Verkoj de FeZ/Antaŭ la 15 decembro

El Vikifontaro
ANTAŬ LA 15 DECEMBRO.

Proksimiĝas la tago Zamenhofa. Oni preparas diversajn memorstrofojn, artikolojn, paroladojn k. t. p. Ĉion en senco de l’ Zamenhofaj idealoj.

Sed — ĉu ĉion? Zamenhof diris: Sur neŭtrala lingva fundamento dissaltos la obstinaj baroj… Mi do demandas: — Kial en unu urbo (ekz. Warszawa) estas 5 aŭ eble pli da grupoj esperantistaj, kaj ne unu? Kial inter ili staras »muroj de miljaroj«?… Se pro iaj ajn motivoj aŭ kaŭzoj teknikaj ne ebla estas unu klubo en granda urbo (ekz. London, Paris, Berlin…), kial do almenaŭ ne ĉiumonata kunveno de ĉiuj en unu loko?…

Ĉar imagu: venis al vi 4 eksterlandaj samideanoj kaj demandos pri adreso de varsovia klubo esperantista. Se vi estas senpartia »neŭtralfundamentulo«, vi estos en embaraso. Vi rigardas viajn gastojn atente:

— Kiaj ili estas?… Fine vi donas al ili skriban demandaron:

Profesio __________

Religio __________

Nacio __________

Partio __________
kaj poste laŭ respondoj vi direktas:

Unu — al la grupo»Laboro«

Alian — __________ Konkordo«

Trian — __________ »P. E. S.«

Kvaran — _________ »J. S. H.« k. t. plu…

Sed ili faras mirigitajn mienojn kaj diras:

— Ni estas ĉiuj el unu lando, unu urbo, ni loĝas eĉ en unu loĝejo, do ni deziras esti — kune…

Hm… kune?… Iru en la parkon, tie vi sidos kune kaj oportune.

Ĉu ne estas tempo konforme al la Zamenhofa idealo — forigi la murojn? La 4-a tutpola kongreso en Łódź klare montris, ke ni maturiĝis por tiu ĉi faro. Jen proksimiĝas la 15. XII., bona okazo por fari ĝeneralprovon de la unuiĝo. Mi estas konvinkita, ke la provo estos bondecida por posteaj rilatoj inter la dispeciĝinta samideanaro.

Mi ĵetas la ideon por pliĝustigi la solenecon de Zamenhofaj festoj. Unu urbo — almenaŭ unu festo komuna.

»Unu koeficiento« — dirus s-ro Zawada…
Fozo.
»Pola Esperantisto« Nr. 11, 1930.