Verkoj de FeZ/En la tago de libro 15. XII. 28

El Vikifontaro
(EN TAGO DE LIBRO.)

15. XII. 28.
(Monologisto venas kun libro en la mano, kaj lerte manovras kun ĝi.)

Mia patro suferadis je sendormemo. Lian pensejon nokte vizitadis ofte tre strangaj, kuraĝaj — ne ĉiam plenumeblaj — ideoj. (Ne ridu!) Unu postmeznokton kaptis mian patron ideo, kies konsekvenco — fariĝis mi. (Vi ne ridu!) Komence kiel ideto, poste kiel agrabla fakto, mi kreskis, kreskis… Kiam mi plenmaturiĝis, mi ekvidis la mondon en kabineto (jes), en kabineto, sur skribotablo de mia patro. (Ne ridu!) Komence oni min akceptis kun malfido. Mia patro mem dubis pri mia plua vivo (ĉar 3[1]) liaj antaŭaj infanoj — miaj fratinoj — mortis tuj post sia naskiĝo: ili estis fuŝinfanoj). Mi do estis la tria kreitaĵo de mia patro. Mi diras patro, ĉar patrinon mi ne havis. Jes — ne havis… Afero ŝajnas al vi iomete… neebla, nekutima?… Tamen estis tiel.

Ne miru: mi havas multajn koleginojn, kiuj tute ne havis patron. Nur patrinon. (Vi ridas?) Strange, ĉu ne?… Oni bone diras: laŭ hirundaj opinioj ne bonaj estas — kompanioj… Post unu jaro de mia necerta vivo oni komencis min aprobadi, eĉ mencii… Oni eĉ premiis min — nu, ne min, sed mian patron — per la nobelpremio. Kiam, premiita, mia patro riĉiĝis, komencis aperadi multaj aliaj infanoj — miaj fratinoj.

Kompreneble ne ĉiuj estis premiindaj, kiel mi. Ni ĉiuj, plej ofte fruktoj de sendormaj noktoj, fariĝadis ofte baldaŭ post la naskiĝo senhejmaj orfoj, ĉar niaj naskintoj (tute egale ĉu ili estas patroj aŭ patrinoj — sed tre malofte — gepatroj) — ili kutime estas homoj malriĉaj. Ili havas nek povon, nek eblon prizorgadi nin kaj konservadi hejme. Do, ni estas transdonataj en fremdajn manojn, en specialajn »ejojn«, kie ni, senhejmulinoj, ofte tre longe atendas ĝis kiam iu, delogita de nia nomo aŭ bela eksteraĵo, forprenas nin. Neniu el ni scias, kien kaj kiam li forlasos la »deponejon«. Atendante la eliron, ĉiu enuas kaj sopiras pri varmo de iu konstanta hejmo. Kvankam premiita, mi ankaŭ longe atendis mian vicon. Mian liberiĝon mi ŝuldas al la — Librotago…

Nu, ĉu vi jam ne ridas? Vi jam komprenas, kiu mi estas, kaj kiu — mia patro?… Mi estas (legas nomon de la libro)… mia patro… (legas nomon de la aŭtoro)… Patrinon, kiel dirite, mi ne havis, kaj mi naskiĝis sur la skribotablo en kabineto… Ĉio en ordo, ĉu ne?… Jen, mi estas antaŭ vi. Kiu volas adapti min, ekposedi — mi petas. Mi estas preta ornami vian hejmon, vian bibliotekon. Miaj samsortanoj ankaŭ atendas tie en la apuda ĉambro kaj sopiras pri iu savonto. Do, ne prokrastu, prenu nin kaj repagu al niaj patroj aŭ patrinoj iliajn penegojn, ĉu pensajn, ĉu monajn.

Estu la »librotago« — tago de liberiĝo por multaj miaj samsortanoj, kiuj en diversaj deponejoj (librejoj) atendas sopire vian viziton.

Donu al ili hejmon en via ŝranko.

Se nur unu libron prenos ĉiu, en la librotago estos »orfo« neniu.

25. XI. 1928.

Piednotoj[redakti]

  1. Ĉu ne eraro? Ĉu ne 2? — E. W.