Verkoj de FeZ/Terura kvaronhoreto sur la okcidento — (Nenio Nova)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
TERURA KVARONHORETO SUR LA OKCIDENTO — (NENIO NOVA).

(Persona travivaĵo.)

Malamikaj kanonoj tondregas. Aeroplanoj ĵetas hajlegon da gasbomboj. La aero krevas per miloj da grenadoj, kanonŝarĝoj kaj aliaj teruraĵoj de la milito. Triope ni ŝvitlaboras ĉe kanonego, forsendante rapidvagonare malamikojn en la Postmondon. Deksesjarulo, mi estas jam spertulo. La dujara laboro sur la okcidenta fronto malimpresigis min kontraŭ ĉiuj teruroj de la milito. Miaj du kolegoj, preskaŭ infanoj, morttremas ĉe ĉiu ekpafo…
Subite — infera ektondro! La tero malfermiĝas kaj mi eksentas min en ĝia interno, en profunda kavo. Nokto. Aero sufokiga. Buŝo plena de tero kaj ŝtonoj. Spiro — apenaŭa… Ĉu jam la morto?… Ne… ankoraŭ… Malrapide mi liberiĝas de la surpremanta tero, elŝprucas koton kaj ŝtonojn. En timego mi atendas. Ĉu mi tuj estos sen kapo, aŭ sen trunko? Eble sen ili ambaŭ? Super mi — kurado, ĉevalkuro, krioj — infero!… La infero palpas la vojon al mia rifuĝejo.
Mi estas sola. Miaj kamaradoj ien iel malaperis. Ĉu ilin sufokis la tero, aŭ kvaronigis la malamiko?… Mi aŭdas voĉojn kaj malbenojn en nekonata lingvo… Malamikoj.
— Tien ili, kakuloj,[1] rifuĝis!…
Mia koro distingas la vokon de l’ morto. La okuloj streĉiĝas…
Io terura alproksimiĝas al mi!… Ĉu monstro sovaĝa?…
La fino de mia vivo… Mi neniam vidis tian bestaĉon…
Ĝi alŝteliĝas ĉiam pli proksimen… Mi nerve kaptas mian revolveron… Kiaj okuloj!… Kiaj dentaĉoj!… La besto paŝas singardeme. Ne!… homo!… du homoj!!… Pafiloj en la manoj, ponardoj inter la dentoj!… Mi celas… ili celas… Subite: — Haltu! Mi haltas, ili haltas.
Ĉu ili preferas tranĉi min kiel rostaĵon?…
Mi svenas.
Kiam mi rekonsciiĝis, ili, kliniĝante super mi enverŝadis en mian gorĝon iun fluidaĵon.
— Veneno!!…
Mi protestas energie.
— Ne timu, trinku! — diris en Esperanto la malamikoj.
— ? ! ?… ĉu mi jam estas en la Postmondo?…
— He… he… ne, vi estas ankoraŭ sur nia bela mondo, kara samideano. Malrapide mi komencas rekonadi la belan mondon… Pensoj reordiĝas, la memoro revenas.
Mi vekiĝis. Mia kapo enhavas kvazaŭ ian dekkilogramon.
Mi kuŝas sur la kanapo sur la »En okcidento nenio nova.« (Remarque.) Mia verda steleto triumfe brilas en la vestotruo. Ho, bela sonĝo de l’ homaro! kiam vi efektiviĝos?…

P. S. Sinjoro Remarque asertas, ke en la okcidento — nenio nova… Hm… Dume la brulrestaĵoj de la lasta milito ne plenestingiĝis. Ili murmuras minace. Do, esperantistoj, rapidu samideanigi la idaron de la forbuĉitaj patriotoj.
Dum diversaj kongresoj (pacifistaj, socialistaj k. t. p.) sentiĝas ofte, ke ne ĉiam sufiĉas belaj vortoj kie necesa estas — la ago. Dum niaj universalaj kongresoj, precipe dum la budapeŝta XXI., kiu longe restos agrabla rememoro, sentiĝis en paroladoj de esperantistoj kaj de registaraj reprezentantoj — forta fido je nia apostola destino. Oni aŭdis, ke esperantistoj estos la avangardo de l’ finfina venkiro al la eterna beno.
Oni fidas, oni esperas. Ni ne forgesu tion! Nobleco devigas. Kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:
— Vi ne trompis niajn esperojn.

»Pola Esperantisto«, Nr. 8—9., 1929.

Piednotoj[redakti]

  1. S-ro Remarque pardonu, ke mi imitas liajn esprimojn.