Verkoj de FeZ/Packontrakto

El Vikifontaro
PACKONTRAKTO.
(fableto por infanoj.)

Ekdecidis musoj, ratoj
Packontrakti kun la katoj.
En kel’, loga tru’ subtera
Ili traktis pri afero.
Venis are rajtigitaj
Musoj, katoj delegitoj.
Ĉefa tie postulato
Estis paco musokata.
Tutan nokton ĝis mateno
Daŭris la diskut’ solena
Fine pace agorditaj
Ekvivuis delegitoj:
— Vivu bravamikoj katoj!
Poste ĉiuj por bonŝanco:
— Vivu musoj, vivu ratoj!
Flirtis gaje en la danco.
Dancis musoj kun la katoj,
Dancis katoj kun la ratoj.
Kato muson premis forte,
Ĝis dancigis ĝin — ĝismorte…
Tia estis diplomata
Pakt’ kel-loga musokata.

»Pola Esperantisto«, Nr. 11. 1931.