Trompo, nebulo, ekbrileto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


TROMPO, NEBULO, EKBRILETO


Kiam mi diras, ke jam ekzistas en Sovetio nova ekspluatanta klaso, tiam mi eĉ ne uzas tute taŭgan terminon; eble la vorto kasto estus pli ĝusta, tial ke nur la filoj, parencoj aŭ amikoj de l’ teknokratoj havas ŝancon eniri la lernejojn, kie oni akiras la necesajn diplomojn por okupi la alte salajratajn postenojn.
En la kadro de artikolo ne eblas bildigi sufiĉe detale la realan situacion en Stalinio. Mi ŝatus almenaŭ, ke la legantoj akiru la deziron informiĝi pri Sovetio per aliaj organoj ol tiuj, kiuj simple diskonigas la oficialan blufon el Moskvo. Kaj tiucele mi menciu tre karakterizan fakton. Antaŭ kvar jaroj s-ro Mercje, unu el la francaj grandkapitalistoj, vizitis Sovetion kaj post sia reveno en Parizon verkis libron pri siaj observoj en tiu lando. Mercje estis teknikulo, kiu kutimas prikonsideri aferojn objektive kaj eĉ sen antaŭjuĝoj. Li konvinkiĝis, ke la liberalisma kapitalismo tendencas al kompleta kolapso, kaj sekve ke ĝi devos trovi aliajn normojn de funkciado ol la ĝisnunajn. Aliel la nuna ekspluatanta klaso pli kaj pli perdos siajn avantaĝojn. Nu, tiu teknikulo eldiris la opinion, ke kun kelkaj modifoj oni povus alpreni kaj apliki la sistemon, kiu funkcias en Sovetio. Tie la direktoroj de fabrikoj ne timas strikojn. La sovetiaj sindikatoj ludas similan rolon al tiu de l’ faŝistaj korporacioj; unuvorte, ĉio estas organizita laŭ maniero, kiu sekurigas la privilegiojn de la teknokratoj. (La vorto "teknokrato" ne troviĝas en "P.V.". Lanti celas tiujn, kiuj regas super la tuta ŝtata aparato. Red. de "S-ulo").
En Sovetio regas ruĝa faŝismo, funkcias ŝtatkapitalismo, sed la emblemo de la regno estas la martelo kaj la falĉileto. Al tiuj du objektoj nun povas enplektiĝi la hokokruco, kiel simbolo de la amikiĝo inter la bruna kaj ruĝa faŝismoj. Iafoje oni kredas sonĝi, kaj malfacile oni imagas tian situacion. Por klarigi al si la nunan sintenon de Kominterno, necesas kompreni, ke jam de dek jaroj ĝi fariĝis nur propagandaparato por nacipolitiko de Stalin. Ĉiuj grandaj ŝtatoj elspezas konsiderinde por sia propagando eksterlanda. Stalin, tre lerte, utiligas tiucele la naciajn sekciojn de Kominterno, t.e. la kompartiojn.
Kvankam mi neniam estis tute ortodoksa marksisto, tamen mi apartenis al la franca kompartio ekde ĝia fondiĝo ĝis 1928. Tiun jaron Stalin deklaris en iu kongreso, ke oni povas konstrui socialismon en unu sola lando, kiam ĝi estas tiom riĉa kaj vasta, kiom estas Sovetio. Ĉe tiu fama deklaro de Stalin, kiu kontraŭas la opinion de Lenin, mi firme konvinkiĝis, ke la esperoj, kiujn la proletaro metis en Kominterno ne plu havas realan bazon. Mi do eksiĝis el la partio kaj de tiam observis kaj notis kun tute malfermitaj okuloj la okazaĵojn en Sovetio. Dum kelka tempo mi emis pensi, ke se Lenin vivus aŭ se Trocki gvidus en Kremlo, anstataŭ sidi en ekzilo, la situacio en Kominterno estus alia. Nun tian iluzion mi ne plu havas. Mi eĉ akiris la konvinkon, ke ne estus granda diferenco, se Trocki diktatorus anstataŭ Stalin. La fama ekzilito, cetere mem havas sian parton de respondeco en la sovetiaj okazintaĵoj. Kiam li ordonis, ke oni pafadu al la ribelintaj maristoj el Kronŝtad, kiuj simple volis, ke la sovetoj funkciu libere, demokrate kaj ne estu nur aparatoj en la manoj de l’ kompartio, tiam la eks-estro de l’ Ruĝa Armeo faris la unuan paŝon direkte al la starigo de ruĝa faŝismo…
Mi eĉ eltrovis antaŭ kelkaj monatoj, ke Lenin mem povas esti rigardata kiel la spirita patro de l’ faŝismo. En 1904 li ja skribis jenon: "Oni devas identigi la individuon kun la amaso, la amason kun la partio, la partion kun la ŝtato".
Musolini, Stalin kaj Hitler tre sukcese aplikis tiun belan principon!…
Mi ne dubas pri la sincero kaj honesto de l’ fama marksisto, kies enbalzamigita kadavro kuŝas en maŭzoleo, staranta en Moskvo. Sed mi konvinkiĝis, ke la senetikeca Historia Materialismo ne liveras al la laboristaro, al la homoj, kiuj celas pacon kaj bonstaton en la Mondo, taŭgan fundamenton ideologian. La okazintaĵoj el la 20 lastaj jaroj pruvas tion tute klare. La laborista kaj revolucia movado devas trovi alian vojon ol la ĝis nun sekvitajn.
Nunepoke la homaro palpe baraktas en nebulo. Neniu stelo montriĝas; neniu aŭtoritata voĉo aŭdiĝas por eldiri la vojon irendan. Eĉ seniluziiĝintaj homoj reiras al malnovaj superstiĉoj. La scienco kaj tekniko faris mirindajn progresojn, sed la homa menso ne progresis paralele; ĝi malfruas je unu jarcento kaj en tio grandparte kuŝas la ĉefa kaŭzo de l’ nuna ĥaoso en la homaj interrilatoj.
Mi ne pretendas esti eltrovinta savan vojon, sed mi kredas, ke ĝi almenaŭ devas konsisti el la sintezo de religieco (ne dogma) kaj racieco. Firme konvinkita mi estas, ke la Marksista, Lenina vojo estas grandparte erara. La homoj ne liberiĝos memvole oferante sian individuan liberon al "fera disciplino" partia. La libero estas unu el la kondiĉoj de l’ homa digno. La bolŝevistaj gvid- kaj regprincipoj eble taŭgas por socioj el formikoj, el termitoj, sed ne por homaj socioj.
Aliparte, necesegas, ke la homeco superregu la naciecon. Oni ne diru, ke tio estas neebla. Jam dum kvar jaroj mi spertas tra la mondo, ke oni povas amikiĝi kun homoj el ĉiuj landoj, el ĉiuj rasoj. Sed tiucele necesas funde posedi komunan lingvon nenaciecan. Tia lingvo ekzistas ja de 50 jaroj. Ĝi nomiĝas Esperanto kaj jam havas relative riĉan literaturon. Tiu lingvo estas mia preferata kaj plej ofte uzata esprimilo. Kiam, ie ajn tra la mondo, mi troviĝas inter miaj samlingvanoj, tiam mi sentas min hejme. Estas mia plej granda ĝojo intima, konscii, ke per tia konduto mia, mi havas nenian respondecon en la naciecaj frenezaĵoj, kiuj konkrete aŭ latente minacas ĉie la homaron.
Estus eraro kredi, ke ĉiuj esperantistoj havas saman spiritostaton kiel mi. Esperanto per si mem estas nur ilo, kiun oni povas utiligi por bonaj aŭ malbonaj celoj. Same kiel aeroplano povas esti utiligata por transporti bombojn aŭ kuracilojn. Sed por mia sennacieca idealo, esperanto, universala lingvo, estas nepre necesa, kvankam ne sufiĉa.
Mia migrado tra la mondo estas giganta pruvo pri la reala forto kaj taŭgeco de nia movado. Ekzistas neniu neceso malesperi pri tiu movado, kvankam la milito terure obstaklas ĝin.
Karaj k-doj, fidelaj S.A.T.-anoj, mi varme salutas vin ĉiujn.

Via E. Lanti.
("Sennaciulo", aprilo 1940)