Verkoj de FeZ/Aventuroj de rusa kamparano en Germanujo II
II.
Post longa vagado mi venis Berlinon. Ĉar la profesoro (kiun mi intencis demandi pri plua »sandirekto« de mia vojaĝo) estis videbla nur de 3 ĝis 4 horo, mi lasis miajn manpaketojn en la stacidomo, kaj direktis min sur straton por konatiĝi kun la famekonata germana ĉefurbo. Berlino entuziasmigis min. Ĉar mi ofte aŭdis pri diversaj mirindaĵoj de Berlino, precipe pri ĝia panoptika muzeo, mi tre volonte profitis afablan inviton de ĝia fervora agento, kiu elkriegadis ĉe la muzea pordo ĉiujn panoptikajn vidindaĵojn.
Mi eniris. Ĉe la pordo staris iu tre eleganta kaj apetita virino, kiu tre afable direktadis ĉiun vizitanton — sur la ŝtuparon. Tie en la mezo staris iu ĉarmokorpa fraŭlino, kiu, plibonigante sian aĵuran ŝtrumpeton, mute koketadis ĉiun supreniranton.
— Ne tuŝu min, — diris ŝia vizaĝo…
— Ne tuŝu min, — diris la tabuleto pendanta ĉe ŝia ĉarma kolo.
Antaŭ la kaso atendis areto da venintoj. La kasisto ankoraŭ ne venis, ĉar la kasfenestro estis fermita. Mi stariĝis en la vico. Post kvinminuta atendo la fenestro malfermiĝis, kaj la kasisto komencis la biletvendadon. Strange! Malgraŭ rapida laborado de la kasisto, neniu el la atendantoj ĉe la fenestro moviĝis.
Mi proponis al mia plej proksima najbarino, ke ŝi iom antaŭenpaŝu, sed ŝi nek moviĝis, nek eĉ kapturniĝis al mi.
— Dua muta aŭ surda persono, — ekpensis mi.
— Sinjoro, sinjoro!… — ekaŭdis mi rusan vokon malantaŭ mi.
La vokinto estis mia bona amiko kaj samurbano X…
— Vi atendos ĉi tie ĝis morgaŭ. La kaso estas tie, maldekstre. Vi staras antaŭ la vaksa panoptika kaso… ĥa… ĥa… ĥa… ĥa… — ridegis li.
Konfuzita, mi forlasis mian »vaksan« lokon, kaj foriris kun X. Aĉetinte biletojn, ni ambaŭ direktis nin supren, el kie atingis nin gajaj paroloj kaj laŭtaj ridoj. Sur la sojlo de la unua ĉambro gardestaris germana ĝendarmo, unua, kiun mi renkontis dum mia duhora esto en la muzeo. Stranga senĝendarma popolo!… En Rusujo en ĉiu ĉambro oni starigus po du ĝendarmoj!… Subite mi ekaŭdis malesperan krion.
— Helpon! helpon, pro Dio!…
Forlasinte mian samurbanon, mi forkuris en direkto de la krio, kaj jen, kion miaj okuloj ekvidis: ĉirkaŭita de sangavida aro da homoj, en mezo de la ĉambro, iuj tri homoj sangebatis unu la alian, disŝirante sur si vestojn kaj harojn.
— Homoj!… — mi ekkriis. — Bestoj!… — mi aldonis… — Ĉu neniu el vi helpos kaj disigos la batalantan trion?!…
Mi forkuris al la gardestaranta ĝendarmo, kaj klarigante al li per manoj kaj piedoj, kion mi vidis, mi petis lian ĝendarman helpon. Li tamen tre trankvile kaj ridete rigardante min, montris nenian eĉ intencon iri kun mi. Kiam mi senpaciencigita, perforte provis lin kunirigi, li grandabrue renversiĝis teren.
Mi tuŝis lin — figuro!!…
Abomena lando! — ekkriis mi, forkuris al la batalanta trio, por senfortigi kaj disigi ilin.
— Sinjoro!… ne alproksimiĝu, ĉar oni vin ŝnurligos, kaj vi kaj vi pagos grandan!…[1] — ekaŭdis mi ree la voĉon de mia samurbano X…
— Min?!… Oni min ŝnurligos?!… Kial?
— Ĉar vi renversas kaj rompas multekostajn panoptikajn figurojn.
— Figurojn?!… tiu batalanta kaj krianta trio estas figuroj?! kaj ilia krio?
— Estas kaŝita gramofono…
— Tfu!… — ekkraĉis mi. — Infero vin forglutu!…
Duafoje konfuzita, mi ĵuris de tiu momento esti tre singardema, ĉiun kaj ĉion ektuŝadi, antaŭ ol ilin konfidi. Mi sidiĝis.
— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas…? — demandis min ruse iu nekonata figuro.
Mi decidis eĉ ne turniĝi en direkto de la voĉo.
— Pardonu, Sinjoro… ĉu vi ne scias, kie estas? — ripetis la figuro.
— Gramofono!… — decidis mi, kaj, ĵetinte al ĝi koleran rigardaĉon mi sidiĝis sur alia seĝo.
La gramofono alproksimiĝis al alia persono, kun la sama demando, kaj, poste, foriris kun la demandito maldekstren, kie pendis granda surskribo: »Viroj«…
Tio intrigis min. Post reveno de la figuro el la »virejo«, mi demandis ĝin, kaj ruse demandis:
— Pardonu, ĉu vi estas figuro, aŭ ne?…
— Mi? figuro?… via demando, — diris li, — similas al la demando, kiun mi volis fari al vi: Ĉu vi estas frenezulo, aŭ ne?…
Mi forkuris… La honto kaj kolero pelis min antaŭen sen ia celo kaj sen direkto.
Haltigis min la samurbano X… antaŭ »aŭtomata manĝoĉambro«, sur kies muroj pendis grandaj tabuloj:
»Ĉio kostas po 10 pfenigoj«…
»Enmetu en la truon moneron, kaj elsaltos la dezirita manĝo«…
»Nenia servantaro!«… k. t. p.
Enŝovinte en diversajn ok truojn po 10 pfenigaj moneroj, ni atendis la elsalton de l’ deziritaj manĝoj… Mi jam komencis malpacienciĝi des pli, ke alia »aŭtomato«, antaŭ kiu kolektiĝis granda aro da manĝuloj, pli rapide elĵetadis manĝojn. Mi kaj kelkaj aliaj homoj intence ja direktis nin al malpli sieĝita aŭtomato, por ke ni povu pli rapide satiĝi kaj forkuri el la abomena panoptika vaksfigura muzea infero…
— Nia »kelnero« staras kiel kolorvaksa figuro kaj ironie ridetas, dum ĉe la alia aŭtomato lerte laboras du liaj kolegoj, — diris unu el miaj kunatendantaj fremduloj.
— Nia kelnero staras kiel vaksa figuro, ĉar li ja estas figuro, — respondis mi, alproksimiĝante al la »kelnero« kaj donante al li nazoklakon.
Ho, ve!!… La figuro ne estis figuro!… Mi devis forkuri… Travagante la ĉambrolabirinton de la muzeo kaj dispuŝante diversajn figurojn, mi fine atingis la eliran ŝtuparon. Survoje ĉio estis en la antaŭstato. La batalema trio kriegis, la ĝendarmo apatie gardestaris, sur la ŝtuparo la sama fraŭlino kokete plibonigadis sian aĵuran ŝtrumpon, kaj malsupre, ĉe la elira stratopordo, la sama virino direktadis supren ĉiujn enirantajn gastojn. Ĉiu kaj ĉio estas figuroj!…, zumadis en mia kapo.
Ŝvitpunca, preskaŭ furioza eksaltis mi sur la straton. La strata bruo, la aŭtomobila benzinodoro, la kriegaj invitoj de la panoptika agento kapturnigis min kaj preskaŭ senkonsciigis. Mi staris senkonsila, ne sciante, kien iri. Antaŭ mi preterflugadis inferaj aŭtomobiloj, kvazaŭ tentante min konvinkiĝi, ĉu ili estas figuroj aŭ ne. Sur la alia flanko de la strato, ĉe la multlampione brilanta magazenelmontro, staris granda aro da scivolaj »gapuloj«. Mi aliĝis al la »gapularo«. La elmontro efektive estis ĉarmega. Mi avidokule studadis ĉiun bagatelon, kaj tute ne rimarkis, ke apud mi ankaŭ studas la elmontron iu belega junulino, ĉiumomente ĵetante sur mi siajn ĉarmobluajn rigardojn.
— Mm… figuro, aŭ ne? — pensdemandis mi, ĵetante sur ŝin ŝtelpenetran ekspertan rigardon.
— Magazena surstrata reklamfiguro, — decidis mi, diskrete ektuŝinte ŝian maneton…
La belega Germanineto staris senmove. Sendube figuro, triumfis mi, altuŝante la belulinon ĉiam pli kuraĝe kaj ĉiam aliloke.
La figuro ne moviĝante rigardis min tre afableokule kaj koketadis ĉiam pli kuraĝige. Nun, oni devas konvinkiĝi, ĉu ŝi estas ankaŭ gramofonparola. Mi serĉis la prembutonon por paroligi la figuron… Mi ekprenis… La figuro komencis paroli!
— Ĉu vi min amas? aĉetu por mi ĉi tiun ĉarman ĉapelon…
— La ĉapelo kostas 100 markojn, — rediris mi.
— Se vi amas… — ripetadis la gramofono.
La situacio fariĝis dusenca kaj romansimila. Ĉar mi baldaŭ konvinkiĝis, ke mia juna Germanino estas nek figuro, nek gramofono, mi preferis retiriĝi, ol aĉetadi ĉapelojn al diversaj stratulinoj.
Sur la alia »panoptika« flanko de la strato, staris »Omnibuso«, sur kies supro grandalitere estis skribita: »Panopticum«.
Stranga, ia nova »panoptika« monkaplilo!… ĉar kelkaj homoj »enonmibusiĝis«, mi ankaŭ supreniris kaj sidiĝis apud du trankvile, preskaŭ senmove sidantaj virinoj.
— Nun, mi havos la vojaĝantan panoptikan muzeon: utilon kun plezuro. Bona germana penso!… — diris mi al miaj du najbarinoj.
Sed ili nenion respondis.
— Panoptikomnibusaj vaksfiguroj!… — pensdemandis mi, piede premante iliajn kalojn.
Preskaŭ sovaĝa ekkrio de miaj najbarinoj tute trankviligis min.
Je tria horo mi estis ĉe la profesoro. Sinjoro kuracisto post ¾ hora tre preciza esplorado opiniis:
1-e ke mia hejma doktoro tute eraris;
2-e ke ne mia koro estas malsana, sed la stomako; ne la piedoj, sed la kapo;
3-e ke por mi estos savo ne fizi-sed psiĥi-atra sanigejo;
4-e ke li (la profesoro) eĉ konas iun lertan kuraciston, kiu ĵus malfermis en Frankfurt M.[2] protektindan psiĥiatran sanigejon.
Kiam mi provis certigi la profesoron, ke nek mia koro, nek stomako, nek piedo, nek kapo iam min doloris, li (la profesoro) kolere eksaltis kaj demandis:
— Sinjoro!… ĉu vi estas profesoro, aŭ mi?!
Por trankviligi lin, ke ne mi estas la profesoro, mi donis al li 20 markojn kaj iris for, tenante en manoj rekomendan leteron al kolego de la profesoro, kiu ĵus malfermis protektindan sanigejon en Frankfurt M. Je meznokto mi enlitiĝis en la rapidvagonaro »Berlin-Frankfurt/M« kaj tute trankvile, senzorge baldaŭ ekdormis.
La vagonaro flugis kiel sago ellasita el Berlino en direkton de Frankfurt M…
Baldaŭ ŝajnis al mi, ke la vagonaro estas panoptiko, mi estas figuro, kaj la konduktoro estas tiu fremdulo, kiu, altuŝante min, volas konvinkiĝi, ĉu mi estas figuro, aŭ ne. Ĉar lia altuŝado fariĝis tro sentema, kaj ĉiam pli ofta, mi vekiĝis kaj, malbenante la fremdulon, demandis lin, kion li volas…
— Sinjoro! vi devas jam eliri, ni alvenis en Frankfurton.
— Ĉu ne tro rapide? — demandis mi.
— Rapidvagonaro flugas, ne iras, — klarigis la konduktoro, helpante al mi kaj al miaj kvin vojaĝaj sakoj la eliron el la vagono.
Transdoninte miajn paketojn al veturigisto, mi ordonis veturi al la sanigejo de Dro N…, sed neniu en la stacidomo konis ĉu doktoron N…, ĉu lian protektindan sanigejon. Vole-nevole mi devis pasigi la nokton en iu hotelo. Ĉar mi ofte aŭdis pri ĉarma Frankfurto, mi demandis morgaŭe ĉe la matenmanĝo, kiam kaj kie oni povas plej ĝuste ĝui la freŝigan promenveturon sur la maro.
— Rivero, — diris la hotelestro.
— Rivero, — konsentis mi senpacience, aldonante, ke ilia rivero Majno…
— Odero… — korektis la hotelestro.
— Infero vin englutu!… Maro-rivero, Majno-Odero!… mi jam forgesis la geografiajn nomojn, — ekkriis mi kolere, forirante de la tablo kaj direktante miajn nervopaŝojn al la bordo de la »Majnodera« rivero.
Sidante en boato mi kun ĝojo rimarkis, ke mia boatisto komprenas la rusan lingvon (antaŭ 20 jaroj li forkuris en Germanujon, el sub la rusa pendigilo). Malgraŭ lia, ne tute trankviliga estinteco, li faris impreson de bonkora homo. Mi promesis al mia samlingvano pasigi kelkan tempon ĉiutage en lia interesiga societo, sur ĉarma poeziplena Majno.
— Odero, — korektis la boatisto.
Mi nerve eksaltis, kaj la boato preskaŭ renversiĝis.
— Diru al mi, — petegis mi la pendigotan boatiston, — kial vi ĉiuj »Oderigas« la Frankfurtan Majnon?
— Nia rivero estas Odero, kaj nia urbo estas Frankfurto sur Odero. Ekzistas ankaŭ alia dua Frankfurto sur alia rivero, Majno…
— | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
Mi kuŝis en hotelo kun glaciveziko sur la kapo… Je la unua post meznokto mi prenis bileton ĝis la Frankfurto sur Majno, kaj enrampiĝis kun miaj kvin valizoj en la rapidan litvagonaron »Berlin-Frankfurt/M.«.
— Puff!… — ekspiris mi, ŝvitdeviŝante mian frunton.
Fine mi trafis la ĝustan vagonaron, kaj post multaj aventuroj mi atingos deziratan ripozon! Ĝojis mi plenkovrante mian febre tremantan korpon per varma litkovrilo de la vagonlito. Nun oni min ne trompos! mi povas tute trankvile, seninterrompe dormi ĝis la deka matene. Nenia forto devigos min elvagoniĝi antaŭ ĉi tiu laŭplane difinita horo. La rapidvagonaro flugis, stacioj foraperadis antaŭ miaj sonĝaj okuloj, kiel fulmobriloj… Mi penadis ne dormi, timante novajn malagrablajn panoptikajn sonĝojn. Mi ĵuris, ke tuj post la alveno en Frankfurt/M. mi iros en sanigejon, farante neniajn »Odermajnajn« promenveturadojn. Se mi mem ne tuj iros en sanigejon, oni min tie baldaŭ enŝlosos perforte… Kaj ŝajnis al mi, ke oni kondukas min tra la Frankfurtaj stratoj ĉirkaŭŝnuritan kaj fajfokante akompanatan de la stratbubaro… Sur mia kapo brilas granda ekrano kun ruĝaj literoj »Panoptikum«. La kondukanta min bandito tuŝadis min ĉiumomente kaj ĉiam pli forte… Mi vekiĝis…
— Abomenularo! — ekkriegis mi… — ĉu vi pensas, ke mi estas panoptika figuro?!… Kion vi volas, — kolere demandis mi la apude starantan konduktoron.
— La vagonaro ne estas hotelo, — respondis li. — Ni jam de longe alvenis, kaj mi neniel povis vin veki.
— Ni jam alvenis?!
— Jes, Sinjoro. Eliru!
— Neebla afero!… Ne, Sinjoro!… vi ne trompos min duafoje!… Fermu la pordon kaj iru for! (al la infero, — aldonis mi enpense). Nenia forto eligos min el vagono antaŭ la deka matene!…
La konduktoro foriris, sed baldaŭ li revenis kun du ĝendarmoj, kiuj, preninte tre afable miajn valizojn, elĵetis ilin el la vagono, proponante al mi propraforte kaj propravole sekvi mian propraĵon, ĉar la vagonaro ne iros plu.
— Ĉu ia nova aventuro?… Kie mi estas?…
Miaj pensoj senordiĝis, mia sango malvarmiĝis, kaj mia rigardo preĝiris al ĉielo.
— Dio ĉionpova, — preĝis mi, — se vi sursendas por mi ian novan panoptikan malkomprenon, faru almenaŭ, ke mi ne postvivu ĝian ekklariĝon!…
— Vi estas en Berlino, — respondis ĝendarmo (anstataŭ Dio)…
Mi larĝe malfermis mian buŝon, ĉar mi sentis, ke mi devas ion engluti… Mi sentis, ke mi svenas…
— Hodiaŭ… tuj… senprokraste mi veturos hejmen, — kriis mi, kuŝante en la »ekstraĉambro«.
— Kaj via bileto ĝis Frankfurt/M.?… — demandis min la staciestro.
— Uzu ĝin mem, vi havos someran promenveturadon sur ĉarma »Majnodero«…
La vagonaro flugas… Se mi senaventure venos en Peterburgon, mi sendos al vi ilustritan poŝtkarton, se ne, vi legos pri mia memmortigo.
Adiaŭ!…
»La Revuo« 1911—12 pĝ. 306.