Verkoj de FeZ/Felikso Zamenhof

El Vikifontaro
FELIKSO ZAMENHOF

mortis la 4-an de Decembro. Kun sincera malĝojo ni sciigas tion al la tutmonda Esperantistaro.

En ĉi tiu numero de La Praktiko ni intencis skribi pri Doktoro Zamenhof, la aŭtoro de nia lingvo, ĉar la 15-an de Decembro la Esperantistaro festas lian naskiĝtagon. Sed la jus ricevita funebra sciigo devigas nin ŝanĝi la intencon kaj anstataŭ la Majstro skribi pri lia frato.

Felikso Zamenhof naskiĝis en la jaro 1868 en Bjelostoko (Polujo), kiel kvina infano kaj dua filo de Marko Zamenhof. En la universitato de Varŝavo li studis farmacion kaj fariĝis apotekisto en Varŝavo. Felikso Zamenhof estis multflanka talentulo. La Esperantistaro bone konas lin, ĉar el la Zamenhofa familio li estis tiu persono, kiu plej multe partoprenjs en la Esperantista vivo. Li ofte partoprenis en niaj universalaj kongresoj kaj faris en ili belajn paroladojn, plenajn de konvinko kaj entuziasmo. Kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio, li estis vera reprezentanto speciale de la spirito de nia Majstro. Ne nur en siaj kongresaj paroladoj, sed ankaŭ per oftaj artikoloj en Esperantaj gazetoj li admonis la Esperantistaron resti fidela al la idealo de Doktoro Zamenhof kaj konservi la »internan ideon« de la Esperantismo, kiel la ĉefan trezoron de nia movado kaj la viviganton de nia lingvo.

Ankaŭ kiel poeto, Felikso Zamenhof lerte uzis la plumon. Pluraj poemetoj aperis en diversaj Esperantaj gazetoj kun la subskribo »FeZ«, lia pseŭdonimo. En tiuj ĉarmaj poemoj li malkaŝis sian bonhumoran, serenan animon kaj sian fervoran intereson al ĉio bona kaj bela.

Kelkajn semajnojn antaŭ la morto li sendis ankaŭ al la legantoj de la Praktiko donaceton en la formo de ĉarma poemeto, kiun ni publikigas sur alia paĝo de ĉi tiu numero.

Kun Felikso Zamenhof forlasis nin vera samideano, kiu devis esti proksima al la koro de ĉiu Esperantisto. Li akompanis nian lingvon kiel tutkore fervora adepto kaj senlaca laboranto, de la lulila tempo de Esperanto ĝis la plej lasta tempo. En lia persono foriras el niaj vicoj la plej malnova Esperantisto, kiu iam la Majstron helpadis ĉe la publikigado de la verko. Ni pie konservos lian memoron.

»La Praktiko« Nr. 12 (24), Decembro 1933.