Verkoj de FeZ/Al la 15. XII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
AL LA 15. XII.

Libroj kaj homoj.

En tago Zamenhofa, aŭ, kiel volas aliaj, en tago de libro, ĉiuj libroj ĝojas.
— Hodiaŭ venis horo de nia liberiĝo. Decidiĝos sorto nia senhejmula. Venis niaj savontoj kaj ni el la ombro eliros la mondon vastan, luman… Oni legos nin, laŭdos…!!
Tiaj estas revoj de libroj en la tago Zamenhofa. Sed ilia ĝojo estas same neegala kiel tiu ĉe homoj. Libro malkara trovas aĉetanton, havas sukceson pli rapide ol libro kara, pli valora. Tiu ĉi lasta longe atendos sian savonton. Same — homo.
Ju pli malkara, ju pli malgranda li estas, des pli rapide kaj pli alten grimpas li sur la socia ŝtuparo.
Kaj inverse: homo meritplena, homo grandkora, homo vere kara, longe atendas ĝis oni lin ektaksos kaj ektraktos laŭvalore. Tre ofte eĉ la vivo ne sufiĉas por tio. Oni devas morti por ricevi la aŭreolon de gloro kaj — pompan florkronon sur la tombo. Do, ŝanĝante vortojn de la proverbo, kiu diras, ke: »Pli bone malfrue ol neniam«, mi diras: »Pli bone frue ol post morto«.
Kaj mi proponas: aĉetu po unu libro malkara kaj unu kara, por ke tiu lasta ne atendu ĝis morto t. e. ĝis sia malaktualiĝo. Hodiaŭ ni estas plenaj de profunda meditado pri tiu, kies valoron kaj meritojn por la homaro ni ekkomprenis nur post lia morto. Libroj malaktualiĝas, homoj plej ofte — same, sed Esperanto kaj ĝia aŭtoro restos ĉiam aktualaj, ĉiam karaj al la esperantistaro, venonte al la tuta homaro. Ĉiu jaro, ĉiu nia universala kongreso estas unu laŭro pli en la granda laŭrokrono, kiu kvazaŭ aŭreolo de senmorteco radias ĉirkaŭ Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Memoro pri li estas monumento pli impona, pli daŭra, ol la granito malvarma sur lia tombo.