Verkoj de FeZ/En la tago de libro 15. XII. 31

El Vikifontaro
EN TAGO DE LIBRO.
(15/XII.—1931)

(Monologo de maljuna libro)

(Venas el apuda ĉambro. Parolas malrapide kun paŭzoj.)

Mi havas la honoron prezenti min: mi estas libro. Libro Esperanta… Libro-avino, se vi volas… Mia nomo estas al vi bone konata: »Fundamento de Esperanto«. Maljuna mi estas… Sed ĉiam vigla, freŝa kaj… bela. Jes… Mi naskiĝis en jaro 1903 en Warszawa ĉe strato Dzika Nr. 9 (hodiaŭ, post longaj hezitadoj, fine -str. Zamenhofa.) Mia patro estis la Majstro mem. Jes! Bedaŭrinde li mortis, sed mi postvivas kaj glorigos lin poreterne… Pardonu afable mian babilemon. Mi estas babilemulino… Mi tre ĝojas vidi vin hodiaŭ ĉi tie, niajn karajn gastojn-aĉetontojn. Do ni plej kore salutas vin en la nomo de miaj gekamaradoj el apuda ĉambro… Hodiaŭ estas tago Zamenhofa, tago de l’ libro. Kiom da ĝojo, kiom da esperoj por ni, libroj esperantaj, en ĉi tiu feliĉa tago! Kaj ne nur por ni, ankaŭ por vi, por la tuta esperantistaro. Jes… La tago de 15. XII. estas tago de komuna ĝojo. Ĝi rememorigas, ke antaŭ 72 jaroj en la urbo Bialystok naskiĝis tiu, kies postea Esperanto montriĝis plej taŭga solvilo de la pachomara problemo. Tago por ni, libroj, speciale solena. Tago de nia liberiĝo. Oni prenos nin de la tablo aŭ breto vendeja. Ni fariĝos ornamo de privataj libraroj… Oni legos nin. Eble ne legos — ni kuŝos netranĉitaj. Sed tio ne gravas. Gravas, ke oni aĉetos nin… Plivigligos la libromerkaton. Kuraĝigos novajn aŭtorojn. Vivigos la literaturon. La lingvo evoluos rapide…

Eĉ tro rapide. En la rapido oni perdos ĝian belon. Anstataŭe oni vestos ĝin per monstraj kunmetaĵoj. Forgesos pri la elementaj principoj de Esperanto, ke »Vortoj estas pli naturaj kaj bonsonaj, se ili estas ne kunmetitaj, sed uzataj aparte«…

Tiujn vortojn de la Majstro vi legos en liaj »Lingvaj respondoj« sur paĝo 24. Aĉetu ĉi tiun plej gravan libron (post mi, kompreneble), se vi volas korekte kaj bele paroli aŭ skribi en Esperanto. Mi ripetas: »Lingvaj respondoj de L. L. Zamenhof, plena kolekto«… Prezo? preskaŭ senpage! Hm… mi iomete deflankiĝis de la temo… Pri kio mi parolis? Pardonu… mia memoro. Aha!… jes. Ni, libroj maljunaj, posedas tutan virgecon de la stilo. Niaj junaj kamaradoj (feliĉe ne ĉiuj), ofte havas stilon kaj lingvon, kiuj rompas la kapon al la leganto. Ni eĉ decidis are en nia intereso de la tuta esp-aro sendi delegacion al la Lingva Komitato kun peto malpermesi la aperigadon de libroj ne aprobitaj. Naskiĝu nur libroj bonstilaj.

Aliaj estu abortataj tuj ĉe ilia komenciĝo. Jes! Pardonu milfoje. Mi volis hodiaŭ elŝarĝi mian koron. Mi dirus al vi ankoraŭ multe pli, sed mi timas trouzi vian paciencon.

Do, finante, mi deziras al vi ĉiuj, karaj kaj baldaŭaj, malavaraj niaj posedantoj, bonan sanon, feliĉan jaron kaj multe, multe da mono. Ne ŝparu kelkajn monerojn!

Forprenu nin el la apuda ĉambro. Faru al ni la ĝojon kaj lokon por aliaj libroj, niaj posteuloj. Vivu Esperanto, kiu donis al ni la vivon, kaj al ni la okazon alparoli vin amike.

Ĝis revido — tie… (Forirante en direkton de la apuda ĉambro). Tie vi trovos krom mi multajn, aliajn tre interesajn librojn. Ĉiuj bonstilaj, modelaj… Fuŝverkojn ni forigis el nia anaro. Latine oni diras:

— Bis dat qui cito dat.

Kaj mi diras:

— Duoble aĉetas, kiu rapide aĉetas.
(riverencas kaj foriras).

1931—XII.

»Pola Esperantisto« Nr. 12.«