Universo 1910-06/Historiaj detaloj

El Vikifontaro


Historiaj detaloj.
Originale verkis Adam Zakrzewski.


Miaj amikoj faris al mi reputacion de historiisto de Esperanto, kvankam miaj historiaj laboroj, krom du malgrandaj broŝuroj, limigis sin ĝis nun precipe nur al kolektado de materialoj. Tamen, certe pro tiu kaŭzo, mi ricevas iafoje demandojn, rilatantajn al la unua epoko de esperanta movado, al malnova bibliografio k. t. p.

Titola paĝo de la unua broŝuro.
Antaŭ kelkaj tagoj unu samideano el Kijev skribis al mi: „kiam aperis la unua esperanta lernolibro? en kia lingvo ĝi estis skribita? kia estas nacieco kaj religio de D-ro Zamenhof? mi nepre bezonas pri tiuj demandoj sciigojn el fonto kiel eble plej kompetenta, ĉar mi jam aŭdis multajn respondojn tre diversajn kaj tute malsamajn. Unuj diras, ke la lernolibro aperis en majo 1887 en lingvo rusa (Georg Davidov), aliaj — ke ĝi estis skribita pole kaj aperis en julio. Ankoraŭ pli diversaj opinioj ekzistas pri nacieco de D-ro Zamenhof: Grabowski ĉiam uzas esprimojn: „nasz rodak“ (= nia naciano), „Polska, ojczyzna Esperanta“ (= Polujo, patrujo de Esperanto). Samtempe Francoj nomas la aŭtoron de Esperanto — rusa kuracisto, aliaj nomas lin — hebreo k. t. p. Ĉar ĉiuj tiuj demandoj estas interesaj por la historio de Esperanto, ne rifuzu trankviligi scivolemon de niaj Kijevaj esperantaj samideanoj……“
Titola paĝo de la pola eldono.

Ĉar samaj demandoj estas certe interesaj por multaj esperantistoj, mi ripetas tie ĉi mian respondon al mia Kijeva korespondanto.

Unua esperanta lernolibro, t. e. la unua esperanta presaĵo, aperis en julio 1887 en Varsovio, sed en lingvo rusa, ĉar tiam estis multe pli facile ricevi aprobon de cenzuro por rusaj ol por polaj skribaĵoj; la dato de tiu ĉi aprobo, ĉiam nepre presata ruse sur la dua paĝo de ĉiu libro, estis: 21-a de majo 1887 laŭ rusa kalendaro (t. e. 1-a de junio).

La unua broŝuro estis do rusa. Ĝia plena titola paĝo en esperanta traduko estis: D-ro Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro. Por Rusoj. Varsovio. Tipo-Litografejo de Ĥ. Kelter, str. Novolipie No. 11. 1887. La titola paĝo montras krom tio la devizon: „Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.“ La prezo de la libro estis 15 kopekoj.[1]

Nur pli ol unu monato poste, la 9an de julio 1887 (t. e. la 21an),[2] la cenzuro aprobis polan broŝuron, kies titolan paĝon ni prezentas al niaj legantoj.

La dua demando pri nacieco de nia majstro estas iom pli malfacila. Se la nacieco de ĉiu devas esti difinita laŭ lia propra interna subjektiva sento, tiam, ŝajnas al mi, ke Zamenhof konsideras sin mem kiel „internacianon“ aŭ „eksternacianon“: homaranon, t. e. „anon de homaro“ — kiel li mem nomis sin unufoje.

Sed por klarigi tiun ĉi demandon el objektiva vidpunkto, — ĉar tio interesas la demandantojn, — mi devas rememorigi kelkajn biografiajn detalojn.

Marko Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto, devenis el pola urbo Tykocin. Poste li longe loĝis en la urbo Bialystok, kuŝanta ankoraŭ en pola etnografia teritorio (ĝis jaro 1815 ĝi apartenis al Polujo), sed jam sur ĝiaj limoj, en Grodna gubernio. En tiu ĉi urbo — naskiĝejo de Zamenhof — la loĝantaro estis tre miksita en nacia rilato, kiel en ĉiuj urboj de la grandega regiono inter Polujo kaj centra Rusujo de la Baltika ĝis Nigra maroj, t. e. en Litovujo, Blankrusujo, Baltiklando, Ukraino. Laŭ statistiko de la jaro 1897 —unua kaj sola, en kiu estis kolektitaj sciigoj pri nacieco de la loĝantaro en Pusujo, — la urbo Bialystok el 61 812 loĝantoj kalkulis: 40759 hebreojn, 11239 polojn, 4795 rusojn, 3616 germanojn, 1219 blankrusojn.[3] Tio ĉi, kiel ni scias, havis grandan influon sur la junan Zamenhof kaj elvokis en li fortan senton pri neceseco de lingvo internacia. En tiu epoko de lia vivo lia nacieco estas malfacile difinebla. Nur poste, kiam lia patro ekloĝis en Varsovio, tiam certe la lingvo pola fariĝis hejma en lia familio. Malgraŭ do la suprecitita teoria vidpunkto, objektive oni devas konsideri nian Majstron kiel Polo. En lia hejmo, en rilatoj inter membroj de lia familio k. c. oni parolas pole. Liaj pli junaj fratoj, naskitaj kaj edukitaj jam de infanaj jaroj en Varsovio, estas Poloj.

Kial do francaj esperantistoj nomas D-ron Zamenhof — „rusa kuracisto?“ La kaŭzo estas klara: ĝi devenas de la konata kaj tiel karakteriza por Francoj nekono de fremdaj lingvoj. Ili simple estis erarigitaj de la finiĝo of, kiun ili prenis por analogia al finiĝoj de rusaj nomoj, kiel Lermontof, Ivanof, Nelidof. Sed la nomo „Zamenhof“ havas evidente nenion komunan kun tiuj ĉi cititaj. Ĝi devenas de pure germanaj radikoj kaj etimologie eĉ devus esti skribata: Samenhof; nur ĝia pola fonetika transskribo estas: Zamenhof.

Oni povas certe nomi D-ron Zamenhof „Rusujano“, kiel 108 milionojn de aliaj „anoj“ de 89 nerusaj nacioj, loĝantaj en nunaj limoj de Rusa Imperio. Sed tiu ĉi nomo, en ĝia esperanta signifo, ne montras naciecon, sed nur apartenon al regno aŭ ŝtato.

Pri la sekvanta demando ne povas jam ekzisti ia ajn dubo. Grabowski havis plenan rajton skribi kaj diri: „Polujo — patrujo de Esperanto“, ĉar pri nacia karaktero de malnova pola ĉefurbo Varsovio, ankaŭ ia ajn dubo neniam ekzistis.

Fine, al la lasta demando mi ne povas respondi. Mi neniam demandis D-ron Zamenhof, kia estas lia religio. Mi konis lin ĉiam kiel homon saĝan, nobelan kaj honestan en ĉiuj pensoj kaj agoj, penetritan de varma amo al homoj; tio al mi sufiĉis. Ni neniam tuŝis religiajn demandojn. El liaj vortoj ŝajnas iafoje, ke li estas Diisto. Sed tio estas nur simpla mia supozo.
Adam Zakrzewski.


Piednotoj[redakti]

  1. La rusan titolan paĝon vidas niaj gelegantoj en tiu ĉi numero laŭ fotografaĵo.
  2. Mi citas datojn de cenzuro, ĉar preciza tago de eliro el presejo estas jam neeble difini. La librejo Istomin en Varsovio ne ekzistas jam de dek jaroj.
  3. 66% hebreoj, 18% poloj, 8% rusoj, 6% germanoj, 2% blankrusoj. Tiuj ciferoj koncernas lingvojn; divido de la loĝantaro laŭ religioj estas iom alia. El 41903 Izraelidoj 836 montris lingvon rusan kiel sian patran, 28 — polan, 64 — germanan, ceteraj — hebrean.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Adam Zakrzewski.