Saltu al enhavo

Verkoj de FeZ/Kiam mi estis malsana…

El Vikifontaro
KIAM MI ESTIS MALSANA…

Kiam mi estis malsana,
Vi zorge flegis min,
Kaj mi forgesis dolorojn,
Kaj vide ĝuegis vin.

Kaj ofte mi eĉ alvokis
Dolorojn de l’ malsan’
Por ĝui sur mia frunto
Kareson de via man’.

Malsano mia forpasis,
Kun la malsano — vi.
Forpasis tagoj de ĝojo,
Tagoj de iluzi’.

Nun ree sana, sopire
Demandas mi, sen sci’:
Kio pli kara estas,
Ĉu mia san’, aŭ vi?

»Literatura Mondo«, Nr. 1, 1934.