Uzanto-Diskuto:Rubeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, Rubeno, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Lepticed7 (diskuto) 16:15, 1 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara Lepticed7. Mi tre dankas vin pro viaj alportoj al la traduko de "La Kirlo". Mi volas dŭrigi la traduklaboron kaj por mi estus pli utile havi la tekston en la hispana "ĉemane" apud la traduko, por iri konstante el ĝi serĉe de pli ĝusta esprimo, por iom post iom polureti la tradukon. Eble vi observis ke mi uzas metodon por atentigi la kunlaborantojn pri miaj duboj aŭ pri korektindaĵoj: Mi aldonis tri asteriskojn en la partoj pli atentindaj. Sed por helpi ĝustigi la tekston aŭ korekti miajn erarojn, estas necese (al mi) havi al originalan tekston en la hispana. Tio ege, almenaŭ laŭ mia vidpunkto, faciligas la laboron. Sed mi ne scias ĉu tiu ĉi metodo estas kontraŭ la reguloj de Vikifontaro! La vero estas ke mi ne estas tradukisto (estas mi esperantisto, dirus Baghy) kaj mi ankaŭ ne estas vikifontaristo. Mi ne konas bone kiel funkcias tiu ĉi terejo. Mi nur klopodas tute amatore kaj sensperte kunlabori en tradukado. Mi klopodos remeti almenaŭ parton de la hispanlingva teksto por apogi min dum la tradukado. Mia Zamĉjo! Mi esperas ke mi ne agos kontraŭvoje de Vikifontaro! Rubeno (diskuto) 16:42, 17 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rubeno (diskuto) 16:43, 17 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara Lepticed7: Mi skribis respondon kiu feliĉe, dank' al mia nelerteco, malaperis. Mi plendetis pro tio ke la hispana versio, sur kiu mi apogas min en la traduko, malaperis. Sed mi jam retrovis ĝin! Dankon pro via kunlaboro! (Tiuj ĉi modernaĵoj de tempo al tempo igas min senti kapturnon).
Rubeno (diskuto) 17:09, 17 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton. Se vi volus atentigi min, uzu la tekston : {{ping|Lepticed7}}. Tiel mi ricevos sciigon. Vi ankaŭ bezonus subskribi kun la kvar tildoj, sed vi jam faris tion. Mi tute komprenas vian bezonon. En Vikifontaro, ni bazas nian laboron sur skanaĵoj. Do aldonis hispanan skanaĵon de “La Kirlo” (mi vidis, ke vi jam trovis ĝin). Tiel, ni povas proponi nur esperantan tekston (sen hispanan inter paragrafoj), kaj vi ankaŭ havas la hispanan tekston. Ne hezitu demandi se vi havos aliajn demandojn. Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 09:12, 18 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara @Lepticed7:: Dankon pro viaj atentigoj. Mi daŭrigas la traduklaboron kaj ŝajnas ke fine mi iom komprenis kiel funkcias la baza sistemo de Vikifontaro. Rubeno (diskuto) 16:17, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]