Verkoj de FeZ/Aventuroj de rusa kamparano en Germanujo I

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
AVENTUROJ DE RUSA KAMPARANO EN GERMANUJO.
Monologo.

I.

SALATO, aŭ unu tago en fiziatra sanigejo.
Mia hejma kuracisto juĝis, ke mi estas malsana, kaj estas necese, ke mi tuj forveturu en iun famekonatan sanigejon. Kaj jen, post dekduhora laciga vojaĝo, mi fine alvenis en N.
Tuj post mia alveno, duono de miaj »sanesperoj« flugis for, kiam la pordisto, forpreninte mian vojaĝan sakon, direktis min al fraŭlino X., kies devo estis — la plenumo de unuaj »alvenoceremonioj«.
— Malbona antaŭsigno! — ekpensis mi (fraŭlino X. estis bela), plenskribante la »alvenokarton«.
Tuj post la unua venis dua, pli grava, formalaĵo. Fraŭlino X. direktis min al sia amikino (ankaŭ bela!!), kiu duonafable, doninte al mi ian ruĝan blankon,[1] petis skribrespondi la 22 tie enpresitajn »sandemandojn«, faciligontajn al la kuracisto la esploron kaj diagnozon de mia malsano. Mi citos tie ĉi nur kelkajn el la 22:

Demando Respondo
Ĉu vi havas infanojn? — edzinon? kiom? Tri — unu.
Ĉu vi bone dormas nokte? Se nenio min mordas.
Ĉu vi estas nervulo? Mia edzino diagnozis, ke jes.
Ĉu vi nokte ronkas? Miaj najbaroj certigas, ke — jes.
Ĉu vi estas katoliko, luterano, ahometano aŭ cigano? Poeto.
Ĉu vi promesas obei ĉiujn »kuracordonojn«? Jes… k. t. p.

Fininte mian ŝvitlaboron, mi redonis ĝin al fraŭlino Y. kaj atendis…
— ?
— ?!
— Kaj nun?
— Nun vi devas supreniri »kontoron«,[2] kie oni donos al vi ĝustan (laŭmonan) ĉambron.
Oni donis al mi ĉambreton, proponinte antaŭpagi ĝin por tuta semajno.
Jam noktiĝis… Laca de vojaĝo, mi baldaŭ enlitiĝis kaj agrable ekdormis, maltrankviligata de diversaj sonĝvidaĵoj, kiuj kvazaŭ kinematografe foraperadis antaŭ miaj lacaj okuloj.
Kompreneble, ke la ĉefaj figuroj de tiu ĉi sonĝ-baleto estis — ĉiuj dumtage renkontitaj oficistinoj.
Morgaŭe mi frue vekiĝis kun forta kapdoloro, kiu estis komenco de la fatala tago.
Je la oka min ekzamenis kuracisto kaj donis al mi la »kuracord-libreton«, malfermigontan ĉiujn »san-banejojn« kaj aliajn kuracagejojn…
Je la naŭa, post matenmanĝo, mi eniris en unuan banejon, kie oni per dura,[3] malglata frotbroso tiel plenfrotadis mian malfeliĉan korpon, ke ĝi estis tute sangoruĝa. Post tiu ĉi unua »kuracago« mi, post duonhora ripozo, eniris en — aerobanejon…
Ho, ve!… dank’ al mia nesufiĉa kompreno de germana lingvo kaj precipe pro la perdo de miaj okulvitroj, mi eniris… en la… nu, jes, vi jam divenis — en la »virinaerobanejon«!!!…
Tuj post fermiĝo de la pordo, mi ekaŭdis sovaĝan malesperan ekkrion, kaj oni min, kiel pilkon (mi pezis 46 kg.), elĵetis eksteren…
Ne komprenante la ĝustan kaŭzon de tia malrespekto por mia persono, mi volis duafoje tien eniri por almenaŭ demandi »kial?«, sed oni al mi antaŭiris la vojon, energie klarigante per manoj, ke la virbanejo estas en — tute alia loko!…
Antaŭ ol eniri en la tute alian lokon mi singarde rerigardis ĉiujn sur- kaj subskribojn. Jen, sur la enira pordo, mi ekvidis sonorilon kun ĉirkaŭskribo »sonorigu!«…
Mi eksonorigis…
Tuj de ĉiuj flankoj kunkuris diversaj oficistinoj (ĉiam nur »inoj« !!!), demandante min kvaronafable, kion mi volas?
— Mi?…
— Jes, vi!…
— Nenion!
— Kial do vi sonorigas?!…
— Mi?
— Jes, vi!
— Kial?… legu la ĉirkaŭskribon!…
Stranga lando!… Kiam mi, ne atentante la subskribojn, eniras en »tute alian« lokon — oni min elĵetas, kiel pendigotan krimulon, kaj kiam mi singarde legas ĉiun subskribon, oni min riproĉe demandas »kial?«…
— Ho, se vi estus en Rusujo, mi jam scius, kiel kaj kion respondi al vi, malbenita oficistinaro!!… — ekmurmuris mi, aldonante kelkajn plej efektajn rusajn insultojn.
Fine mi eniris en la vir-aerobanejon.
Tie iu grandegulo ekkriis »aus!…« (aus-atmen: germane = elspiri[4])… Mi tuj retiriĝis… Sed, kiam la sama potenca voĉo diris »ein!…« (einatmen = en-spiri[5]), mi restis. Mi eĉ volis demandi, ĉu ĉiuj mane kaj piede svingantaj tie homoj estas viroj aŭ virinoj (singardemo ja neniam malutilas!), sed apude pendanta parto de ies virvesto certigis min, ke mi ĝuste eniris. Post duonhora kunsvingado, mi, apenaŭ viva, entrenis min en trian banejon, kie iu atleto, kurbigante miajn manojn, klarigadis al mi, ke tio estas — masaĝo, kaj li estas — masaĝisto.
Post finita masaĝo, mi ekproponis al mia ekzekutisto, ke li transportu min al la manĝotablo, ĉar mi faris impreson de senmana kaj senpieda homo. Sidinte ĉe la tablo, mi avide tralegis la manĝokarton, sed, bedaŭrinde, ĝi enhavis tiom da neologismoj, (mi tre bedaŭris, ke mi ne kunportis miajn 18 vortarojn), ke mi bone komprenis nur unu vorton: Salato, salata kaj aliaj ĝiaj devenaĵoj.
Ĉu vi scias, feliĉa leganto aŭ legantino, kio estas salato? — Ne? — Salato estas tia, tre bona, acidomaldolĉa herbaĵo, kiun nune manĝas — ankaŭ homoj. Se vi, ferminte la okulojn, en dummanĝa silento enaŭdiĝos en elbuŝajn sonojn de la salatmanĝularo — vi havos tre precizan iluzion, ke vi estas en »tattersalo«.
Nun, por ke mi ne faru ĉe la tablo ion ridindan, mi atente observadis — kiam, kion, kiel kaj kion manĝis mia najbar-ino (ino!!). Mi estis tre malsata! Post trikvaronhora buŝlaborado, mi, kun preskaŭ larma domaĝo, rimarkis, ke la tagmanĝo finiĝas!…
— Ho, mia kor’! ne batu maltrankvile!… Infero ilin forglutu, — aldonis mi, forirante de la tablo kaj direktante miajn paŝojn ree en la (vir)banejon, kie oni faris al mi varmegan »ventrumladon« germane, Leibflasche, kaj iom poste — stomakmasaĝon. Je la kvara mi denove manĝis kaj iris en »Kuŝhalon« (Liegehalle), kie, enĵetinte min en kvazaŭĉerkon kaj envolviginte per diversaj ŝaloj, oni min mumiigis.
En mia agrable-varma mumiĉerko mi tuj ekdormis, kaj la hieraŭa kinematografa sonĝbaleto denove plezurigis mian dormon en libera arbaraero.
— Hrrrr… hrrr… hrrr… (-neologismo por »ronki«).
— Sinjoro!… sinjoro!… vekiĝu!…
— Hrrr… hrrr…
— Sinjoro!!!…
— Kio fariĝis?!… ho… mia kara!… dancu ankoraŭ… iom… iomete!… (ĝemadis mi sonĝema). Hrrr… hrrr… hrrr…
— Sinjoro!… sinjoro!!… vekiĝu!…
— Kio fariĝis?!… vi maltrankviligas mian sonĝon!!…
— Ronkado estas tie ĉi severe malpermesata!
— ?!?… Stranga lando, kie oni eĉ ronki malpermesas! — ekpensis mi, konvinkiĝante, ke tiu baleto estis — nur sonĝo!…
Mi elmumiiĝis kaj iris vespermanĝi (dum tuta tago mi kvinfoje manĝis kaj okfoje el-kaj envestiĝis). Denove — salato kun ĝiaj devenaĵoj — kaj finita la komedio…
La »kurachorloĝo« ekbatis la dekan, kaj jen, post tuttaga ŝvitlaborado, enlitiĝinte en mian duran[6] spartanan kinematografan liton, kaj sata de diversaj »kuracpensoj« — mi baldaŭ ekronkegis kun plena kapo kaj malplena stomako.
Mi sonĝis… ho!… ke mi estas princo, kaj »ŝi« — la princino, ni ambaŭ estas en Afriko kaj ĝuas — salaton…
Morgaŭe frumatene mi pakis mian sakon kaj forveturis en alian sanigejon, kie oni donas malpli da salato, kaj pli — da aliaj satigaĵoj.
Ĝis revido!…

»La Revuo« 1910—11. pĝ. 512.

Piednotoj[redakti]

  1. Folion? — E. W.
  2. Kancelarion? — E. W.
  3. malmola? — E. W.
  4. Germane »aus« signifas ankaŭ ofte: el (-iru!), for (-iru!)
  5. — »ein« signifas ankaŭ ofte: en(-iru!)
  6. malmolan? — E. W.