Viva lingvo artefarita: Esperanto
Gesinjoroj.
La Ĉilia Esperanto-Ligo petis, ke mi faru paroladon pri la temo: artefaritaj lingvoj. Post ia ŝanceliĝo mi konsentis. Tamen mi havas neniun titolon, kiu rajtigas min aŭtoritate pritrakti temon antaŭ distinginda publiko. Lingvisto mi ja ne estas kaj eĉ malpli poligloto. Kompatindan nekapablon mi havas rilate al lingvolernado. Jam de unu jaro mi estas en Sud-Ameriko kaj tamen ne eblas al mi konversacii en hispana lingvo. Mi nur povis akiri sufiĉan scion por legi viajn ĵurnalojn kun ofta uzo de vortaro. Per la okuloj mi do iom scias vian lingvon, sed ĝi restas fremda al miaj oreloj kaj lango. La samon mi povas diri pri la angla lingvo, kvankam mi vivis dum preskaŭ du jaroj en Aŭstralio kaj en Nov-Zelando. Mi konfesas al vi, ke iafoje mi sentas ian kolereton ĉe la konstato, ke homoj uzas malsamajn vortojn kaj sonojn por nomi samajn objektojn – dum la samaj bestoj el la tuta mondo blekas same. Ili do tiurilate superas la homojn…
Kredeble la poliglotoj fieregas pro tio, ke ili povas esprimi la saman penson per pluraj lingvoj. Se kelkaj hazarde troviĝus en tiu ĉi ĉambrego, mi petas al ili pardonon, sed pri plurlingveco mi emas konsenti la opinion de Frederiko Niĉe (Nietzsche):
"La lernado de pluraj lingvoj plenigas la cerbon per vortoj, anstataŭ per faktoj kaj ideoj; tamen, tiu organo, ĉe ĉiu homo, povas enteni nur limigitan kvanton da enhavo."
La fama kriminalisto itala Lambroso samopiniis tiurilate. Li ja skribis:
"La lernado de lingvoj estas preskaŭ ĉiam elspezo de intelekta energio, kiu neniel perfektigas la rezonkapablon."
Gesinjoroj. Mi jam diris sufiĉe, por ke vi nun ne atendu aŭdi disertadon pri apartaj kvalitoj de naturaj aŭ artefaritaj lingvoj. Kaj tamen mi devas pravigi mian ĉeeston antaŭ vi, ĉi tiun vesperon. Temas ja konvinki vin pri la reala ekzisto de viva lingvo artefarita.
Se mi estas ĝuste informita, antaŭ kelkaj jaroj, en ĉi tiu sama loko, iu profesoro demonstris, ke idiomo artefarita ne povas esti vivkapabla. Sendube vi konas la anekdoton pri Diogeno, la cinikulo, kiu ekmarŝis, aŭdante disĉiplon de Parmenid, neanta la ekziston de moviĝo en la mondo. Nu, se mi ĉeestus la menciitan paroladon, mi ne ekmarŝus kiel la fama filozofo greka, sed certe ne povus deteni min ekkrii en esperanto mem mian proteston kontraŭ pure teoria aserto, kiu malatentas la faktojn.
Mi scias, ke estas malbonguste paroli pri si mem. Bonvolu do indulgi min, se tion mi tamen faros. Sed la sola pravigo pri mia ĉeesto antaŭ vi estas iel atesti per mia propra ekzemplo, ke esperanto estas viva lingvo, parolata kaj skribata en ĉiuj mondpartoj. Eksciu do, ke post dudekjara praktikado tiu lingvo fariĝis al mi pli familiara ol la franca, mia lingvo gepatra. En ĉi tiu momento mi preskaŭ havas la impreson paroli fremdan idiomon. Cetere mi intencis paroladi en esperanto kaj petis al la estraro de Ĉilia Esperanto-Ligo, ke oni aranĝu la aferon tiel, ke mia teksto estu tradukota en hispana lingvo. Oni rebatis al mi, ke en Santiago estas multaj personoj, kiuj komprenas la francan lingvon kaj mi ne insistis en mia intenco uzi mian preferatan idiomon. Ĉu mia cedemo estis prava aŭ ne, nun mi ne scias…
Prezentu al vi, ke esperanto estis mia lingvo hejma dum 11 jaroj. En Paris mia kunulino estis angla esperantistino. Ni kutimis lui al esperantistoj unu ĉambron de nia apartamento; tiel ke vivis kun ni laŭvice aŭstro, bulgaro, japano, svedo kaj germano. Ĉi tiu lasta estis nia gasto dum 5 jaroj. Tial en mia hejmo aŭdiĝis nur esperantaj paroloj. Plie, mi tiam kutimis esti for el Francio almenaŭ du monatojn ĉiujare. Mi do povis viziti ĉiujn landojn de Eŭropo. Ĉie mi trovis geesperantistojn, por helpi kaj gvidi min. Kaj se mi aldonos, ke jam de 4 jaroj migras mi de kontinento en alian kontinenton, kaj havante rilatojn nur kun esperantistoj, vi certe komprenos, ke la artefarita lingvo povis kvazaŭ penetri en mian karnon, tiagrade, ke mi fariĝis ĝismedola esperantisto; kio rajtigas min aserti, ke esperanto estas viva lingvo.
Gardu vin kredi, ke mi estas eksterordinarulo. Fakte, tra la mondo jam ekzistas kelkaj dekmiloj da personoj, kiuj flue parolas esperanton; almenaŭ 150 000 povas ĝin legi kaj skribi sen tro granda peno. Kaj ĉi tiuj lastaj povus facile akiri kompletan scion de la lingvo, se vivcirkonstancoj devigus ilin tion fari. Ekzistas jam infanoj, kies gepatra lingvo estas esperanto. En 1928, mi ja konatiĝis en Germanio kun kvinpersona familio en kiu la artefarita lingvo estis ĉiam uzata hejme.
Kiel ĉefan pruvon, ke esperanto estas viva lingvo, mi mencios okazintaĵon, kontrolebla per dokumentoj kaj kiun mi travivis en Amsterdam dum la jaro 1931-a. Sennacieca Asocio Tutmonda (organizo, kiun mi fondis en 1921) okazigis en tiu urbo sian 11-an kongreson. Ĉeestis 400 personoj el 25 diversaj landoj. Inter la ĉeestantoj troviĝis relative forta malplimulto, kiu opoziciis al la Plenum-Komitato de la organizo. Pluraj ĵurnalistoj venis en la kongresejon, por tie observi, kiel elmontriĝos kongreso de esperantistoj. Laŭ tio, kion oni raportis al mi, tiuj informistoj pensis ke la kongresanoj simple legos sian paroladon, aŭ papage eldiros ĝin, post parkerado. Sed certe ĉio ĉi tio estos malbrila kaj senviva…
Sendube vi demandas vin, kiaj estis la temoj, kiuj povis tiaokaze ebligi pasie vivajn diskutojn. Necesas do, ke vi sciu ke S.A.T. ne estas organizo, celanta nur la propagandon de esperanto. Ĝi ĉefe havas kiel taskon uzadi ĝin praktike por unuigaj celoj de universala interfratigo. Laŭstatute, S.A.T. estas malferma al ĉiuj esperantistoj, kiuj, laŭ diversaj vojoj, celas starigi pacon kaj juston inter la homoj. Vi do ne miros eksciante, ke en tiu asocio troviĝas homoj el diversaj tendencoj politikaj. Nu, en tiu epoko la esperanta movado estis tre prospera en Sovetio. En 1931, la taktiko el Moskvo ne estis tiu de l’ Popolfronto, kiel ĝi ekzistas nun en via lando. Tiam la ortodoksaj komunistoj, t.e. la Stalinanoj, havis kiel instrukciojn "bolŝevistigi" ĉiujn organizojn, al kiuj ili apartenas. Estis do tute normale, ke la komunistaj anoj de S.A.T penadu, por meti ĝin serve al la Moskva politiko. Prave aŭ malprave, mi kaj la aliaj respondecaj gvidantoj de la Asocio estis senhezitaj kontraŭuloj de la Stalina strategio…
Nun vi povas prezenti al vi la atmosferon de la kongreso: la diskutoj estis ekstreme vivecaj kaj pasiaj. Iafoje en la du partioj kelkaj anoj tro ardaj interŝanĝis kolerajn atakparolojn. Tial la ĉeestantaj ĵurnalistoj estis tre forte impresataj per tia sceno. Ĉiuj konvinkiĝis, ke esperanto estas viva lingvo!… Iu el ili eĉ malicete raportis en sia gazeto, dirante, interalie: "Ne povas esti dubo, ke esperanto estas viva lingvo; mi aŭdis kongresanojn, kiuj insultis sin reciproke…"
Mi ne kuraĝus aserti, ke estas dank’al tiu kongreso kaj al la ĵurnalistaj raportoj, ke la esperanta movado estas tre prospera en Nederlando. Sed estas fakto, ke en tiu landeto la esperantista organizo laborista nombras pli ol 5 000 anojn. En tiu anguleto el Eŭropo certe troviĝas almenaŭ 15 000 esperantistoj.
Se mi ne timus trouzi vian atenton, mi povus mencii multe da similaj faktoj, kiuj pruvas pli bone ol ĉiu ajn teoria disertado, ke, post 53-jara ekzistado, esperanto reale fariĝis viva lingvo. Konvenas tamen, ke vi eksciu pri la ekzisto en ĉiuj landoj de almenaŭ unu organizo, kies celo estas diskonigi kaj instrui esperanton; plie, ekzistas 4 inter naciaj organizoj: Universala Esperanto-Asocio, Internacia Esperanto-Ligo, Katolika Unuiĝo kaj S.A.T., pri kiu mi jam parolis. La esperanta Biblioteko enhavas proksimume 5 000 volumojn. Verkoj de Dante, de Gete (Goethe), de Moljer (Molière), de Puŝkin, de Ŝekspir (Shakespeare), de Strindberg ktp, ktp. estas tradukitaj en esperanto. Mi mem tradukis Kandid de Volter. Pri tio mi kredas menciinda jena fakto. Kiam mi estis en Japanio, tiam oni montris al mi japanlingvan eldonon de tiu sama verko. Jen banalaĵo! vi eble pensas. Jes, sed malpli banale estas, ke la tradukinto konfesas en sia antaŭparolo, ke la esperanta eldono tre helpis lin kompreni plurajn frazojn el la originalo…
Volter mem diris: "Unu el la plej egaj malfeliĉaĵoj en la vivo estas la multlingveco". Se hazarde la animo de l’ fama verkisto filozofa migrus en la Niponan imperion, kaj se ĝi povus kompreni la menciitan antaŭparolon, certe granda estus ĝia ĝojo ĉe la konstato, ke universala lingvo, artefarita kaj tamen viva, helpis al regatoj de l’ Mikado kompreni la ironion el Kandid.
Prave diras italoj: Traduttore, traditore (tradukisto, perfidisto). Povas esti, ke mi mem iom perfidis al Volter; sed tion mi certe faris en malpli alta grado ol ĉiuj, kiuj tradukis liajn verkojn nacilingve. Rajtigas min tion diri la atesto de esperantistoj, sciantaj la francan lingvon, kiuj komparis mian tradukon kun tiuj ekzistantaj en ilia respektiva lingvo nacia. Ekzemple, profesoro "Wajsblum" el Varsovio, skribis al mi jenon en ĉi tiu 16-paĝa letero:
"Mi konas Kandid-on en la originalo kaj en du bonegaj tradukoj (pola kaj germana), sed mi konfesas sincere: mi estis mirigita pro la laŭvorteco kaj samtempe – se oni povas diri – laŭspriteco de la esperanta traduko. La tuta subtilo kaj ĉarmo de l’ franca prozo el la 18-a jarcento konserviĝis en nia lingvo, dum en la aliaj ili estas ĉiam nur pala rebrilo".
Nu, ĉu do la fakto, ke la artefarita esperanto povis sukcese konkuri kun la pola kaj germana lingvoj ne estas plej certa pruvo, ke ĝi estas la racia solvo al la problemo pri forigo de la lingvaj baroj inter la popoloj?
Mi ankaŭ tradukis filozofian eseon de la belga profesoro Paŭlo Ĵil (Gilles): Skizo pri filozofio de la homa digno, kaj mi kredas esti fidele transdoninta la penson de la aŭtoro.
Inter la malmultaj libroj, kiujn mi kuntrenas dum mia migrado, jen La Sankta Biblio, tradukita de Zamenhof, la aŭtoro mem de esperanto; jen La Komunista Manifesto en sia tria eldono; jen La Maksimoj de La Roŝfuko (Rochefoucauld); jen Kontrakto de la Ligo de Nacioj kun komparaj tekstoj en angla kaj franca lingvoj; jen Al Eterna Paco de Kant; jen Monadologio de Lejbniz. Krome, jen japana revuo, kiu anoncas la aperon de la kvina volumo de historio pri la Imperio de la Leviĝanta Suno, kiu festas nunjare la 2 600-an datrevenon de sia stariĝo – se ne mensogas la tradicio…
Mi menciis al vi nur tradukojn, sed ekzistas ankaŭ originalaj verkoj, kvankam en malpli granda proporcio. Nun la vivo de homo ne sufiĉus por legi ĉion, kio jam aperis en esperanto, kune kun tio, kio daŭre aperas.
Kaj, ĉar mi prenis kiel taskon pruvi al vi nur per faktoj la vivantecon de esperanto, mi volas bonuzi la okazon, montri al vi ĉi tiun gravan revuon "El Auto Argentino", kiun hodiaŭ mem mi ricevis el Buenos Aires, kaj en kiu troviĝas artikolo, tradukita al esperanto kaj unue aperinta en la ĉina revuo Voĉoj de Oriento.
Estas menciinde, ke en ĉi tiu revuo troviĝas ankaŭ portreto kaj intervjuo je profesoro G.F. Nikolai, kiun vi sendube konas, ĉar li instruas en via Universitato. Nu, antaŭnelonge mi ricevis de tiu fama aŭtoro de Biologio de l’ Milito leteron el kiu mi citu almenaŭ frazon, kiun mi substrekis per ruĝa krajono:
"La celojn de la esperantistoj mi konas kaj tutkore aprobas." En alia parto de sia letero s-ro Nikolai diras, ke li scipovas legi esperanton. Se okaze la aŭtoritato de famuloj povus favore influi sur vin, mi povas mencii, ke Henriko Barbus (Barbusse), Romen Rolan (Romain Rolland), la glore fama scienculo Alberto Ajnstejn (Einstein), inter aliaj, bonvolis siavice esti honorprezidantoj de kongresoj de S.A.T. En 1926, nia organizo okazigis sian Sesan Kongreson en Leningrad kaj tiam eĉ la tiama popolkomisaro Lunaĉarski konsentis ankaŭ esti ties honorprezidanto.
Ĉar mi menciis la nomon Barbus, vi permesu, ke mi citu unu el liaj multaj diroj, favoraj al la lingvo universala: "Esperanto estas la A, Bo, Co de la internaciismo…"
Tiaokaze mi ne povas deteni min diri, ke se la fama verkisto parolis prave, tio signifas, ke li mem estis analfabeta internaciisto, ĉar li ne ellernis tiun lingvon. Kaj ĉiuj anoj de la diversaj Internacioj, kiuj ne estas esperantistoj, ankaŭ estas tiurilate analfabetaj.
Se tio ne estus ekstertema, mi povus longe priparoli kritike tiun fakton kaj montri ties bedaŭrindajn konsekvencojn. Mi nur diros, ke estas ĉiam preferinde atenti la farojn de homoj ol iliajn dirojn. Faktoj estas pli konvinkaj ol paroloj. Verba movent, exempla trahunt (paroloj emocias, ekzemploj altiras), diras latinistoj. Kaj, rilate al la teorioj, kiuj malatentas la faktojn, mi anticipe diru, ke ili estas nur vana ĵonglado pervorta.
Esperanto estas viva lingvo. Tamen, malgraŭ ĉiuj faktaj pruvoj, kiujn oni povas kolekti, la plimulto el la lingvistoj daŭre neas la eblon starigi universalan lingvon. Ekzemple, en la tre serioza ĵurnalo franca "Le Temps" (La Tempo), n-o de la 28-a de februaro 1940, oni povis legi frontpaĝe jenon:
"Scienculoj demonstris, ke lingvo komuna al ĉiuj homoj estas ĥimero kaj ke la multlingveco estas nepre necesa. Ili plie demonstris, ke lingvo konsistigas per si mem propran organismon, kiu fidele spegulas la apartan karakteron de l’ popolo, kiu ĝin parolas, kaj kiu, siaflanke, reagas laŭ decidiga maniero sur la disvolviĝon de la spirito de tiu popolo."
Eble ne ĉio estas erara en tiu aserto. Laŭ mia propra sperto volonte mi konsentas, ke la praktikado de iu difinita lingvo povas influi sur la menson de ties praktikantoj. Kaj tial ke ĉiuj naciaj lingvoj estas plenaj je mallogikaĵoj kaj ridindaj esceptoj, eble estas kelkrilate pro tio, ke la mondhistorio plenas je krimoj kaj frenezaĵoj. Kaj oni sekve povas sin demandi, ĉu la praktikado de simpla kaj racia lingvo, kia estas esperanto, ne havos bonan influon sur la evoluon de l’ homaro?
Sed nun ne temas pri tio kaj mi ne volas tro paradoksumi. Mi ja nur celas konigi al vi la ĝeneralan opinion de lingvistoj, nome, ke ĉiu lingvo konsistigas per si mem vivan organismon kaj sekve, ke la pretendo artefari lingvon iel similas al la provoj retorte krei vivan estaĵon.
Tiun tezon, ekzemple, defendas d-ro Albert Doza (Dauzat) en sia verko "La Philosophie du langage" (Prilingva Filozofio) nove aperinta en 1927; same profesoro J. Vendries en "Le Langage. Introduction Linguistique à l’Histoire" (La Lingvoj en la Nova Eŭropo), eldonita en 1918, li dediĉis tutan ĉapitron al la artefaritaj lingvoj kaj el ĝi mi citos tre karakterizan ateston pri esperanto:
"La eblo starigi artefaritan lingvon, facile lerneblan, kaj la fakto, ke tiu lingvo estas utiligebla, estas pruvitaj per la praktiko. Vana estas ĉiu teoria diskutado: esperanto funkciis."
Kaj li klarige aldonas:
"Lingvo estas socia institucio tradicia. La volo de l’ homo senĉese intervenas en la lingvo."
Sed mi ne volas trompi vin kaj do ne kaŝos, ke ne senrezerva estas la aprobo de l’ fama lingvisto. Ekzemple, li neas, ke esperanto povas havi literaturan valoron. S-ro Meje mortis antaŭ du jaroj. Nu, mi petas pardonon al lia ombro, sed mi asertas, ke li ne sufiĉe zorge viŝis siajn okulvitrojn, kiam li komplezis esploreme ekrigardi al esperanto. Mi ne estas poeto, nek literaturisto, kaj povus kontentiĝi per la atesto de la eminenta scienculo. Sed estas fakto – kaj tion mi persone bedaŭras – ke esperanto estas pli uzata por literaturo ol por tekniko.
Cetere, Zamenhof mem, tuj ĉe la komenco de sia elpensaĵo, ekrajdis Pegason kaj donis al ni poeziaĵojn, iom naivaj, sed emociplenaj, kaj kiuj baldaŭ kaptis la koron de la unuaj adeptoj de la nova lingvo. La Vojo, Ho! mia kor’ estas ankoraŭ nun ŝate deklamataj kaj aŭskultataj en preskaŭ ĉiuj esperantaj grupoj. Kaj la himno La Espero estas kutime kantata ĉe la komenco kaj fino de esperantaj kongresoj.
Mi jam diris mian bedaŭron, ke esperanto ne estas pli uzata por verkoj de scienco kaj flegma racio. Sed la demando ne koncernas miajn preferojn; temas konstati faktojn. Jen unu tute freŝdata. Ĵus aperis ĉi tiu 272-paĝa volumo, Leteroj de E. Lanti, kiu konsistas el leteroj, kiujn mi skribis en diversaj partoj de l’ mondo kaj kiujn eldonis miaj amikoj. Nu, eble netrafe, sed sen ia dubo bonintence, ili almetis, iel antaŭ-parole, relative longan poeziaĵon, kiun dediĉis al mi hungara samideano, kiam mi forlasis Eŭropon.
Pri la literatura valoro de esperanto mi mem ne havas opinion. Sed mi povus citi multe da atestoj favoraj. Jen almenaŭ unu de homo, kiu persone ne timis komplimenti al la Muzoj en la Zamenhofa lingvo mem. S-ro Karlo Boduen (Baudoin), profesoro ĉe la Universitato de Ĝenev (Svisio) skribis interalie jenon:
"En la diskutoj pri internacia lingvo oni ne sufiĉe atentis jenan flankon de la demando: inter la diversaj projektoj ĝi (esperanto) estas la sola lingvo literatura kaj per tio akiris vivon kaj estas vivkapabla. Esperanto realigis ĉi tiun lertaĵon ekvilibri la muzikon kun la algebro, la emociecan esprimkapablon kun la logikeca esprimkapablo…"
Por la personoj, kiuj volus kontroli ĉe la fonto tiun entuziasman ateston, mi aldonu, ke ĝi aperis en la revuo "Clarté" (Klaro), la 17-an de julio 1920. Tiun gazeton eldonis tiutempe Henriko Barbus en Paris.
La fakto, ke esperanto estis ĝis nun pli uzata por literaturo ol por scienco kaj tekniko estas, miaopinie, klarigebla per tio, ke ĝenerale la esperantistoj estas idealistoj, homoj, kiuj revas pri homaro pli bonstata ol la nuntempa, pri senmilita mondo, en kiu regus interfrateco. Mi konfesas, ke tia celo estas vere tre malaktuala; kaj eble tio klarigas, kial la mondlingva movado ne progresas proporcie al la fervoro de siaj adeptoj.
Mi konjektas, ke inter la afabla aŭskultantaro estas kelkaj personoj, kiuj preferus aŭdi, ĉu esperanto estas facile lernebla. Al tiu demando mi respondas: jes kaj ne. Jes, se temas nur akiri la kapablon legi kaj komprenigi sin; ne, se oni celas eltrovi la kaŝitajn trezorojn, kiujn ĝi entenas. Por funde koni esperanton, necesus esti tute forgesinta sian gepatran lingvon; necesas, plie posedi laŭ tre alta grado logikecan, raciecan pensmanieron. Neniu nuntempe scipovas senmanke la artefaritan lingvon. Ties aŭtoro mem ne sukcesis tute senigi sin je la influo de naciaj idiomoj dum la praktikado de sia propra elpensaĵo.
Sed kredeble mi nun emas paradoksumi. Kiu lernas nacian lingvon, tiu ne celas ĝin uzadi pli bone ol ties klgsikuloj. Sufiĉas scii legi iliajn verkojn kaj ĉefe esti kapabla komprenigi sin ĉe hotelo aŭ restoracio, se oni troviĝas en la koncerna lando. Por akiri tian scion de esperanto, oni bezonas dudekoble malpli da tempo.
Antaŭ proksimume dek kvin jaroj, mi legis, ke s-ro Bode (Baudet), tiam prezidanto de la Paris-a Komerca ĉambro, metis en sian poŝon esperantan gramatiketon kun vortareto, kiam li ekveturis al Italio, por ĉeesti, en Milan, konferencon, organizitan kun la titolo Esperanto kaj Komerco. Dum la vojaĝo s-ro Bode dediĉis sian tutan tempon al la lernado, kaj du tagojn poste li povis legi raportojn kaj kompreni preskaŭ ĉion el la esperantaj paroladoj. Mi ne scias, ĉu tio estas tute vera. Je tia "heroaĵo" mi mem ne estus kapabla. Sed mian nekapablon pri lingvolernado mi jam konfesis al vi. Kaj malgraŭ tio, estas fakto, ke mi tamen sukcesis akiri pli perfektan scion de esperanto ol de mia gepatra lingvo. Ne miru vi! Prefere aŭskultu la opinion de la jam menciita lingvisto, A. Meje, pri tiu naciaĵo:
"La uzado de la franca lingvo fare de duonklerulo ridetigas preskaŭ ĉe ĉiu frazo tiujn, kiuj, dank’al sia ĝenerala kulturo kaj al la lernado, kiun ili faris pri la ekzakta signifo de l’ vortoj, scipovas sian lingvon… Necesas ne konscii pri malfacilaĵoj por konsenti sen timtremo skribi kelkajn liniojn en franca lingvo."
Kaj tion diris tiu eminenta fakulo rilate al la francoj mem! Kiom da tempo devas do dediĉi alilandulo, por funde scipovi la lingvon de Volter kaj Anatol Frans (France)? Kaj la samon oni povas diri pri ĉiuj aliaj lingvoj naciaj.
Ĉar intence mi limigas min je faktoj, jen unu tre freŝdata. Ĝi troviĝas en letero skribita en Buenos Aires, la 16an de ĉi tiu monato. Ties subskribinto estas juna komizo. Aŭskultu lian konfeson:
"Kion mi scias, tion mi mem lernis; mi ja vizitis lernejon nur ĝis la tria klaso kaj en provinco, kie instruistinoj ĝenerale ne estas tre kleraj. Poste mi devis helpi miajn gepatrojn kaj nur tre malofte havis la okazon ĉeesti specialajn kursojn. La hispanan lingvon mi malbone skribas kaj parolas; se lastatempe mi iomete kleriĝis, estas dank’al esperanto. Lernante ĝin, mi ja ankaŭ lernis la nacian lingvon."
Ĉu do ne kuŝas en tiu konfeso de simpla homo plej bona pruvo pri la facila lernebleco de esperanto? Kaj ĉu ne estas ankaŭ tre notinda la fakto, ke esperanto helpas lin lerni sian gepatran lingvon? Longan komenton mi povus fari pri tiu lasta punkto, se tio ne estus ekster la kadro per kiu mi limigis min. Kaj se iu inter la aŭdantaro havus la plej etan dubon pri la aŭtentiko de ĉi tiu dokumento, li povas sin turni al mia korespondanto, Johano Sabate, Gazcon 1454, Buenos Aires.
Tiaj faktoj estas grandnombraj. En Francio pluraj laboristoj faris al mi similan konfeson; kaj mi povis rimarki, ke ili uzis esperanton pli korekte ol la francan lingvon.
Sin bazante sur tiaj kaj similaj faktoj, oni rajtas aserti, ke se la lernado de fremdaj lingvoj estus ĉie anstataŭata per tiu de esperanto, rezultus de tio grandega ŝparo da tempo kaj energio kaj tre profitus la homa interkompreniĝo.
Kial do tia simpla kaj racia solvo ne ankoraŭ sin trudis? Mi ne estus embarasata, por respondi tiun demandon, sed tio postulus relative longan priparoladon kaj ĝi estas ekster mia temo. Mi ja celis nur pruvi, ke esperanto estas viva lingvo, kaj mi kredas esti farinta tion pli-malpli konvinke…
Kaj nun ne demandu min, ĉu mi kredas je la definitiva sukceso de mia kara lingvo. Por mi, persone, ĝi jam venkis, ĉar de kvar jaroj mi rilatas nur kun esperantistoj. Per esperanto mi akiris geamikojn, ĉie, kien mia migremo puŝis min. Se mi ne timus paroli tro paradokse, mi konfesus mian maloftan nedeziremon, ke ĉiuj homoj parolu esperanton. Ial mi ja preferas, ke la esperantista popolo, dislokita tra la tuta mondo, konsistu ĉefe el idealistoj, similaj al mi, kiu tre ofte havas la senton esti naskiĝinta tro frue en tro malnova mondo…
Mi eĉ konfesos al vi, ke en ĉi tiu milita tempo mi preskaŭ bedaŭras esti esperantisto. Mi havas geamikojn en Danio, Norvegio, Britio, Germanio, Italio, Japanio ktp. – eĉ en Francio!… Se mi ne estus lerninta la artefaritan lingvon, estas tre verŝajne, ke da ili mi havus nur en ĉi tiu lasta lando, kie mi hazarde naskiĝis kaj edukiĝis, kaj sekve timus kaj kompatus nur pri francoj. Tio verŝajne ŝajnas al vi nekredebla, nekomprenebla, sed estas nur iaj provincoj de mia patrio Esperantio.
Se troviĝas inter vi idealistoj – kaj pri tio mi ne volas dubi – kiuj deziras akiri la esperantan civitanecon, tiuj eksciu do, ke oni povas lerni esperanton eĉ sen la helpo de instruisto. Mi mem lernis ĝin ĉe la fronto dum la milito el 1914-18 – kiu devis esti la lasta… Kiam mi estis mobilizita, tiam mi kunportis en mia dorsosako lernolibron kaj vortaron, kaj ĉirkaŭ la fino de 1915 mi jam povis korespondi en esperanto.
Tiu lingvo havas vere mirindan econ: du homoj, loĝantaj antipode unu de la alia, kiuj lernis ĝin nur per libroj, povas tamen interkompreniĝi, se hazarde ili renkontas unu la alian. Ĉar mi alprenis kiel metodon argumenti nur per mencio de faktoj, mi finos, konigante al vi unu, kiun vi povos tuj kontroli. Mi ekvidas inter la aŭskultantoj iun, kiu ne komprenas mian nunan paroladon, nome s-ron Garcia. Ĝis antaŭ ses monatoj, tiu junulo neniam havis la okazon paroli en esperanto kun fremdulo. Nu! kiam mi venis en Santiagon kaj renkontis lin, tiam ni tuj povis interkompreniĝi.
Estimataj aŭskultantoj, bonvolu permesi, ke mi traduku mian diron al s-ro Garcia, kaj poste li mem povos atesti, ĉu mi diris aŭ ne la veron.
(S-ro Garcia ekstaris kaj hispanlingve konfirmis la diron).
Gesinjoroj! mi preterlasis fari historian skizon pri la multaj artefaritaj lingvoj. Tio tamen estus al mi tasko tre facila, kaj mi povus senpene alpreni sintenon de erudiciulo. Mi volis limigi min nur je la mencio de esperanto, tial ke ĝi fakte estas la sola, kiu sukcesis fariĝi viva. Mi menciu tamen Volapukon, kiu vivetis dum kelkaj jaroj kaj mortis en 1884, tial ke la sperto montris, ke ĝi ne estis tute taŭga. Male, evidentiĝis, ke esperanto perfekte solvas la problemon pri tutmonda interkompreniĝo. Ĉiuj lingvaj projektoj, kiuj naskiĝis post esperanto, restis nur… projektoj. Oni ne malkovras dufoje Amerikon…
Konvenus, ke mi priparoletu la strukturon de la lingvo elpensita de d-ro Zamenhof el Polio. Tion mi tamen ne faros, tial ke mi ne devas trolongigi mian paroladon, kaj precipe tial ke tia priparolo iel ŝajnas al mi superflua. Se inter vi kelkaj personoj konvinkiĝis pri la utilo de universala lingvo, tiuj havas kiel devon lerni esperanton. Tion farante, ili mem konstatos ties simplon, regulecon, logikecon kaj senliman kapablon je termina pliriĉiĝo.
Kiel mi diris al vi komence, jam de 4 jaroj mi estas for el Francio, kaj la lingvo de la lando, kie mi naskiĝis, preskaŭ fariĝis fremda al mi. Kaj – ĉu tio estas konfesinda? uzante nun nacian lingvon, mi spertas senton, kvazaŭ mi pekas; mi kredas aŭdi riproĉojn de la anoj el mia regno ideala Esperantio.
Tamen la franca lingvo ludis dum longa tempo la ĉefan rolon en la internaciaj rilatoj, ĉefe sur la diplomatia kampo. Sed forpasis tiu lingva hegemonio. Ĉe la Ligo de Nacioj, en Ĝenev, kaŝa lukto okazis inter la angla kaj franca lingvoj. Kaj el tio oni povas konkludi, ke neniu nacia lingvo povas esti akceptata kiel internacia – krom se la brit-usona imperialismo konkerus definitive la tutan mondon…
Restas al mi nur danki vin pro via atento kompleza. Estu tamen aldonite, ke mi estas preta respondi al la demandoj, kiujn eventuale vi dezirus fari.