Verkoj de FeZ/Kaftano de Triŝko

El Vikifontaro
KAFTANO DE TRIŜKO.
(Fableto laŭ Krilov, rusa fablisto.)


Ĉe Triŝko sur kubutoj
Ŝiriĝis la kaftano.
Sen longaj pridiskutoj
Triŝko, ne profano,
Detranĉis de l’ manikoj
Por du flikoj,
Kaj la kaftan’ — denove preta.
Nur iomete

(Al ĝoj’ amuza de l’ infanoj)

Pli nudaj iĝis — manoj.
Sed Triŝko la rezonon
Neniom perdas. Baldaŭ
Li tranĉis po kvinono
De l’ baskoj kaj de faldoj
Alkudris al manikoj
Kaj ĝojas. La efiko
Nek bela estis, nek konsolo,
Ĉar malpli longa iĝis
Kaftan’ ol kamizolo.

*

Tiel ofte kiam aferoj
Ŝiras sin, komplikas,
Oni ilin sammaniere,
Por plibonigi, flikas.
Ne helpas tamen. Laboro vana:
Ĝi ĉiam estos — Triŝk’ en kaftano.

»Heroldo de Esperanto«, Nr. 4. (709.), 29 januaro 1933.