Uzanto-Diskuto:Biblitajpinto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, Biblitajpinto, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Frglz (diskuto) 20:53, 25 Maj. 2012 (UTC)

Kiel kontribui?[redakti]

Bonvenon al Vikifontaro, kaj dankon pro via deziro labori kaj via entajpado! :)

Pri la verkoj entajpitaj: tiu-ĉi retejo sekvas la kopirajtleĝojn de usono. Mi ne tre spertas pri tio, sed ĉiuj verkoj eldonitaj antaŭ 1923 estas publikhavaĵaj. Verkoj eldonitaj post tiu jaro eble povas esti aldonata ĉi-tien, sed ni ankoraŭ ne havas spertulon pri kopirajtoj.

Vi diris pri la Esperanta Biblio: "Mi havas la tuton en HTML, kiun mi entajpis laŭ la preso de 1960." Nu, se tio estas nur represaĵo de antaŭ-1923-a traduko, vi povas aldoni ĝin, sed mi ne scias kiun eldonon vi havas.

Bedaŭrinde, el la ceteraj du verkoj, nur la Proverbaron Esperantan aldoneblas en la Vikifontaron.

Tamen, se vi volas, vi povas aldoni Pro Iŝtar al Wikilivres, kiu estas retpaĝo sekvanta kanadajn kopirajtleĝojn, (kie aŭtorrajtoj daŭras 50 jarojn post la morto de l' aŭtoro), kaj oni povus tiam aldoni ligilon al ĝi en la Vikifontara aŭtorpaĝo de Luyken.

Se vi havas aliajn malnovajn verkojn, kiujn senkopirajtas, vi povas certe ilin aldoni.

Krom viaj tekstoj, vi povas ankaŭ helpi je translokigado de verkoj el aliaj retpaĝoj (ekz. vidu la vikiprojekton pri la retejo Gutenberg aŭ la liston de vikiprojektoj).

Amike, --Frglz (diskuto) 15:53, 26 Maj. 2012 (UTC)