Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj (Fervoja Esperantisto, Novembro 1913)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj.
Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Torfa pulvoro por hejtado de lokomotivoj
(Daŭrigo).

La lokomotivo uzita por la provoj estis maŝino okoble kuplita por malrapidaj vagonaroj kun la tendro 27 tunojn peza, kun 561 qm. hejtareo, 14 qm. plivarmegilo de Ŝmid 1,1 qm. kradareo kaj 32 klm. de plejrapideco. Pro uzo de la torfa pulvoro oni estis devigita enkonstrui apartajn instalaĵojn, sed kiuj nuntempe ankoraŭ estas tenataj en sekreto, ĉar la « Metala Verkstad » kiu fabrikas la instalaĵojn, ne permesas publikon antaŭ finigo de la afero pri la patento. Oni nur povas diri, ke la hejtado estas aŭtomata kaj ke oni povas enkonstrui ilin en la ekzistantajn kaldronojn de la lokomotivoj ne transformante ilin. La supre priskribita maŝino trakuris de tiu tempo proksimume 5000 km. en regula funkciado sen malfunkciadoj, kaj kaŭze de ĉi tiuj provoj rezultis, ke la instalaĵoj estas tute sendanĝeraj. La provo, kiel oni povas imagi, ankaŭ montris, ke pluaj simpligoj kaj plibonigoj estas fareblaj. La rezultintajn spertojn oni ankaŭ volas uzi por du konstruotaj hejtinstalaĵoj de du aliaj privataj fervojaj administraroj.

La provoj okazis sub la kontrolo de maŝininspektoro Stahle de la reĝa voj- kaj akvokonstruaĵa direkcio, sur la linioj Rimbo-Häfverösund kaj Rimbo-Täby tiamaniere, ke la lokomotivo havante la saman fervojhoraron kaj la saman ŝarĝon de la vagonaro estis hejtata la 22-23-an de Januaro per torfa pulvoro kaj la 22-24-an de Februaro per bonaj ŝtonkarboj. La torfa pulvoro estis liverita de la A. B. torffabrikoj en Bäck kaj fabrikata laŭ la metodo de leŭtenanto Ecklund. Malsamaj estis la temperaturoj dum la provaj veturadoj ; ili estis dum la prova veturado pri torfa pulvoro1-6° kaj-18°. Oni estis esperinta havi tagon kun simila temperaturo pri ŝtonkarboj. Sed tia malalta temperaturo ne okazis dum temperaturo de-8°. La cirkonstancoj sekve de tio estis certe multe malfavoraj por la torfa pulvoro. La komparaj provoj, fine okazintaj pri torfa pulvoro kaj ŝtonkarboj kiel brulaĵoj por lokomotivoj donis i. a. jenon :

La atmosferoj tenis sin tre simile, kaj precipe sur linioj kun homogena klinaĵo la premo dum la hejtado per torfa pulvoro estis ĉiam 11,8 kg. La plivarmegigo esti dum la hejtado per torfa pulvoro rimarkinde pli alta ol dum hejtado per ŝtonkarboj, evidente kaŭze de la pli longa flamformiĝo dum la hejtado de torfa pulvoro. Estas rimarkinde, ke la temperaturo de la foririntaj fumgazoj estis pli malaltaj dum la uzo de torfa pulvoro ol dum tiu de ŝtonkarboj (310°-320° C. kontraŭ 340°-360° C.) Plue oni konstatis dum la provado, ke fumo kaj fajrero ne okazis dum la hejtado de torfa pulvoro, pro la preskaŭ tuta fajrokonsumiĝo precipe kontraŭe de la uzo de torfpecoj. Post finita provado la hejtareo de la vaporkaldrono estis ekzamenata kaj oni trovis ĝin tute libera de fulgo kaj inkrustaĵo. La ekspluato de la torfa pulvoro estas kompare al la ŝtonkarboj kiel 1 : 1 1/3, dum la sama komparo pri torfpecoj donis la rilaton 1 : 2. Oni povas bruligi pulvoron almetante ĉirkaŭ 5 % de ŝtonkarboj.

(Daŭrigota).
Reuss, el Regensburg.