Unu el multaj
Decidis ŝi. Kovrinte per vualo
vizaĝon sian de madonsimila bel’,
eliris straton ŝi mortece-pala…
Kaj vendi sin jen estis ŝia cel’.
Batali pluen — mankas ŝia forto;
kaj persekutas ŝin ja sen kompat’ Fatal’.
Ĉu morti? Ne!… Terura estas morto!
Ankoraŭ riskos ŝi en viv-batal’.
Per kia prez’!… Ŝi tremas pro teruro;
kaj batas forte nerveme ŝia kor’…
Sed sekvas ŝin jam ia vir-staturo, —
alvenas ĝi — malhonoriga hor’!
Invitis li. Ŝi sekvis obeeme.
Kaj ion flustris li — sed ŝi ne aŭdis ĝin;
nur batis kor’ rapide kaj nerveme,
kaj febre tremis pala falontin’.
Hotela ĉambr’. Malpura staris lito —
ofer-altaro de l’ plej pura sento — am’…
Kruela mok’ je l’ koro turmentita,
de l’ juna viv’ — neforgesebla dram’!
Alvenis tag’. Eliris morte-pala
sur bruan straton ŝi el pordo de l’ hotel’, —
ofero nova de la viv-batalo,
viktimo juna de la viv-kruel’.
Kaj estis jen vidata sur vizaĝo
sopiro je feliĉ’ kaj pri la viv’ malĝoj’…
Ŝi estis tiel bela kaj junaĝa
kaj glitis jam sur pereiga voj’…
20 aŭgusto 1917.