Uzanto-Diskuto:Agloforto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, Agloforto, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Lepticed7 (diskuto) 18:36, 22 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la sekcioj[redakti]

Saluton, ne bezonas ĉiam aldoni sekciojn en la paĝoj. Ekzemple, tiu tabelo estas nur en unu paĝo, kaj ne estas alia parto en la pago, do ne bezonas aldoni la sekcion. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 10:21, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj kial Vi forigis la tabelon? Mi tion faris por ke aspektu kiel la originalo. Agloforto (diskuto) 10:51, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Tiukaze, ne gravas ke la paĝo aspektas kiel la originalo. Nur gravas kiam la tabelo estas, ekzemple, por kompari tekstojn. Tiukaze, la aŭtoro aŭ la eldonanto uzas tabelon por gajni spacon (ĉu « gagner de la place » tradukas al « gajni spacon »?). Ni ne havas tiun problemon, do pro pli facila legado, ni povas forigi la tabelon. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 11:12, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri linisaltoj[redakti]

Saluton. Mi vidas, ke vi forigis la linisaltoj provlegante paĝoj (ekz. tie). Tiuj linisaltoj faciligas provlegadon kaj validadon de la teksto kaj ili ne ŝanĝas la finan paĝaranĝon. Do, vi povas gardi ilin. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 14:55, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes mi forigas ilin ĉar ili foje entenas vortdividan streketon, kaj al mi estas pli komforte tiel legi. Pardonu pro la ĝeno, se vi preferas konservi la linisaltojn. Mi ja scias ke ne ŝanĝas la finan prezenton. afero de gusto. Ĉu grave ? Agloforto (diskuto) 15:08, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne gravas. Efektive, afero de gusto. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 16:03, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mia kandidatiĝo[redakti]

Saluton, mia statuso de administranto baldaŭ eksvalidiĝas. Do mi rekandidatiĝas. Vi povus voĉdoni, se vi dezirus, tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 11:59, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mia kandidatiĝo por interfaca administranteco[redakti]

Saluton, mia statuso de interfaca administranteco baldaŭ eksvalidiĝas. Mi tute forgesis peti ĝin en mia pasinta kandidatiĝo. Do mi rekandidatiĝas. Vi povus voĉdoni, se vi dezirus, tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 10:30, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi jam voĉdonis post via unua alvoko. Sukceson al Vi! Agloforto (diskuto) 13:50, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon! Sed mi forgesis pri la interfaca administranteco, do estas nova kandidatiĝo. Lepticed7 (diskuto) 16:00, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Nova mallongilo por Vikifontaro nomspaco[redakti]

Saluton, mi proponas novan mallongilon. Bonvolu voĉdoni tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 11:32, 18 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

La Spirita Unueco de la Mondo[redakti]

Saluton. Vi kreis Indekso:La Spirita Unueco de la Mondo, sed ne estas dosieron. Kie estas la skanaĵo? Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 20:51, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ne estas skanaĵo. Mi esperantigis el franca versio eldonita. Agloforto (diskuto) 21:48, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi havas la franca versio ciferece aŭ papere? Lepticed7 (diskuto) 06:45, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La francan mi havis papere el kiu mi faris malbonkvalitajn jpg-bildojn kiuj konvenis al mi sed pri kiuj mi dubas ke ili estas publikigeblaj. --Agloforto (diskuto) 07:11, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Malbonkvalitaĵo estas pli bona ol nenio. Se vi ŝatus, vi povus sendi al mi la bildojn, kaj mi kreus la pdf-on. Vi konas mian retadreson. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 07:13, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus kreis PDFon. La problemo ke temas pri eldono kun enkonduko kaj piednotoj redaktitaj de Brigitte Cain-Hérudent. La teksto de Zweig estas libera ĉar li forpasis antaŭ pli ol 70 jaroj. Sed ne la enkonduko. --Agloforto (diskuto) 07:46, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Zweig Stefan, 2000, Pas de défaite pour l'esprit libre, Écrits politiques 1911-1942 Inédits, pp 355-383
Avant-propos, traduction de l'allemand et annotations de Brigitte Cain-Hérudent  
© Édition Roesner, Klaus Gräbner (Hg.) © Éditions Albin Michel, 2000 pour la traduction française. ISBN 978-2-253-93964-7

Ĉu mi tamen publikigu la PDF-on en vikifontaro? ĉu en la franca ?--Agloforto (diskuto) 07:49, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Vi ne povas publikigi la PDF-on kun la teksto de Brigitte Cain-Hérudent. Vi devas forigi la tekston. Vi povas forigi la tutajn paĝojn, aŭ ŝanĝi la bildojn por nigrigi la piednotojn. Lepticed7 (diskuto) 07:55, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes la enkondukon. sed kion pri la piednotoj ? Agloforto (diskuto) 08:13, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi pozas uzi ilon por ŝanĝi la bildojn kaj aldoni nigrajn streketojn super la piednotoj (je sais pas comment dire "caviarder"). Lepticed7 (diskuto) 08:16, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi publikigis fr:Fichier:Zweig Stefan, 1936, L'Unité Spirituelle de l'Europe.pdf kaj ekŝanĝas ĝin al teksto je fr:L'Unité spirituelle de l'Europe Agloforto (diskuto) 09:35, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus vidas, ke Brigitte Cain-Hérudent ne nur estas la antaŭparolisto kaj piednoto-verkisto. Ŝi ankaŭ estas la tradukisto. Sed tradukoj estas protektataj per aŭtorrajtoj. Do tiu verko ne estas havebla nek en la franca, nek en la esperanta. Lepticed7 (diskuto) 09:40, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj se mi mem tradukas el la franca (Zweig mem parte verkis en la franca) kaj el la germana, mi povas publikigi mian tradukon en Esperanto, ĉu ne? Agloforto (diskuto) 09:56, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La verko de Stefan Zweig estas en la publikhavaĵo. Sed la traduko ne estas en la publikhavaĵo. Mi ne scias se Brigitte Cain-Hérudent ankoraŭ vivas, se ŝi tradukis la verkon en 2000. Do, la traduko ne estas en la publikhavaĵo almenaŭ antaŭ 2071. Se vi tradukus el la traduko de Brigitte Cain-Hérudent, kaj ne el la originala verko, vi ne povus proponi vian tradukon sub iu libera permesilo: la traduko estas proktektata kun aŭtorrajtoj. Lepticed7 (diskuto) 10:12, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi sendis mesaĝon al la eldoninto por peti rajton publikigi la tekston en vikifontaro. Se mi ricevos nean respondon , mi mem retradukos el la germana francen kaj esperanten Agloforto (diskuto) 10:52, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, Lepticed7 (diskuto) 10:55, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi fakte konstatas ke en alia eldonaĵo mi havas la francan version de Stefan Zweig, sekve liberan. Mi do refaros la tutan laboron el tiu fonto. --Agloforto (diskuto) 10:59, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

L'esprit européen en exil, Essais discours, entretiens 1933-1942, pp 195-215
Edition établie par Jacques le Rider et Klemens Renoldner
Bartillat, 2020 ISBN 978-2-84100-688-5