Verkoj de FeZ/Al blindulo

El Vikifontaro
AL BLINDULO

Feliĉa ofte estas vi, blindulo —
Ho, kiel ofte vin envias mi!
Kiam oreloj aŭdas — la okulo
Ne vidas via, kion aŭdas vi.

La mondo estas suna, ora — vere,
Sed homo estas nur »laŭbrila or’«:
Li belajn vortojn ĵetas nur — parkere,
Ne laŭ la teksto, kiun diktas kor’.

Vi sunon, lumon havas en interno,
Malvarman nokton — ĉiam ĉirkaŭ vi,
Dum ni, viduloj, — lumon en eksterno[1]
Kaj nokton ofte havas ni — en ni.

Do, vi ne plendu sorton, la blindulo,
Malgajan penson pelu ĉiam for:
Kian valoron havas la okulo,
Se surda, blinda estas nia kor’?…


Piednotoj[redakti]

  1. Licentia poetica. — F. Z.