Verkoj de FeZ/15. XII

El Vikifontaro
15. XII.

Jen denove pasis jaro, laŭvice la 71-a, post kiam en la urbo Bjalistoko, en malriĉa ligna dometo ĉe str. Jatkowa, — hodiaŭ Zamenhofa — naskiĝis infano, kiu kvazaŭ kunportis en la vivon genion kaj altan destinon feliĉigi la homaron per sia postea Esperanto.

Tiuj ĉi genio kaj destino evidentiĝis jam en plej frua junulaĝo de Zamenhof. Liaj pensoj evoluiĝadis en bedaŭrinde tre favora por si atmosfero de intergenta malamo kaj religia netoleremo, ĝis — fine, en la jaro 1887

»en la mondon venis nova sento«.

Sed — ĉu nova? En tempo praava de la antaŭbabilontura epoko homoj havis ja ankaŭ unu lingvon, eble ne tiel belsonan kiel Esperanto, tamen — unu komprenilon.

Kaj ili estis dum longa tempo feliĉaj. Sed la homo neniam estas kontenta. Li penas ĉiam ĉion plibonigi, perfektigi.

Civilizacio…

Mi havis iam sonĝvidaĵon…
Mistera, peza estis ĝi.
Kalejdoskope multfigura
Ĝi foraperis antaŭ mi.


Mi vidis iun homamason
Sur iu alta montospin.’
Grandegan ion konstruante,
Ĉielaltigis ili ĝin.

Subite tiu mont’ eksplodis…
Kaj tuj disfalis ĉio for…
Vidaĵ’ unua malaperis —
La monto, turo kaj labor’!

Fajfzumas kugloj, falĉas glavoj,
La morto dancas. Ĝemo… kri’…
Batalsovaĝa sangorgio —
Vidaĵo dua antaŭ mi.

Furie falĉas la mortilo,
Senlaca, ŝvitlaboras ĝi.
Kaj kreskas ĝojrikolto ĝia —
Pli alten ĉiam, ĉiam pli…

Sed jen teruron de l’ batalo
Traboras iu lumradio.
Satiĝis drako sangavida,
Paciras iu procesio.

Standardo brilas kaj majestas
Sub harmonia himnokanto,
Koloro ĝia verda estas,
Kaj nomo ĝia — Esperanto.

Ĝin, junan, belan, verdostelan
Bruventoj for elpuŝi penas,
Sed fortaj manoj de l’ stelanoj
Standardon sian alte tenas.


Kaj iras mondon himnotonoj
Jen super ventoj, super bru’,
Potence eĥas ĝiaj sonoj,
Pli alten ĉiam, ĉiam plu…

Vidaĵo lasta malaperis.
Mistere tremis mia koro…
Vekiĝis mi, ho, kun sopiro
Je tiu plej benita horo…[1]

Do — kiam niaj praavoj estis jam sur la pinto de siaj intencoj, la turo disfalis kaj kun ĝi — ilia feliĉo. Legendo, kiun ĉiu bone konas. Kaj nun? Ĉu estas malsame?

Ne! La homo, nesatigebla en siaj deziroj hodiaŭ ankaŭ suprencelas, penante subjugi la naturon. Per gigantaj lornoj li penas enpenetri en la vivon de Marso; per teruraj raketĵetiloj li provas forsendi sian proksimulon en ĉielon (bone, ke ne en la inferon); pere de diversaj mediumoj li penas elvoki spiritojn el ilia trankvilo; aeroplanoj altflugaj kaj subĉielaj zepelinoj — ambaŭ havas jam siajn abundajn tombejojn en la tutmondo… ktp… ktp…

Ankaŭ Esperanton oni ne lasas trankvila. Sed same kiel la naturo venĝas severe, defendante sin kontraŭ homaj atencoj, ankaŭ Esperanto sukcese kontraŭstaras kaj vanigas ĉiajn penegojn de diversaj reformistoj, kiuj volas ĉu perfektigi ĝin, ĉu krei anstataŭe ion novan, pli bonan. Diversaj novaj sistemoj, al kies aŭtoroj la laŭroj de Esperanto forprenas la dormon, penas restarigi la turon kaj havigi al siaj aŭtoroj la gloron de Herostrato.

Esperanto staras firme, kiel roko granita, mokante siajn mokintojn kaj ridindigante la reformistojn. Ni jam eliris el la fajro de provoj, el diversaj uraganoj kaj eksplodoj. Kompreneble — nia vojo estas ankoraŭ longa, sed la pli malfacilan, pli dornan parton ni jam pasis. Niaj paŝoj grandiĝas, fortoj — potenciĝas.

Nia paca armeo, kvazaŭ tanko potenca, paŝas, detruante survoje skeptikecon kaj indiferentecon.

Ne sango, ne pereo signas la vojon, ne morto estas ĝiaj heroldoj. Ĝi portas ĉien olivajn branĉetojn de l’ amo. De tempo al tempo la neevitebla leĝo de l’ vivo, la senkompata morto elpuŝas la gvidbastonon el la manoj de niaj oficiroj. Feliĉe tuj anstataŭas ilin aliaj, pli junaj fortoj. Do — al vi, junaj, al kiuj apartenas la estonteco, al vi turnas sin la rigardoj de la homaro. En vi ĝia fiero kaj espero. Vi lernas Esperanton ne nur por paroli kaj disputi, sed ankaŭ — por labori, por agi… Do, faru la vojon!

»Heroldo de Esperanto« Nr. 50/598/ 12 decembro 1930.

Piednotoj[redakti]

  1. Ĉi versaĵo memstare aperis en »La Revuo« (Parizo) 1911 (pĝ. 120) kaj en »Germana Esperanto-Gazeto« N 51—52 (29. XII. 1912).