KOKO KAJ KOKINO.
Al koko fiere sur korto marŝanta
Plendadis kokino, sur ovoj sidanta:
— Dum vi grajnon serĉi por vi povas ĉie,
Ho, kial sur ovoj mi sidu envie?
Respondis la koko:
— Laŭ dia destino
La korto — por kokoj, kaj ovoj — por ino.
— — — — — — — —
Hodiaŭ de l’ fablo senc’ sonas alie:
Kokino — sur korto, kaj koko, envie,
Ĝemplende humila apude marŝante,
Pri ora pratempo revadas konstante.
Gekokojn samigis la tempo plenpova,
Sed kiu hodiaŭ kovsidos sur ovo?
»Pola Esperantisto«, Nr. 4, 1930.