Verkoj de FeZ/Parolado de Leo Belmont

El Vikifontaro
Eltiraĵo el la
PAROLADO DE
LEO BELMONT (L. K. A.)
dum la solena akademio, honore al la fratoj Felikso kaj Leono Zamenhofoj en Varsovio 28. IV. 35.

Feliks kaj Leon ĉiam ŝajnis al ni, t. e. al plej multaj — nur fratoj de la Majstro! En lia grandabatalo pro internacia paco tiuj du generaloj kaj marŝaloj de lia armeo esperanta estis vivlonge prikovritaj per la blindiganta suno de l’ glora Majstro — kaj aldonu ni kun laŭdo; ili mem voleme kaj modeste fandiĝis en la triumfa brilaro de ilia genia frato.

Jen la kaŭzo, ke plej multaj el ni preskaŭ ne rimarkis ilian individualecon malantaŭ tiu ĉi etiketa kovrilo: »la fratoj de la Majstro« — Kaj bezona estis speciala atento, ekzemple Wiesenfelda, por ekrigardi juste krom la geniulon — la tutan familion de Zamenhofoj, kiel feliĉan al disvolvo de genia verko medion de parencaj kaj frataj animoj.

Do ni honorigu Felikson kaj Leonon, ĉar en ili la geniulo — tio trafas malofte — trovis de komenco de sia verko ĝis fino de sia vivo komprenon kaj helpon vere fratan, ĉar ili ankaŭ post lia morto restis ĝis lasta vivospiro liaj fidelaj lernintoj, propagandantaj lian verkon kaj ideon. Ili estis unuaj fratoj en nia revata fratsocieto: de lando spirita, Esperantujo!

Kaj kvankam Felikso estis pli juna ol Majstro je naŭ jaroj, Leono pli juna eĉ je dekses jaroj — kvankam en jaro 1887, jaro de naskiĝo de l’ Lingvo Internacia Felikso havis nur deknaŭ jarojn, Leono apenaŭ dekdu — mi vidas ilin triope kun Majstro parolantajn, kunsonĝantajn, kunlaborantajn jam elkomence laŭ fortoj de ĉiu, ĝis fine — laŭ kreskanta talento kaj ebleco de apartaj kondiĉoj de l’ vivo — por Esperanto! Ili estis ambaŭ alkatenitaj ame al la triumfa paca batalveturilo de sia frato — jam tiam, kiam tiu veturilo estis ankoraŭ en malsupraĵo, kiam oni devis ĝin movigi per komunaj laboraj fortoŝtrecoj kaj puŝi supren!… Sed pardonu min, miaj afablaj geaŭskultantoj! Al mi ŝajnas ke mi ankoraŭ nenion diris pri… Felikso kaj Leono Zamenhofoj. Ĉar oni parolis pri ili nur kiel pri utilaj kaj valoraj kunhelpantoj de Majstro — mi ne donis al vi eksenti la individuecon de ĉiu, ekrigardi iliajn apartajn fizionomiojn. Vi vidas — tiel agas la malbona sorto de l’ steloj, kiujn kovras dum tago la lumo suna.

Sed estu ni justaj — tiu ĉi vespere rigardu ni je du elektitaj steloj de Esperantistaro. Ili meritas ke ni ilin konu speciale, aparte. Doloro estas nur en tio, ke ili ne povas nin nune aŭdi — ke eble ambaŭ, tre modestaj subiris en la teron, ne sciante, kiel ni ilin senscie tre amis kaj tre ŝatis.

Kiam mi konatiĝis unuatempe kun Felikso kaj Leono — mi vidis ilin preskaŭ ĉiam en societo de frato-Majstro. Por diferencigi ilin kaj rememorigi mi havis en mia imago du difinojn: Felikso-»nigra«, Leono-»blanka«… Nature mi ne alligas al tiuj difinoj signifojn de kontrasta valoro — mi ne levas blankecon aŭ mallevas nigrecon. Ĝi estis nur impreso de io ekstera. Felikso ŝajnis nigra kun forta malhela hararo, potenca barbo sur vizaĝo longa, impona, Leono ŝajnis blanka kun milda rideto de okuloj sur ronda ĉiam zorgeme razita vizaĝo.

Felikso ŝajnis al mi severa, malhela eble iom mizantropa. La malhela nubo, post kiu dormis disciplinita per forta volo tondro! Mi sciis ke li estis konata en Varsovio apotekisto kaj preskaŭ imagis al mi, ke ĉi tiu frato de Majstro estas apotekisto de l’ mezcentjara epoko, kiu super kuraciloj murmuras sorĉajn formulojn, aldonantajn forton al kuracaj herboj kaj radikoj. Mi pensis ke li tro konas la dolorojn de l’ vivo, por havi la kapablecon rideti. Li estis por mi la enkorpigita graveco kaj seriozeco.

Sed unutage mi ekkonis la falson de miaj tro simpligitaj imagoj fantaziaj. Okazis eraroj. Maskoj defalis — kaj la du fratoj de Majstro montriĝis al mi tre interesaj kaj komplikitaj naturoj — veraj infanoj de malsimilaj al si reciproke parencoj, Marko kaj Rozalio. Unua tremmomento de alia ekkono trafis min, kiam mi okaze prenis en la manojn nian unuan »Fundamentan Krestomation«. Mi rimarkis — kia diablo! — tiu nubigita mia farmaciestro inaŭguras sian literaturan agadon sur kampo esperanta per la versaĵoj, petolaj, en ritmo dancanta, ridanta. »Versaĵo sen fino.«

Tio estas eble unua danco sur la pargeto de la esperanta poezio. Kaj ĉi tie en Fundamenta Krestomatio ni trovas ankaŭ unuan versaĵon de Felikso Zamenhof — (poste pseŭdonimo: FEZ.) — simile gajan en ideo kaj saltantan en ritmo, originalan elpensaĵon de aŭtoro, fabeleton pri »Vizito de la steloj sur la Tero«.

Ho! Nia malhela mizantropo povas ridi, aŭ almenaŭ rideti. Ĝi estis tuta malkovro por mi.

Sed ankoraŭ en ĉi tiuj du poemetoj ni malkovras post gaja kovrilo — la rideton iom maldolĉan. La peripetioj de ŝanĝema koro de virino — de tiu Heleno ŝanĝanta edzojn kiel gantojn, montras aŭtoron-ironiston. Kaj simile: per brilanta humoro de fabelo pri vizito de steloj sur la tero — trairas iu ombro ironia: la aŭtoro instruas nin ke steloj lumaj elmalproksime montriĝis sur la tero tre palaj lumeto idealoj falis en la vero de suna tago!

Ĉu Felikso estis nur malica gajigulo-satiristo? Tute ne! Ni aŭdas poste, ke li aranĝas komedietojn kaj deklamvesperojn, kaj precipe por infanoj, ke li plenkore amas infanojn kaj scias ilin forte amuzi.

Dua flanko de tiu ŝajne severa homo malkovriĝis al mi. Kiu amas infanojn estas homo milda — amanta la vivon — tute ne mizantropo…

La nuboj disiĝis… Ora rideto de patrino montriĝis inter la malhela barbhararo de Feliksa buŝo, en liaj versaĵoj.

Sed mi ne povas ankoraŭ fini.

Mi tute ne substrekis lian humoron kaj klaran prozon en monologo pri »Aventuroj de rusa kamparano en Germanujo«, lian kapablecon en kreado de fantomoj de l’ estonta Esperantujo, lian fervoron por ideo esperanta, lian lertecon en versfarado, ĉu en »Soldata kanto«, ĉu en »Triloj Najtingalaj«, ĉu en »Legendo« kaj »Fratamo« aŭ aliaj poemetoj. Mi korektas min, asertante vin ke en Felikso vivis ankaŭ poeto-revulo. Pruvo de tiu fakto estas la mirinde bela versaĵo sub titolo »Maj’, — printempo venas« (Malfacila sonĝo) — en ĉi tiu malgranda versaĵo kunplektis sin majstre nia sonĝo esperanta pri paco tutmonda kun simbola bildo de kontraŭa al tiu ĉi ideo la viva realeco.

Ĝisnune tiu ĉi malfacila sonĝo konstante transformiĝas en realecon…