Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, KuboF Hromoslav, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --Frglz (diskuto) 21:40, 2 Dec. 2012 (UTC)

Traduko de aldonaĵoj[redakti]

Mi tradukis ilin. Amike, --Frglz (diskuto) 15:50, 10 Apr. 2013 (UTC)

Helpon pri amasforigado[redakti]

Saluton! Mi serĉis hodiaŭ la Paroladon de Zamenhof en la dua universala kongreso kaj mi malkovris ke la administranto forigis ĝin. Mi skribis sur lia diskutpaĝo petante restarigon.

Sed poste mi malkovris ke la administranto forigis centojn da paĝoj dum la lastaj tagoj! Pluraj eble vere forigendaj, sed aliaj verŝajne tute ne. Kio okazas? Ĉu ni estas perdontaj trezoron? aŭ ĉu estas planoj saĝaj, tamen ne klarigataj al la uzantoj? Sendube vi povas helpi. Dankegon!--Rdelre (diskuto) 11:45, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi forigis tiujn paĝojn ĉar ili ne estis ligitaj al skanaĵoj, kaj mi provas purigi la neligitajn tekstojn. Dekoj da tekstoj ne havas sufiĉajn detalojn por trovi skanaĵojn. Dekoj estis el blogoj, kaj aliaj dekoj estis el tekstoj el la interreto. Sen skanaĵo, mi forigis ilin. Pri aliaj, mi ne trovis skanaĵojn, do mi decidis forigi la paĝojn. Tiuj tekstoj ne estas perditaj, mi tute povas restarigi tiujn paĝojn se ili estas bezonitaj. Sed mi ne volas restarigi tekstojn se ili ne havas skanaĵojn. Mi aldonas dekojn da skanaĵoj dum la lastaj monatoj. Do se vi volas helpi, ne hezitu kontribui tie. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 15:41, 11 nov. 2023 (UTC)[Respondi]