Verkoj de FeZ/Sub adreso de la XXV-a

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
SUB ADRESO DE LA XXV-a.


«Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni…«
(Kanto de ligo — L. L. Zamenhof.)


Kiam gastoj venas al la festo jubilea, ili penas fari ĝin inda, impona. Unuj — per belaj vortoj elparolaj, aliaj — per ia taŭga faro. Se meti sur unu pesteleron milojn da belaj vortoj, kaj sur la duan — unu ĉi tiun faron, la lasta superpezas.
Karaj kongresontoj, reprezentantoj de la Esp.-movado! Vi venos por festi la jubileon. Kion vi alportos por fari ĝin inda kaj ĝojigi la spiritan jubileulon, la neforgeseblan nian Majstron? Ĉu eble denove belajn vortojn kaj projektojn nerealigotajn, prokrastojn de tio, kio devas esti jam delonge realigita? La esperantistaro havas jam super la gorĝo belajn frazojn kaj projektojn. Ĝi atendas, postulas faktojn, farojn. En nia diligenta kolegaro estas multego da entuziasmo kaj bona kredo. Utiligu tiun ĉi trezoron prudente kaj ĝustatempe, ne trostreĉu la kordon.

Ne multaj eble estos inter vi, kiuj ĉeestis la I-an Kongreson en Boulogne. Tie en la jaro 1905 Zamenhof diris en sia alparolo:
»Modesta estas nia kunveno. La mondo ekstera ne multe scias pri ĝi. La vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo. Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, ne aŭdeblaj por[1] la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema. Ĝi estas la sono de io granda, kiu nun naskiĝas«…

De tiu tempo pasis 28 jaroj. Hodiaŭ la mondo bone scias pri nia movado. Radio-ondoj diskonigas la triumfon de Esperanto. Multiĝis la diligenta kolegaro, sed kurbiĝis iom la vojo kaj paliĝis »la signoj, per kies potenco ni atingos la celon en gloro«.
Kio aŭ kiu estas kulpa?
Manko de unueco, laboro disa, tiraljera. Tro da mastroj, tro da estroj.
Fratoj, manon donu kore!
En salonego de la Kolonja kongreso naskiĝu io granda, ne por la oreloj aŭdebla, sed por la koroj sentebla. Ĝi estu la tolerema unuanimeco, la konkordo, kiun la Majstro skribis sur nia standardo. Ĝi malkurbigu la vojon kaj klarigu la signojn al la celo en gloro. Tion sopire atendas la esperantistaro. Estu ĝi la FARO jubilea, inda je la spirita jubileulo — la karmemora nia Majstro.

Antaŭ la 25-a, en julio 1933.

Piednotoj[redakti]

  1. Ludoviko Zamenhof uzis dum sia parolo en B. s. M. ĉi loke: POR. — E. W.