Verkoj de FeZ/Marŝo de maristoj

El Vikifontaro
Redaktita de Edward Wiesenfeld
Literatura Mondo (p. 17)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
MARŜO DE MARISTOJ.

Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo,
Milvoĉe ektonu la kanto,
Mi eĥe resonu potenca akordo
De l’ kant’ nia pri Esperanto.
Bruventoj minacas kaj krucas la vojon,
Sed mokas danĝeron remanto,
kaj kantas l’ esperon, kaj kantas la ĝojon —
La kant’ nia pri Esperanto.
Kaj tranĉas marondojn kuraĝe ŝipeto,
Al cel’ difinita naĝanta,
Ĝin gvidas, inspiras ĝin verda steleto
Kaj kant’ nia pri Esperanto.

1889.