la sveda fervoja ŝtato de la administraro rilate al ordinaraj, aersekigitaj torfpeĉoj, kiuj montriĝis senesperaj. Ne nur la ekonomia rezultato estis maloportuna ; oni ankaŭ ekvidis, ke oni estis devigita pliigi la nombron de la hejtistoj same kiel la nombron de la lokomotivoj. Oni ankaŭ ekvidis, ke ĉi tiu hejtado per torfo kaŭzis vicon da malagrablaĵoj por la presonaro. Sekve de tio oni elpensis, uzi plibonigitajn torfajn produktaĵojn kaj, ĉar torfbriketoj ne estis haveblaj, oni faris provon pri torfa pulvoro. La provo pri torfo kiel brulaĵo sur la linioj de Stockholm al Roslagens estis tiel progresintaj la Novembron de 1912-a, ke oni riskis, instali maŝinon en la regulan interkomunikiĝadon.

Reuss, el Regensburg.

(Daŭrigota).