Verkoj de FeZ/Fratamo

El Vikifontaro
FRATAMO.[1]

En lastagonio, mortpafe vundito,
Kun morto batalas junulo.
Apude knabin-fianĉino ĉe lito
Malĝojas kun larm’ en okulo.
— Sen savo!… sangperdo decidas la sorton
Al mort’ cedas vivo junflora.
Mirakl’ eble diros la lastan nun vorton,
Decidan en horo dolora!
Miraklo helpsangon por sango postulas,
Sed tuj, malavare, avide…
La mort’ jam minutojn de l’ vivo kalkulas
Falĉilon akrigas perfide…
— Ho, ruza de l’ mort’ artifiko-provoko,
Satana koncept’ de l’ infero!
Frostigas la koron terura alvoko:
— La sangon por ŝajna espero!…
Kaj vane lancet’ sangosuĉa atendas —
Rigardo junula paliĝas…
Kaj vane doktoro alvokon dissendas —
Neniu kuraĝas, aliĝas.

Sed kiam knabinon tremigas kruele
Doktora persvado kaj tento,
Kaj kiam en ŝi timbatalas ŝancele
Kun kor’ fianĉina — prudento,
Kaj kiam de l’ vivo junula la lasta
Ekspiro sin ŝiras el koro —
Aliĝas fraŭlin’ iu:
— Tuj, sen prokrasto.
— Jen, prenu la sangon, doktoro!…
Lancet’ prepariĝas… Junulo — vigliĝas…
Doktoro rigardas, ne kredas!…
— Ofer’ — ne bezona! — miraklo fariĝas! —
La morto kun honto forcedas!…

Sed kiu ŝi estis, heroa fraŭlino,
Kaj — fort’, kiun hontis eĉ morto?
— Ŝi estis por tiu junulo — fratino,
Fratamo — ĝi estis la forto…


»La Revuo« 1912—3 pĝ 346.

Piednotoj[redakti]

  1. En la postrestinta paperujo sur la manuskripto de verketo estas aldonite: (dediĉita al mia fratino Aŭgusta Hermelin. Vidu »Galerion de Zamenhofoj«) — E. W.