Verkoj de FeZ/Klarigo

El Vikifontaro
KLARIGO.

Rilate al la artikolo »Esperanto« de Ossip Dymow en »Heroldo de Esperanto« Nr. 49 (702) 10 XII 1932 Feliks Zamenhof skribis:[1]

»Faktoj« cititaj de s-ro Ossip Dymow, unu post alia, estas tre malproksimaj de la vero. Ne analizante ilin detale, mi deziras nur atentigi ĉiujn, kiujn interesas la vero pri familio Zamenhof, ke: nia patrino mortis en Warszawa post longa kormalsano (neniam kancero!) en jaro 1892, do 20 jarojn post la »fakto« citita de s-ro Dymow; ke Ludoviko, frato mia, neniel povis nigre vestita kun la sama mola ĉapelo (!) veni Bjalistokon »por enterigi la patrinon kaj sekvi al la ĉerko per malrapida metoda paŝo… (!!?)«

»Heroldo de Esperanto« Nr. 30 (735), 3o julio 1933.

»Heroldo de Esperanto« Nr. 52 (705), 31 decembro 1932.

Piednotoj[redakti]

  1. Klarigo, responde je artikoleto de fama rusa skribisto Ossip Dimov en kiu tiu lasta citas personajn rememorojn (»faktojn«) pri la aŭtoro de E-o kaj pri ties patrino.