Universo 1910-06/Firmo Hachette kaj Esperanto
Krom kelkaj libroj eldonitaj diversloke, preskaŭ ĉiuj unuaj esperantaj verkoj estas presitaj ĉe la germana firmo Tümmel en Nürnberg. Sed Tümmel ne estis propramova kaj propramona eldonisto; li estis nur presisto, kaj la financaj riskoj estis elportitaj de Doktoro Zamenhof, de la unuaj germanaj propagandistoj, Einstein kaj precipe Trompeter, de S-ro Anton Grabowski, kaj aliaj. Post la mortoj de Einstein kaj Trompeter, la malapero de la gazeto „La Esperantisto“, la momenta senkuraĝiĝo de S-ro Grabowski, la presadoj ĉe Tümmel subite ĉesis.
Do, ĝis la jaro 1900, neniu eldonisto sin interesis pri Esperanto, neniu volis preni sur sin la publikigon de necesegaj lernolibroj kaj vortaroj, kaj la malmultaj, maldikaj, broŝuroj esperantaj estis nur eldonaĵoj de sindonaj privatuloj.
En tiuj malfacilaj cirkonstancoj okazis grava fakto: en komenciĝo de la jaro 1901 S-ro P-ro Bourlet, altirita al Esperanto de sia eminenta kolego P-ro Charles Meray, fariĝis agema Esperantisto. Kun sia konata praktika sento, li tuj komprenis, ke antaŭ ĉio necesas, ke nia lingvo estu subtenata de bona eldonisto, kaj li, tiucele, klopodis. Kiel aŭtoro de multaj matematikaj verkoj eldonitaj ĉe la firmo Hachette, ankaŭ kiel persona amiko de S-ro Bréton, unu el la estroj de ĉi tiu firmo, li sin turnis al ĝi kaj sukcesis, cetere ne facile, ĝin decidigi al eldonado de esperantaj libroj.
P-ro Bourlet, estante tiam nur kelkmonata Esperantisto, juĝis sin ne sufiĉe kompetenta por konduki mem tiun aferon. Li venigis Parizon S-ron de Beaufront, interrilatigis lin kun la firmo Hachette kaj poste lasis lin aranĝi libere, tute sola, la materiajn kaj moralajn kondiĉojn de la eldono.
En 1901, Hachette komencis la publikigon de francaj lernolibroj, unue verkitaj de S-ro de Beaufront kaj poste de P-ro Cart, kaj dank’al tiuj libroj la disvastiĝo de Esperanto en Francujo rapide kreskis. Baldaŭ la bezono eksentiĝis helpi la propagandon ekster Francujo. S-ro de Beaufront kaj liaj amikoj tiam opiniis, ke por tio plej simple estus, se la firmo Hachette eldonus mem ĉiulingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, kaj kompreneble prefere tradukojn de la Beaufront’aj verkoj. Por pravigi tiun ideon, oni citis la ekzemplon de Baedeker. Sed S-ro Bourlet kaj la firmo Hachette opiniis malsame. Ili asertis, ke tiu agmaniero estus malbona por Esperanto, ke tiel la publiko imagus, ke Esperanto estas ia librista afero, ia francaĵo. Ili do kontraŭe volis, ke en ĉiu lando estu almenaŭ unu nacia eldonisto de esperantaj lernolibroj, ne tradukitaj, sed verkitaj de enlandanoj. Por tion efektivigi, malgraŭ la kontraŭstaro de de Beaufront, S-ro Bourlet vojaĝis, meze de la jaro 1902, Germanujon por tie serĉi eldoniston. Li ne sukcesis; sed, reveninte, por pli bone povi plenumi sian planon, li deziris ekkoni la materiajn kondiĉojn aranĝitajn de de Beaufront. Tiam, kaj nur tiam, li legis la kontraktojn, kiujn faris tiu ĉi kun Zamenhof kaj Hachette. Kun granda surprizo, li konstatis, ke tiuj kontraktoj ne nur estis ĉefe profitdonaj al unu sola persono, nome al S-ro de Beaufront, sed plie, ke ili metis preskaŭ la tutan sorton de nia lingvo en la manojn de la tiama Prezidanto de la Franca Societo. Tio estis tre riskoplena, kaj, interkonsente kun la firmo Hachette kaj D-ro Zamenhof, S-ro Bourlet energie klopodis por neniigi tiujn danĝerajn kontraktojn. Post longa penado, li sukcesis ilin disŝirigi, kaj, en la komenciĝo de la jaro 1903, ili estas anstataŭigitaj de unu sola kontrakto senpere inter Hachette kaj nia Majstro.
Ĉar oni ofte parolis pri tiu fama kontrakto kaj preskaŭ ĉiam diris pri ĝi malĝustaĵojn, ŝajnas al ni utile klarigi per kelkaj vortoj ĝian esencon.
Laŭ tiu papero, D-ro Zamenhof elektis la firmon Hachette, kiel preferan eldoniston de siaj propraj verkoj kaj de la verkoj surportantaj la surskribon „Kolekto aprobita de Doktoro Zamenhof“. Reciproke, la firmo Hachette: 1e promesis pagi taŭgajn honorariojn al la aŭtoroj, 2e estis devigita eldoni nur verkojn esperantajn aprobitajn de D-ro Zamenhof, 3e estis devigita eldoni mem aŭ eldonigi, antaŭ difinita templimo, lernolibrojn kaj vortarojn en ses aŭ sep el la ĉefaj eŭropaj lingvoj.
Tiu lasta punkto estis gravega. Ĝis tiam Esperanto staris antaŭ malfacile solvebla dilemo: unuflanke la lingvo ne disvastiĝis kaj ne ekzistis Esperantistoj, ĉar mankis lernolibroj, sed aliflanke la eldonistoj ne volis presi, je sia propra risko, lernolibrojn, ĉar ekzistis neniuj legantoj. La kontrakto kun Hachette fine solvis la demandon. Nun oni ne plu atentis, ĉu ekzistas Esperantistoj aŭ ne, ĉu la libroj estos aĉetataj aŭ ne, la firmo Hachette estis ĉiuokaze devigita publikigi la necesajn studlibrojn. Konforme je sia propra opinio, por plenumi sian devon, ĝi ne eldonis mem la nefrancajn librojn, sed turnis sin al nefrancaj eldonistoj, kiujn ĝi morale kaj finance subtenis. Tiel, sinsekve, ĝi ligis amikajn interrilatojn kun la firmoj Stead en Londono, Möller & Borel en Berlino, Espasa en Barcelono, Giusti en Livorno, Arct en Varsovio, k. t. p. Tiamaniere la diverslandaj eldonistoj, riskante nenion aŭ malmulton, povis provizi siajn samlandanojn per propagandiloj kaj lernolibroj, ĝis venos la tempo, kiam Esperanto estos sufiĉe disvolviĝinta, por ke ili ne plu bezonu la kunhelpon de Hachette.
Oni do komprenas, kian grandan signifon tiu kontrakto kaj la kuraĝa sindono de Hachette al Esperanto havis por nia lingvo. Mirinde estas, sekve, ke troviĝis sendankaj Esperantistoj, kiuj, kvankam bone konante tiujn servojn, akre batalis kontraŭ la firmo Hachette.
En fino de Julio 1905, unu monaton antaŭ la unua Kongreso de Esperanto, subite eksplodis fortegaj atakoj. Kunligante la demandon pri fondo de Internacia Ligo, proponita de D-ro Zamenhof, kun la libristaj aferoj de Hachette, oni disvastigis inter la Esperantistaro la famon, cetere tute maljustan, ke en tiu projekto troviĝas „kaŝita glavo, kiu minacas Esperanton, minacas la tutan aferon de helpa lingvo, je mortiga bato“. Oni diris, ke „kelkaj homoj profitis sian apartan situacion kaj la izolecon de D-ro Zamenhof, por iom post iom agadi sur la spiriton de la aŭtoro de Esperanto, kaj puŝadi lin sur la vojon, kie li servos privatajn interesojn“. Oni certigis, ke la firmo Hachette volas kapti tutan Esperanton kaj trudi sian monopolon al ĉiuj; kaj de tiu tempo datumas tiu nemeritita famo, ke Zamenhof estas katenita de ia monopolo de Hachette.
Kion ni diris supre, jam montras la malĝustecon de tiuj rakontoj. Zamenhof ne estas katenita, sed tute libera; neniam la firmo Hachette sin enmiksis en la esperantistajn aferojn, neniam ĝi esprimis eĉ la plej malgrandan deziron al nia Majstro, ke li kondutu iamaniere. Ĉiuj Esperantistoj estis ja tiam liberaj eldoni siajn verkojn sub sia persona respondeco, kiel ili nun estas ankoraŭ. Eĉ la fama „Kolekto aprobita“ ne estis verdire monopolo, ĉar Hachette havis nur la preferon de elekto, kaj se tiu firmo rifuzis eldoni verkon aprobitan de Zamenhof, la aprobita aŭtoro havis rajton sin turni al tiu eldonisto, kiu plaĉis al li.
— En tiaj kondiĉoj, kial do — eble vi diros — la firmo Hachette ne tion publike sciigis, kaj kial ĝi ne tuj konigis la malverecon de tiuj asertoj?
La respondon al tiu demando donis P-ro Bourlet en unu el siaj „Babiladoj“ en „La Revuo“ (Januaro 1911), en kiu li aludis tiujn tre bedaŭrindajn faktojn. Li diras:
„Kion fari en tiaj cirkonstancoj? Se tiuj, kiuj bone konis la tutan demandon, kontraŭstarante la bruemulojn, kun skribitaj pruvoj kaj dokumentoj en manoj, venus publike konigi la veron, tio certe naskus neimageblan konfuzon. La Unua Kongreso de Esperanto ne eviteble fariĝus interfrata batalado. Por eviti tiun skandalon, por la bono de Esperanto, kiun ili lokas super ĉia persona intereso, Zamenhof kaj la aliaj atakitoj silentis.“
Post la Kongreso en Boulogne, Zamenhof, por haltigi tiujn malpravajn atakojn, decidis, ke li ĉesigos la „Kolekton aprobitan“. Li liberigis la firmon Hachette de ĝia promeso, ke ĝi eldonos nur verkojn aprobitajn de li, kaj siaflanke li ne plu donis aprobon al iu ajn verko. La rezultato de tiu batalo estas do jena: unuparte la aŭtoroj, kiuj deziris esti kontrolitaj de Zamenhof, perdis tiun helpon; kaj aliparte D-ro Zamenhof perdis la malgrandajn profitojn, kiujn li ricevis de la „Kolekto aprobita“.
Liberiĝinte de la deviga aprobo, la firmo Hachette profitis sian liberecon por ankoraŭ pli energie kaj pli taŭge labori por la bono de Esperanto. Ĝi fondis „La Revuo’n“ kaj komencis eldonon de multaj literaturaj kaj teĥnikaj verkoj. Ĉiu, kiu eldonis tiajn librojn, tre bone scias, ke ili ne vendiĝas sufiĉe, por ke la enspezoj kompensu la elspezojn. Kiel ekzemplon, ni citos la fakton, ke la unua eldono de „Faraono“, la ĉefverko de Kabe, ne estas ankoraŭ elvendita. La esperantista popolo estas ja ankoraŭ en infaneco, ĝi lernas, sed ne legas, kaj, krom kelkaj klasikaj legolibroj, ĉiuj literaturaj aŭ teĥnikaj verkoj restas sur la bretoj en la magazenoj. Tion la firmo Hachette sperte sciis, kaj tamen ĝi kuraĝe daŭrigis sian eldonadon, por helpi nian lingvon. Tiel aperis la novaj verkoj de nia Majstro, la Rabistoj, la Revizoro, Georgo Dandin, Ifigenio, Marta kaj ceteraj, la multaj kaj gravaj tradukoj el la Biblio; tiel aperis la belaj tradukoj, faritaj de niaj plej lertaj samideanoj, Faraono, Aspazio, Makbeto, la Reĝo de l’ Montoj, Mistero de Doloro, Eneido k. t. p. Tiel aperis la Anatomia, Matematika, Marista, Muzika Terminaroj, la teĥnikaj Vortaroj de Verax, kaj ni ekscias, ke ĵus aperis Farmakopeo en naŭ lingvoj.
Vidante tiun senĉesan produktemon, trompitaj ankaŭ de malveraj diroj, kelkaj Esperantistoj supozas, ke la firmo Hachette gajnas monton da oro per siaj eldonaĵoj, kaj la vero estas, ke ĝi certe multon malgajnas. Se hodiaŭ tiu ĉi firmo starigus la plenan kalkulon de ĉiuj en- kaj elspezoj, kiujn ĝi faris por Esperanto, la fina bilanco estus certe malprofito.
Hachette kondutis kontraŭ Esperanto ne kiel profitama komercisto, sed kiel sindona propagandisto. Ĝi ne fanfaronas pri sia rolo, ĝi ne sin prezentas, kiel unike esperanta entrepreno, ĝi ne en gazetoj donas al si mem laŭdojn, sed ĝi silente, senbrue, persisteme, helpadas al nia afero. Neniu estas, kiu, sin turninte al la firmo Hachette, por peti de ĝi helpon, ne ricevis afablan respondon kaj plej ofte efektivan subtenon. Kiam oni senpasie studas la historion de Esperanto, oni neeviteble alvenas al la konkludo, ke la rolo de la firmo Hachette estas tiel grava, ke oni rajte povas sin demandi, ĉu Esperanto nuntempe ankoraŭ ekzistus sen tiu „firma“ apogo.
Ni esperas, ke niaj legantoj komprenos, ke nur nia plena senpartieco puŝis nin esprimi ĉi tie nian sinceran admiron al la bela konduto de Hachette kaj nian koran dankon pro ĝia oferema agado.
Ni ŝuldis al tiu ĉefa propagandisto de nia lingvo, ke, almenaŭ unu fojon, ni rakontu la veran historion kaj la veran rolon de Hachette en Esperanto, kaj ni supozas, ke niaj legantoj aplaŭdos nin pro tio, kaj ke estonte ili havos al Hachette la dankajn sentojn, kiujn ĝi meritas de la tuta Esperantistaro.
ooo ooo ooo